unu el la plej belaj artikoloj, kiuj mi legis lastatempe

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2015, 10:45:28 AM7/10/15
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com, islama-espe...@googlegroups.com
Artikolo aperinta en la revuo La Kancerkliniko, numero 154, 2015, l...@free.fr.


Kiu kulpas pri islama terorismo?

de Andre Vltchek

 

tradukita de Russ Williams

 

Artikolo aperinta en la revuo La Kancerkliniko, numero 154, aprilo-majo-junio 2015, l...@free.fr, kiu ĝentile disponigis ĝin al ni.

------
     Antaŭ cent jaroj estus neimageble, ke du islamaj viroj enirus kafejon aŭ publikan veturilon kaj eksplodigus sin, mortigante dekojn da homoj. Aŭ masakrus la personaron de satira gazeto en Parizo! Tiaj aferoj simple ne okazis.

Kiam vi legas la rememorojn de Edward Said, aŭ parolas kun maljunuloj en Orienta Jerusalemo, evidentiĝas, ke la granda parto de la palestina socio antaŭe estis absolute sekulara kaj modera. Ĝi zorgis pli pri vivo, kulturo, kaj eĉ modo, ol pri religiaj dogmoj.

La samo direblas pri multaj aliaj islamaj socioj, inkluzive tiujn de Sirio, Irako, Irano, Egiptujo kaj Indonezio. Malnovaj fotoj montras tion. Tial estas grave studi malnovajn bildojn ree kaj ree, atente.

Islamo estas ne nur religio; ĝi estas ankaŭ grand-ega kulturo, unu el la plej grandaj sur la Tero, kiu riĉigis nian homaron per iuj el la pintaj sciencaj kaj arĥitekturaj atingoj, kaj per sennombraj malkovroj en la medicina fako. Islamanoj verkis mirindan poe-zion kaj komponis belan muzikon. Sed super ĉio, ili disvolvis iujn el la plej fruaj socialaj strukturoj en la mondo, inkluzive de grandegaj publikaj malsanul-ejoj kaj la unuaj universitatoj sur la tero, ekzemple la Universitato de al-Qarawiyyin en Fez, Maroko.

La ideo 'sociala' estis natura al multaj islamaj politikistoj, kaj se Okcidento ne perforte intervenus, renversante maldekstremajn registarojn kaj surtron-igante faŝistajn amikojn de Londono, Vaŝingtono kaj Parizo, tiam preskaŭ ĉiuj islamaj landoj, inklu-zive Iranon, Egiptujon kaj Indonezion, nun probable estus socialismaj, sub grupo de tre moderaj kaj plejparte sekularaj gvidantoj.

***

En la pasinteco, sennombraj islamaj gvidantoj rezistis kontraŭ okcidenta regado de la mondo, kaj gravuloj kiel la indonezia prezidanto, Sukarno, estis proksimaj al Komunismaj Partioj kaj ideologioj. Sukarno eĉ forĝis tutmondan kontraŭ-imperiisman movadon, la Ne-Aliancitan movadon, kiu estis klare difinita dum la Bandunga Konferenco en Indonezio en 1955.

Tio frape kontrastis kun la konservativa elitema kristismo, kiu plejofte sentis sin komforte kun la faŝistaj regantoj kaj koloniistoj, kun la reĝoj, komercistoj kaj grandaj negocaj oligarkoj.

Por la Imperio, la ekzisto kaj popularo de pro-gresaj, marksismaj, islamaj regantoj en Mez-oriento aŭ rimedo-riĉa Indonezio estis klare ne-akcepteblaj. Se ili uzus la naturan riĉecon por pli-bonigi la vivojn de sia popolo, kio restus por la Imperio kaj ĝiaj akcikompanioj? Tio estis ĉesig-enda, per ĉiaj rimedoj. Islamo devis esti dividita kaj enŝteligita de radikaluloj kaj kontraŭ-komunismaj ĉeloj, kaj de tiuj, kiuj tute prifajfis la bonstaton de sia popolo.

***

Preskaŭ ĉiuj radikalaj movadoj en hodiaŭa Islamo, ĉie en la mondo, estas ligitaj al Vahabismo, konservativega, reakcia sekto de Islamo, kiu regas la politikan vivon en Sauda Arabujo, Kataro kaj aliaj firmaj aliancanoj de Okcidento en la Golfo.

Jen citaĵo de d-ro Abdullah Mohammad Sindi:

"Estas tre klare de la historio, ke sen brita helpo nek Vahabismo nek la Domo de Saud ekzistus hodiaŭ. Vahabismo estas brite inspirita fundament-isma movado en Islamo. Per sia defendo de la Domo de Saud, Usono ankaŭ apogas Vahabismon rekte kaj nerekte, malgraŭ la terorismaj atakoj de la 11a de septembro, 2001. Vahabismo estas perforta, dekstrema, konservativega, rigida, ekstremisma, reakcia, seksisma kaj maltolerema..."

Okcidento plene subtenis la vahabistojn en la 1980aj. Ili estis dungitaj, financitaj kaj armitaj, post kiam Sovetunio engaĝiĝis en Afganujo kaj en amara milito, kiu daŭris de 1979 ĝis 1989. Kiel rezulto de ĉi tiu milito, Sovetunio kolapsis, elĉerpita kaj ekonomie kaj psike.

La Muĝahedinoj, kiuj batalis kontraŭ Sovetunio kaj la maldekstrema registaro en Kabulo, estis kuraĝigitaj kaj financitaj de Okcidento kaj ĝiaj aliancanoj. Ili venis el ĉiuj anguloj de la islama mondo, por batali en 'Sankta Milito' kontraŭ komunistaj paganoj.

Laŭ la arĥivoj de la usona Ŝtata Departemento: "Taĉmentoj de tiel nomataj afganaj araboj kaj eksterlandaj batalantoj volis ĝihadi kontraŭ la ateistaj komunistoj. Notinda inter ili estis juna Saudo nomata Osama bin Laden, kies araba grupo poste fariĝis Alkaido."

Islamaj radikalaj grupoj, kiujn Okcidento kreis kaj injektis en diversajn islamajn landojn, inkluzivis Alkaidon, sed ankaŭ, pli lastatempe, ISIS aŭ ISIL, t.e. la Islama Ŝtato. ISIS estas ekstremisma armeo, kiu naskiĝis en la 'rifuĝejoj' laŭ la landlimoj de Sirio/Turkujo kaj Sirio/Jordanio, kaj estis financita de NATO kaj Okcidento por batali kontraŭ la siria (sekulara) registaro de Baŝar al-Asad.

Tiaj radikalaj enmetitaj grupoj servas kelkajn celojn. Okcidento uzas ilin kiel anstataŭulojn en siaj militoj kontraŭ siaj malamikoj - la landoj, kiuj ankoraŭ blokas la vojon al kompleta imperia dominado de la mondo. Poste, kiam tiuj ekstremismaj armeoj 'komencas amoki' (kaj tio ĉiam okazos), ili povas servi kiel timigiloj kaj kiel pravigo por la 'Milito Kontraŭ Terorismo', aŭ, kiel post kiam ISIS kaptis Mosulon, kiel pravigo por la reaktivado de okcidentaj soldatoj en Irako.

Rakontoj pri la radikalaj islamaj grupoj senĉese montriĝas sur la unuaj paĝoj de ĵurnaloj kaj revuoj, kaj sur televidaj ekranoj, memorigante legantojn 'kiel danĝera vere estas la mondo', 'kiel grava estas okcidenta engaĝiĝo en ĝi', kaj konsekvence, kiel grava estas konstanta ĉiea spionado, kiel nemalhaveblaj estas sekurecaj procedoj, kaj grandegaj buĝetoj por 'defendo' kaj militoj kontraŭ sennombraj renegataj ŝtatoj.

***

De paca kaj krea civilizo, kiu antaŭe emis al soci-alismo, la islamaj landoj kaj Islamo mem, trovis sin subite dereligitaj, trompitaj, supermanovritaj, en-ŝteligitaj de fremdaj religiaj kaj ideologiaj enmet-uloj, kaj transformitaj de la okcidentaj ideologiistoj kaj propagandistoj en unu 'grandegan minacon'; en la zeniton kaj simbolon de terorismo kaj mal-toleremo.

La situacio estas tute groteska, sed neniu ridas - tro multaj homoj mortis pro ĝi; tro multe estis detruita!

Indonezio estas unu el la plej okulfrapaj historiaj ekzemploj kiel vere funkcias tiaj meĥanismoj detruantaj progresemajn islamajn valorojn:

En la 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj, Usono, Aŭstralio kaj Okcidento ĝenerale, pli kaj pli 'zorgis' pri la progresema kontraŭ-imperiisma kaj internaci-isma sinteno de prezidanto Sukarno, kaj pri la kreskanta populareco de la Komunista Partio de Indonezio (PKI). Sed ili eĉ pli maltrankviliĝis pri la klerisma, socialisma kaj modera speco de indonezia Islamo, kiu klare alianciĝis kun komunismaj idealoj.

Kristismaj kontraŭ-komunistaj ideologiistoj kaj 'planistoj', inkluzive de la fifama jezuito Joop Beek, enŝteliĝis en Indonezion. Ili starigis kaŝajn organizaĵojn tie, de ideologiaj ĝis soldatecaj, helpante Okcidenton plani la puĉon, kiu en kaj post 1965 mortigis inter 1 kaj 3 milionojn da homoj.

Planita en Okcidento, la ege efika kontraŭ-komunisma kaj kontraŭ-intelekta propagando dis-vastigita de Joop Beek kaj liaj kunlaborantoj ankaŭ helpis cerbolavi multajn anojn de grandaj islamaj organizaĵoj, instigante ilin partopreni la murdadon de maldekstremuloj, tuj post la puĉo. Ili ne kons-tatis, ke Islamo, ne nur Komunismo, estis la ĉefa celo elektita de la por-Okcidenta Kristisma "kvina kolono" en Indonezio, aŭ pli precize, la celo estis la maldekstrema liberala Islamo.

Post la puĉo en 1965, la Okcidente patronita faŝista diktatoro Generalo Suharto uzis Joop Beek kiel sian ĉefan konsiliston. Li ankaŭ fidis la 'studentojn' de Beck ideologie. Ekonomie, la reĝimo asociiĝis kun ĉefe kristanaj negocaj riĉuloj, ekzemple Liem Bian Kie.

En la plej homplena islama lando sur la tero, Indonezio, islamanoj estis marĝenigitaj, iliaj 'nefid-indaj' politikaj partioj estis malpermesitaj dum la diktaturo, kaj la politiko (kaŝe) kaj ekonomio (mal-kaŝe) falis sub strikta regado de kristana por-Okcidenta malplimulto. Ĝis hodiaŭ, tiu malplimulto havas sian kompleksan kaj venenan reton de kontraŭ-komunistaj batalantoj, strikte ligitaj neg-ocaj karteloj kaj mafioj, amaskomunikiloj kaj 'eduk-ejoj', ekzemple privataj religiaj lernejoj, kune kun koruptaj religiaj predikistoj (multaj rolis en la masakroj de 1965), kaj aliaj kunlaborantoj kun la loka reĝimo kaj la tuttera reĝimo.

Indonezia Islamo estis reduktita al silenta pli-multo, plejparte malriĉa kaj sen ajna signifa influo. Ĝi nur akiras internacian gazetan atenton kiam ĝiaj frustritaj blankrobaj batalantoj atakas drinkejojn, aŭ kiam ĝiaj ekstremistoj, multaj ligitaj al la Muĝa-hedinoj kaj la sovetunia-afganuja milito, eksplod-igas dancejojn, hotelojn aŭ restoraciojn en Balio kaj Ĝakarto.

Aŭ ĉu ili eĉ faras tion, vere?

Eksa Prezidanto de Indonezia kaj progresema islama kleriko, Abdurrahman Wahid (forĵetita el posteno de la elituloj), iam diris al mi: "Mi scias, kiu eksplodigis la hotelon Marriott en Ĝakarto. Tio ne estis atako de la islamistoj; ĝin faris la indoneziaj sekretaj servoj, por pravigi sian ekziston kaj buĝeton, kaj por plaĉi al Okcidento."

***

"Mi argumentus, ke okcidenta imperiismo ne for-ĝis aliancon kun radikalaj frakcioj, sed ke ĝi kreis ilin", mi aŭdis, en Londono, de mia amiko kaj gvida progresema islama intelektulo, Ziauddin Sardar.

Kaj s-ro Sardar daŭrigis: "Ni devas konstati, ke koloniismo faris multe pli ol simple damaĝi islamajn landojn kaj kulturojn. Ĝi grave rolis en la forigo kaj eĉ malapero de scioj kaj scienco, pensado kaj kreemo, disde islamaj kulturoj. Kolonia renkontiĝo komenciĝis per alproprigo de la scioj kaj scienco de Islamo, kiu fariĝis la bazo de la 'Eŭropa Renesanco' kaj 'la Klerismo', kaj finiĝis per forigo de tiuj scioj kaj scienco el islamaj socioj kaj el his-torio mem. Ĝi faris tion per fizika elimino – detru-ante kaj fermante lernejojn, malpermesante iujn specojn de indiĝenaj scioj, mortigante lokajn pens-ulojn kaj sciencistojn - kaj per reverko de Historio kiel la historio de okcidenta civilizo, pli supera ol ĉiuj malpli gravaj historioj pri aliaj civilizoj."

De la esperoj de tiuj jaroj post la dua mondmilito, ĝis la tuta malĝojo de la nunaj tagoj - jen kia longa kaj terura vojo!

La islama mondo estas nun vundita, humiligita kaj konfuzita, preskaŭ ĉiam devigita defendi sin.

Ĝi estas miskomprenita de eksteruloj kaj ofte eĉ de siaj propraj anoj, kiuj ofte devas akcepti okci-dentajn kaj kristismajn vidpunktojn pri la mondo.

Kio antaŭe allogis pri islama kulturo - toleremo, lernado, zorgado pri la bonfarto de homoj - estis amputita disde islama kulturo, detruita de eksterlando. Kio restis, estis nur religio.

Nun plejmultajn islamajn landojn regas despotoj, militistoj aŭ koruptaj koterioj. Ili ĉiuj estas strikte ligitaj kun Okcidento kaj ties tuttera reĝimo kaj interesoj.

Same kiel ili faris al kelkaj grandaj nacioj kaj imperioj en Suda kaj Meza Ameriko, kaj en Afriko, okcidentaj invadantoj kaj koloniistoj sukcesis tute detrui grandajn islamajn kulturojn.

Kio forte anstataŭis ilin estis avaro, korupto, kaj brutalo.

Ŝajne ĉio bazita sur aliaj ne-kristanaj fundamentoj estas polvigita de la Imperio. Nur la plej grandaj kaj fortaj kulturoj ankoraŭ travivas.

Kiam ajn islama lando provas iri reen al sia esenco, marŝi laŭ sia propra socialisma aŭ socie orientita vojo - ĉu Irano, Egiptujo, Indonezio, aŭ pli lastatampe Irako, Libio aŭ Sirio - ĝi fariĝas sovaĝe turmentita kaj detruita.

La volo de ĝia popolo fariĝas abrupte rompita, kaj demokratie esprimitaj decidoj fariĝas renversitaj.

De jardekoj, libereco estas malpermesata al Palestino, kune kun bazaj homaj rajtoj. Kaj Israelo kaj la Imperio kraĉas al ĝia rajto al memregado. Palestinanoj estas ŝlositaj en geto, humiligitaj kaj murditaj. Religio estas ĉio, kio restas al iuj el ili.

La 'Araba Printempo' estis dereligita kaj ĉesigita preskaŭ ĉie, de Egiptujo ĝis Barejno, kaj la malnovaj reĝimoj kaj militistoj rehavas potencon.

Samkiel afrikanoj, islamanoj pagas teruran prezon pro naskiĝo en landoj riĉaj je naturaj rimedoj. Sed ili ankaŭ suferas, kune kun Ĉinujo, pro posedo de la plej granda civilizo en historio, kiu superis ĉiujn kulturojn de Okcidento.

***

Kristismo prirabis kaj perfortis la mondon. Islamo, kun siaj grandaj sultanoj kiel Saladino, staris kontraŭ invadantoj, defendante la grandajn urbojn Alepo kaj Damasko, Kairo kaj Jerusalemo. Ĝi plejparte pli emis konstrui grandan civilizacion, anstataŭ rabi kaj militi.

Nun preskaŭ neniu en Okcidento scias pri Saladino aŭ pri la grandaj sciencaj, artaj aŭ sociaj atingoj de la islama mondo. Sed ĉiuj estas 'bone informitaj' pri ISIS. Kompreneble ili konas ISIS nur kiel 'islaman ekstremisman grupon', ne kiel unu el la ĉefaj okcidentaj iloj uzataj por malstabiligi Mezorienton.

Dum 'Francujo funebras' la mortojn de la ĵurnal-istoj en la redakcio de la satira gazeto Charlie Hebdo (sendube terura krimo!), ĉie en Eŭropo ree Islamo estas aspektigita perforta kaj milita, ne Okcidento kun ĝiaj post-krucmilitaj fundament-ismaj kristismaj doktrinoj, kiuj daŭre renversas kaj buĉas ĉiujn moderajn sekularajn kaj progresemajn registarojn kaj sistemojn en la islama mondo, las-ante islamanojn en manoj de frenezaj fanatikuloj.

***

En la pasintaj kvin jardekoj, ĉirkaŭ 10 milionoj da islamanoj estis murditaj ĉar iliaj landoj ne servis la Imperion, aŭ ili ne servis ĝin plenkore, aŭ ili simple blokis la vojon. La viktimoj estis indonezianoj, irakanoj, alĝerianoj, afganoj, pakistananoj, irananoj, jemenanoj, sirianoj, libananoj, egiptoj, kaj la civit-anoj de Malio, Somalujo, Barejno kaj multaj aliaj landoj.

Okcidento trovis la plej fiajn monstrojn, ĵetis mili-ardojn da dolaroj al ili, armis ilin, donis al ili alt-nivelan militan instruadon, kaj tiam malbridis ilin.

La landoj, kiuj bredas terorismon, Sauda Arabujo kaj Kataro, estas inter la plej proksimaj aliancanoj de Okcidento, sed neniam estis punitaj pro eksport-ado de teroro al la tuta islama mondo.

Grandaj sociaj islamaj movadoj kiel Hizbulaho, kiu nun batalas kontraŭ ISIS, sed kiu ankaŭ spronis Libanon dum ties batalo kontraŭ la israela invado, estas sur la "listoj de teroristoj" kompilitaj de Okcidento. Tio klarigas multon, se oni emas atenti.

Laŭ mezorienta vidpunkto, ŝajnas ke Okcidento, same kiel dum la krucmilitoj, celas la absolutan detruon de islamaj landoj kaj la islama kulturo.

Koncerne la islaman religion, la Imperio akceptas nur la obeemajn variantojn, kiuj akceptas ekstreman kapitalismon kaj la tutteran dominadon de Okcidento. La sola alia tolerebla tipo de islamo estas tiu, kiu estas fabrikita de Okcidento mem, kaj de ĝiaj aliancanoj en la Golfo - kreita por batali kontraŭ progreso kaj socia justeco; tiu, kiu formanĝas sian propran popolon.

 

Andre Vltchek estas romanisto, filmisto, kaj esplora ĵurnalisto kun fokuso sur militoj kaj okcidenta imperiismo.http://andrevltchek.weebly.com kaj Twitter: @AndreVltchek.

Fai clic qui per rispondere o inoltrare il messaggio
0,29 GB (1%) di 15 GB utilizzati
Ultima attività dell'account: 2 ore fa
Dettagli

2015-07-10 15:34 GMT+01:00 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:


--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "islama esperanto-asocio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to islama-esperanto-...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages