Re: (islama kulturo) Pacon al vi chiuj! (nova membrino)

8 views
Skip to first unread message

Sonja Elen Kisa

unread,
Feb 24, 2011, 2:57:02 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Chu vi estas Islamano, Renato?

Chu enestas chi tiu grupo miksajho de Islamanoj kaj de ne-Islamanoj?

Se iu scias, kie mi povas mendi au interrete tralegi la jenan tradukon
de la Korano, bonvolu diri al mi! :)

"La traduko de la Sankta Kuraano", trad. Muztar Abbasi (2000)

Mi jam trovis la du aliajn fontojn menciitajn en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Korano#Esperantaj_tradukoj

Sonja

2011/2/24 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Kaj al vi pacon, Sonja!  Estas honoro por ni havi vin ĉi tie.
>
> Renato
>
>
>

JJSantos

unread,
Feb 24, 2011, 3:06:04 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
En ĉi tiu grupo estas homoj el diversaj religioj,
kaj eble eĉ sen religio. Mi mem estas spiritisto.

Mi pensas, ke tio, kio unuigas nin
ĉi tie estas la deziro,
ke esperanto eniru ĉiujn landojn
kaj do kompreneble
ankaŭ la islamajn landojn.

Antaŭ unu semajno kunmanĝis kun
mi kaj kun mia familio, ĉe mi,
du irananoj. Unu el ili estas protestanta pastro
kaj la alia estas islamano.
Nur la islamano scipovas esperanton.

Vera esperantisto devas malfermi la koron
al homoj, sendepende de religio.

Amike,

João José Santos

Sonja Elen Kisa

unread,
Feb 24, 2011, 12:44:46 PM2/24/11
to Islama Kulturo en la monda lingvo
Mi jhus alighis al chi tiu grupo. Mi nomighas Sonja kaj mi estas la
autoro de http://esperantodictionary.org

Mi de unu jaro studas Islamon kaj laboras cele al islamighi.

Saluton! :)

Sonja

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2011, 2:30:41 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

renato corsetti

unread,
Feb 24, 2011, 5:05:30 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Sonja:

| Chu vi estas Islamano, Renato?

Ne sed kun forta intereso pri islamanoj kaj islamaĵoj.

| Chu enestas chi tiu grupo miksajho de Islamanoj kaj de ne-Islamanoj?

Jes!

| Se iu scias, kie mi povas mendi au interrete tralegi la jenan tradukon
de la Korano, bonvolu diri al mi! :)

"La traduko de la Sankta Kuraano", trad. Muztar Abbasi (2000)

La libroservo de UEA diras, ke ĝi ne plu estas havebla. Mi faras klopon ĉe niaj pakistanaj amikoj [cetere, Saeed Ahmed, ĉu vi scias ion pri la akireblo de tiu Kuraano en Pakistano?].

Se ni ne sukcesos, mi donacos al vi mian ekzempleron.

Amike

Renato


"Diego T. Guimarães (Ya'qub ibn 'Isa)"

unread,
Feb 24, 2011, 2:44:02 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Assalamu 'alaikum wa rahmatullahi wa barakatuh! (La pacon al vi kaj la
kompaton de Dio kaj Sian benon!) :D
Mi estas Diego T. Guimarães (islame Ya'qub bin 'Isa) sunaa islamano el
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Mi scias tion, ke ne estas multe da islamaj
esperantistoj, ankoraŭ malpli da sunaaj islamaj esperantistoj (mi scias
pri ŝiaaj islamaj esperantistoj en Irano kaj Pakistano), kaj eĉ malpli
da brazilaj sunaaj islamaj esperantistoj... :P Sed, ĉiel, mi estas ĉi
tie por helpi vin pri kio mi scipovas, inshallah (se Dio volos). ;)
Ĝis plu!
Assalamu 'alaikum! (Pacon al vi!) o/

"Diego T. Guimarães (Ya'qub ibn 'Isa)"

unread,
Feb 24, 2011, 5:08:05 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Mi ankaŭ volas ekzempleron, bonvole! :D
Mi ankaŭ serĉadis ĝin sed ne ĝin trovis...

"Diego T. Guimarães (Ya'qub ibn 'Isa)"

unread,
Feb 24, 2011, 2:49:35 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
On 24-2-2011 2:44 PM, Sonja Elen Kisa wrote:
P.S.: Momenton! Mi ekmemoras nun vian nomon... Vi estas la kreintino de
Tokipono! Mi studis ĝin ankoraŭ nur iomete, surface... Iel... Pona! o/ :D

JJSantos

unread,
Feb 24, 2011, 5:35:53 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Se ne multkoste, ankaŭ mi aĉetus ekzempleron.

JJS

Sonja Elen Kisa

unread,
Feb 24, 2011, 5:36:07 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Saluton Diego,

Mi opinias, ke ni ne estas shiaaj islamanoj kaj sunaaj islamanoj. Ni
chiuj simple estas Islamanoj. Ni chiuj estas parto de la tutmonda
komunumo de Islamanoj (ummah).

Prave. Mi estas la inventinto de la lingvo Tokipono. :)

Sonja

JJSantos

unread,
Feb 24, 2011, 5:37:42 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Mi ne konas ĝin, nur la nomon.
Kiucele vi kreis ĝin?

JJS

"Diego T. Guimarães (Ya'qub ibn 'Isa)"

unread,
Feb 24, 2011, 6:15:23 PM2/24/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Jes ja, kompreneble. :) Sed la nura problemeto estas tion, ke pri kelkaj
aferoj ni du (sunaanoj kaj ŝiaanoj) ne samopinias, eble vi scias pri kio
mi diras. Tre specifaj aferetoj.
Sed ververe ne devus, ne indus esti disŝiroj en la Ummah... :/
Ĉar, nu, ĉiuj ni (islamanoj) atestas ke ne estas alia diulo krom Dio
(Allah) kaj ni atestas ke Muhammad estas Lia servisto kaj Lia mesaĝisto. \o/

Diego T. Guimarães (Ya'qub bin 'Isa)

renato corsetti

unread,
Feb 25, 2011, 3:12:42 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

Bonvenon, Jakub bin Isa!

Amike

Renato

renato corsetti

unread,
Feb 25, 2011, 3:20:54 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Jakub Ibn-Isa:

> Mi ankaŭ volas ekzempleron, bonvole! :D
Mi ankaŭ serĉadis ĝin sed ne ĝin trovis...

Mi jam skribis al la pakistananoj. Ni vidu kion ili respondas.

Amike

Renato

renato corsetti

unread,
Feb 25, 2011, 3:36:52 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Sonja:

| Ni chiuj estas parto de la tutmonda
komunumo de Islamanoj (ummah).

Jen termino sen granda tradicio en Esperanto. Kiel vi tradukus ĝin? Vidu provon en http://www.bonalingvo.org/index.php/Islama_terminaro .

Amike

Renato


gerrit.en.madzy

unread,
Feb 25, 2011, 3:34:50 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
la komunumo islamanara

Gerrit Berveling
Kalverstraat 8-B
8011 LH Zwolle
Nederlando
Tel. +31 (0)38-4237003

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2011, 4:02:31 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Gerrit:

| la komunumo islamanara

Eble iom longa.

Amike

Renato


Keyhan Sayadpour

unread,
Feb 25, 2011, 4:37:00 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Kial ne nur "islamanaro".
 
Keyhan

2011/2/25 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>



--
Keyhan Sayadpour Zanjani, MD
Assistant Professor of Pediatric Cardiology
Children's Medical Center
Tehran University of Medical Sciences
Tehran, IRAN
Tel: +98-2166911029
Mail: P.O.Box 643, Tehran 14665, Iran

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2011, 5:00:09 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

Keyhan:

 

|   Kial ne nur "islamanaro".

 

Certe bona. Eble mankas la varma sento, kiu estas en “ummah”. Eble nur “komunumo” ankaŭ povus funkcii.

 

Amike

 

Renato

 

"Diego T. Guimarães (Ya'qub ibn 'Isa)"

unread,
Feb 25, 2011, 5:24:55 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Mi jam estas ĉi tie antaŭ iom da tempo, sed dankon! :)

Pacon!
Ya'qub bin 'Isa

JJSantos

unread,
Feb 25, 2011, 6:36:31 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
La islamanaro.

JJS

JJSantos

unread,
Feb 25, 2011, 6:40:44 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
La islamkomunumo.
La islamfidantoj.
aŭ simple La islamanoj.
ktp

JJS

"Diego T. Guimarães (Ya'qub ibn 'Isa)"

unread,
Feb 25, 2011, 5:29:12 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Ho, jes. Ni vidu, do. :D

Pacon al vi.
Jakub Ibn-Isa (tiel vi esperantiĝis mian islaman nomon, ĉu ne? ;) )

renato corsetti

unread,
Feb 25, 2011, 7:41:23 AM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

Joao:

 

La islamkomunumo.
La islamfidantoj.
aŭ simple La islamanoj.
ktp

 

Jes, efektive ni havas amason da esprimoj je dispono. Ni vidu kiu stabiliĝos.

 

Amike

 

Renato

 

JJSantos

unread,
Feb 25, 2011, 4:31:57 PM2/25/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Ŝajnas al mi, ke la plej bona esprimo estas "la islamanoj",
ĉar ĝi ne grupigas la homojn.
Tiu esprimo estas paralela al "la katolikoj",
"la protestantoj", "la spiritistoj", "la judoj", "la kristanoj", ktp.
Oni ne kutimas aludi al tiuj religianoj alimaniere.

Amike,

João José Santos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages