Islama Esperanto-Vortaro

13 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2011, 1:39:28 PM2/8/11
to listo 'islama kulturo'

http://islama-vortaro.blogspot.com/


--
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------


SAEED AHMAD

unread,
Feb 9, 2011, 9:17:58 AM2/9/11
to Islama asoci, Renato C

Mi kore aplau’das la agadon sed mi ankau’ legas tiujn chi blogon kaj sugestas iom da s’ang’oj or korektoj:

1.   Kalifo (ĥalifato)  devas esti  ĥalifo

05/12/2010Abu/hanif/at/o al/Noman/o ebn Sabet/o

2.   Devas esti Abu Hanifa, ne Abu Hanif

3.   Zekro, devas esti zikro.



'SEEK NO ATTACHMENT TO WORLDLY THINGS AND YOU WILL GAIN REAL FREEDOM.'
Visit the site:  www.sufiwisdom.org
Saeed Ahmad (Farani)
C/O Adnan Books, Shop # 25  Dubai Plaza, 6th Road Chowk, Rawalpindi, Punjab, Pakistan.
PH: 0092-51- 4417813  0092300-5234006      saeedf...@yahoo.com

renato corsetti

unread,
Feb 9, 2011, 9:29:33 AM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

Kara Saeed,

mi plusendis viajn rimarkojn al la verkinto, kiu ne estas en ĉi tiu listo.

Amike

Renato



Carles Vela i Aulesa

unread,
Feb 9, 2011, 10:56:11 AM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Karaj,

Ni alfrontas "problemon" (laŭ mi gravan)...: kiel transskribi vortojn origine skribitajn en neesperanta alfabeto laŭ la esperanta alfabeto?... rilate al tio, en esperantio ekzistas nenia solvo "oficiala" aŭ "akademia" (laŭ mia scio), almenaŭ rilate al arabaj aŭ arabalfabete-skribitaj vortoj.
Laŭ rapida rigardo al la blogo, la blogisto elektis (real)fonetika transskribo (kutima en la 19a jarcento, sed nun ne plu)... aŭ perse-influata transskribo (kiel la transskriboj de la Chiussi-traduko de la Korano), pro tio ni trovas zekr/o, baten/a, zaher/a (http://islama-vortaro.blogspot.com/search/label/z)... tamen la plej "internaciaj" formoj nun estas "dhikr"/"zikr", "batin", "zahir" (plej "standardaraba" transskribo) (vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Dhikr http://en.wikipedia.org/wiki/Batin_%28Islam%29 k http://en.wikipedia.org/wiki/Zahir_%28Islam%29 )...
Vi povas vidi ke ekzistas ankaŭ aliaj problemoj: kial "zikr/zekr" kaj ne "dikr/dekr", kial "zaker" kaj ne "dahir", kial "Hanif/at/o" kaj ne "Hanifat/o" aŭ "Hanifa/t/o" (kial disi "at" de la radiko? "at" en E-o havas plenan signifon!!), kial "ebn" kaj ne "ibn" aŭ "bin" aŭ "bn", kial "Sabet" kaj ne "Tabit" aŭ "Sabit" aŭ "Tabet", kial "ahl/ol/bajt/o" kaj ne "ahl/ul/bajt" aŭ "ahl/al/bajt", kial "ahl/ol/ĝann/at/o" kaj ne "ahl/ul/ĵanna/o" (kaj ekzistas deko da aliaj eblecoj).... ktp.
Certas ke la blogo estas, laŭ mi vidis, kongrua, do, en ĝi oni transskribas ĉiam laŭ la sama "sistemo", laŭdinda!, sed se li ŝanĝus zekro al zikro, li devus tuj ŝanĝi zahera, batena...
("Foliumante", mi vidis, tamen, nur eta nekongrueco rilate al i/e: kial preferindas "imamo" sed tamen "eĥlaso"? arabe samas: إمام  kaj إحسان , ĉu nur pro tradicio?)

Sed ne estas pri tio kion mi volis paroli, mi pensas (kaj rekomendas), ke esperanto bezonas diversgradan transskrib/transliterig-sistemon por priparoli/priskribi neesperantalfabetajn realaĵojn... tiu bezono ne (tiom) nepris antaŭ la apero de vikipedio, sed nun plu kaj plu estas bezonata... kaj la tutmondiĝo kaj la disvastigo (malrapida) de esperanto inter islamanoj kaj inter arabalfabetuzantoj, puŝas nin al tiu neceso...
Laŭ mia vidpunkto, la esperanto kulturo bezonas:
1. Transliterigsistemo por "skribi" esperantalfabete vortojn (precipe (historiajn/neaktualajn) proprajn nomojn: lokajn, personajn...)... ekzemple, kiel ni devas skribi la nomo de la unua kalifo?... lia nomo estas أبو بكر ... nur tiel ni povus skribi centprocente korekte lian nomon... sed multaj esperantistoj ne kapablas legi la araban, do, kiel ni skribu?.. mi ne parolas pri esperantigo!, nur transliterigo... kaj ni devas alfronti la fakton ke ne ekzistas "internacia" solvo al tiu problemo... la Internacia Fonetika Alfabeto ne utilas, ĉar ne estas esperanta alfabeto! do multaj esperantistoj ankaŭ ne konas ĝin... ĉu ni elektu la anglan solvon, ĉu la francan (pro "teoria" internacieco), sed fakte ne ekzistas angla, franca ... solvo: vidu en vikipedio, kiom da solvoj malsimilaj por la samaj arabaj nomoj... sed angla solvo, ekzemple, ankaŭ ne utilas: la tria kalifo estis Uthman, laŭ la angla, sed "th" ne estas esperanta litero, ĉu?... la tunizia historiisto ابن خلدون estas (povas esti) Ibn Khaldun en la angla, Ibn Khaldoun en la franca, Ibn Chaldun en la germana, Ibn Jaldun en la hispana, Ibn Ḫaldūn laŭ multaj "arabistoj", ni povus transskribi esperante Ibn Ĥaldun, sed laŭ la blogo devus esti Ebn Ĥaldun aŭ Ebn Ĥaldon aŭ Ebnĥaldun/o aŭ... laŭ mi, la esperanta komunumo bezonas transliterigsistemo, kiu permesu skribi esperantlitere la arabajn nomojn tiel ke esperantoparolanto, kiu ne konu la araban, prononcu ilin, kiel plej eble plej proksime al la standarda/skriba araba lingvo...
2. Alia paŝo estus kreado de reguloj por esperantigi (se bezonatas) tiujn vortojn (precipe kiam estu terminoj ne ekzistantaj en esperanto kaj kiu devus ekzisti... sed kiam ja ekzistas ni povas uzi la ekzistantaj, certe)... ekzemple, laŭ mia scio kalifo estas esperanta vorto "kun tradicio" ĉe ni, kial krei novan vorton ĥalifo ĥalifato? aŭ emiro, kial amiro? sed tamen ni kreu "keblaton" aŭ "kiblaon" aŭ "kiblon" aŭ "qibla" aŭ...., ĉar tiu nocio ne ekzistas en esperanto kaj oni bezonas ĝin por ke nia lingvo estu utila.

Mi aldonas al tiu longa mesaĝo ligon al propono por la kataluna lingvo farita de lingvistoj, arabistoj kaj islamologoj por sistemo tia, kia mi petis... povas servi kiel modelo aŭ almenaŭ por komprenigi mian longan mesaĝon: http://publicacions.iec.cat/repository/pdf/00000041%5C00000059.pdf

Mi skribis rapide, do, pardonu miajn erarojn kaj mi min proponas por klarigoj kaj eĉ por pritrakti pli profunde la aferon.

Kore,
Carles
cvela.vcf

gerrit.en.madzy

unread,
Feb 9, 2011, 11:04:06 AM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
bv atenti: Kalif/o estas oficiala en Esperanto
 
KALIF/ kalif/o 2OA
 
Gerrit Berveling
Kalverstraat 8-B
8011 LH Zwolle
Nederlando
Tel. +31 (0)38-4237003
----- Original Message -----
Sent: Wednesday, February 09, 2011 3:17 PM
Subject: RE: (islama kulturo) Islama Esperanto-Vortaro

Mi kore aplau’das la agadon sed mi ankau’ legas tiujn chi blogon kaj sugestas iom da s’ang’oj or korektoj:

<!--[if !supportLists]-->1.   <!--[endif]-->Kalifo (ĥalifato)  devas esti  ĥalifo

05/12/2010Abu/hanif/at/o al/Noman/o ebn Sabet/o

<!--[if !supportLists]-->2.   <!--[endif]-->Devas esti Abu Hanifa, ne Abu Hanif

<!--[if !supportLists]-->3.   <!--[endif]-->Zekro, devas esti zikro.

trio

unread,
Feb 9, 2011, 11:37:27 AM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
2011/2/9 Carles Vela i Aulesa <cv...@imf.csic.es>:

> Karaj,
>
> Ni alfrontas "problemon" (laŭ mi gravan)...: kiel transskribi vortojn
> origine skribitajn en neesperanta alfabeto laŭ la esperanta alfabeto?...

Laŭ iu ajn sistemo de kalkulado, la araba lingvo estas unu el la 10
(aŭ 5!) plej uzataj lingvoj en la mondo. Mi ĝojas ke laboro komencas
esperantigi almenaŭ iom de la araba mondo. Certe estos problemojn por
transliterumi, ktp., sed la laboro treege valoros por tutmonda
interkompreniĝo.

Dankon.

--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? http://Esperanto.Org

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2011, 12:31:12 PM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Pacon al vi, Karles!

Via mesaĝo estas tre grava.ï¿œ Kelkaj inter ni, kiuj provas instigi arabojn lerni Esperanton, provis tre limigitajn provojn. Vidu en http://www.bonalingvo.org/index.php/El_la_araba_al_Esperanto tre malgrandan konsilaron, kiu fakte konsilas redoni la sonojn de la norma skriba araba.

Same en http://www.bonalingvo.org/index.php/Islama_terminaro vi trovas proveton de terminareto, kiu baziĝass nur sur konsiloj de lokuloj.

Kunlaboro de ĉiuj listanoj estas bonvenaj. Kritiku, konislu aldoni aŭ forpreni.

Aliflanke nia Ibrahim Andalusi, laŭ mi, kreas terminojn surbaze de elparolo, kiu laŭ mi estas multe pli simila al la persa elparolo de arabaj vortoj ol al la araba elparolo. Mi havis vian saman impreson pri liaj esperantigoj.

Mi kredas, ke vi devus adapti tiun dokumenton:
ï¿œhttp://publicacions.iec.cat/repository/pdf/00000041%5C00000059.pdf

al Esperanto. Se vi farus, mi certas ke mi trovus la rimedojn por eldoni ĝin.

Amike

Renato

SAEED AHMAD

unread,
Feb 9, 2011, 12:36:13 PM2/9/11
to Islama asoci
Mi kore dankas vin. Saeed


'SEEK NO ATTACHMENT TO WORLDLY THINGS AND YOU WILL GAIN REAL FREEDOM.'
Visit the site:  www.sufiwisdom.org
Saeed Ahmad (Farani)
C/O Adnan Books, Shop # 25  Dubai Plaza, 6th Road Chowk, Rawalpindi, Punjab, Pakistan.
PH: 0092-51- 4417813  0092300-5234006      saeedf...@yahoo.com





To: islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Subject: (islama kulturo) Islama Esperanto-Vortaro
Date: Wed, 9 Feb 2011 15:29:33 +0100

SAEED AHMAD

unread,
Feb 9, 2011, 12:44:36 PM2/9/11
to Islama asoci
kara Carles, vi klarigis tre bone tamen kiom mi skribis vi povas konsideri g'in unu sugesto au' unu alia versio. Sincere via, Saeed


'SEEK NO ATTACHMENT TO WORLDLY THINGS AND YOU WILL GAIN REAL FREEDOM.'
Visit the site:  www.sufiwisdom.org
Saeed Ahmad (Farani)
C/O Adnan Books, Shop # 25  Dubai Plaza, 6th Road Chowk, Rawalpindi, Punjab, Pakistan.
PH: 0092-51- 4417813  0092300-5234006      saeedf...@yahoo.com





Date: Wed, 9 Feb 2011 16:56:11 +0100
From: cv...@imf.csic.es
To: islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Subject: Re: (islama kulturo) Islama Esperanto-Vortaro

gerrit.en.madzy

unread,
Feb 9, 2011, 1:01:21 PM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
kalif/o estas la persono
kalif/ej/o estas la regiono kie la kalifo regas
kalif/ad/o estas la periodo dum kiu certa kalifo regas
-- kalifato ne estas bone formita vorto.
ekzemple:
en la kalifejo de Bagdado..
dum la kalifado de X ...
ktp
Se vi sxatas la formon hxalif/o anstataux la formo kalif/o --- ve, jen problemeto cxar kalif/ jam estas oficialigita formo.
Sed ekuzi paralele la propran preferon hxalif/o laux mi tute ne devas esti probleme. Eble aliaj vin imitos... Se mi ne forgesos, ankaux mi pretas uzi la formon hxalif/o. Se ecx nur por iom plioftigi la uzadon de la litero hx.
Kore
 
Gerrit Berveling
Kalverstraat 8-B
8011 LH Zwolle
Nederlando
Tel. +31 (0)38-4237003
----- Original Message -----
Sent: Wednesday, February 09, 2011 6:40 PM
Subject: RE: (islama kulturo) Islama Esperanto-Vortaro

Kara amiko,  vi ankau' skribis la vorto (ĥalifato kiu signifas la tempo de reg'ado de la Kalifo au'  h'alifo.). G'i devas esti  ĥalifo.
Due, la nomo de la imamo estas Abu Hanifa ne Abu Hanif. Trie, la vorto zekro devas estis zikro char z estas kun suba linio. Sincere via, Saeed

'SEEK NO ATTACHMENT TO WORLDLY THINGS AND YOU WILL GAIN REAL FREEDOM.'
Visit the site:  www.sufiwisdom.org
Saeed Ahmad (Farani)
C/O Adnan Books, Shop # 25  Dubai Plaza, 6th Road Chowk, Rawalpindi, Punjab, Pakistan.
PH: 0092-51- 4417813  0092300-5234006      saeedf...@yahoo.com





From: gerrit....@planet.nl
To: islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Subject: Re: (islama kulturo) Islama Esperanto-Vortaro
Date: Wed, 9 Feb 2011 17:04:06 +0100

SAEED AHMAD

unread,
Feb 9, 2011, 12:40:24 PM2/9/11
to Islama asoci
Kara amiko,  vi ankau' skribis la vorto (ĥalifato kiu signifas la tempo de reg'ado de la Kalifo au'  h'alifo.). G'i devas esti  ĥalifo.
Due, la nomo de la imamo estas Abu Hanifa ne Abu Hanif. Trie, la vorto zekro devas estis zikro char z estas kun suba linio. Sincere via, Saeed
'SEEK NO ATTACHMENT TO WORLDLY THINGS AND YOU WILL GAIN REAL FREEDOM.'
Visit the site:  www.sufiwisdom.org
Saeed Ahmad (Farani)
C/O Adnan Books, Shop # 25  Dubai Plaza, 6th Road Chowk, Rawalpindi, Punjab, Pakistan.
PH: 0092-51- 4417813  0092300-5234006      saeedf...@yahoo.com





From: gerrit....@planet.nl
To: islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Subject: Re: (islama kulturo) Islama Esperanto-Vortaro
Date: Wed, 9 Feb 2011 17:04:06 +0100

trio

unread,
Feb 9, 2011, 3:17:48 PM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
2011/2/9 gerrit.en.madzy <gerrit....@planet.nl>

>
>ankaux mi pretas uzi la formon hxalif/o. Se ecx nur por iom plioftigi la uzadon de la litero hx.

:) Tiu plaĉas al mi ankaŭ.

Sed se io jam estas oficialigita, bonvole, ni ne ŝanĝu sen sufiĉe
granda interkonsento.

renato corsetti

unread,
Feb 9, 2011, 5:34:36 PM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Trio:

>ankaux mi pretas uzi la formon hxalif/o. Se ecx nur por iom plioftigi la uzadon de la litero hx.

:) Tiu plaĉas al mi ankaŭ.

Sed se io jam estas oficialigita, bonvole, ni ne ŝanĝu sen sufiĉe
granda interkonsento.

La diskutintoj pri la islama terminaro nete preferis la formon "ĥalifo", kaj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Islama_terminaro vi trovos "kalifo = ĥalifo" kaj la difino estas sub ĉi tiu lasta termino.

Amike

Renato

Carles Vela i Aulesa

unread,
Feb 9, 2011, 6:09:55 PM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Karaj,

En la blogo oni uzas ĥalif/at/o kiel rekta esperantigo (aŭ transliterumo) de خليفة , kie /at/ estas la transliterigo de la "ta marbuta"... kaj tiel do oni devus/povus diri ĥalifatejo, ĥalifatado...
Pro tio mi petas distingon inter transliterumado kaj esperantigo... kalifo/ĥalifo estas esperantigataj vortoj (el la franca la unua, el la araba la dua), ĥalifatĥalifa estus transliterumata vorto (tamen se oni uzas la -o finaĵon oni esperantigas ĝin)... kompleksa afero, jes!

Carles
cvela.vcf

trio

unread,
Feb 9, 2011, 6:43:37 PM2/9/11
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
2011/2/9 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>:
> Trio:
>...

>   Sed se io jam estas oficialigita, bonvole, ni ne ŝanĝu sen sufiĉe
> granda interkonsento.
>
> La diskutintoj pri la islama terminaro nete preferis la formon "ĥalifo", kaj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Islama_terminaro vi trovos "kalifo = ĥalifo" kaj la difino estas sub ĉi tiu lasta termino.

Bone, bone. Mi nur volis ke ĉiuj interkonsentu. Evidente nur mi ne
konis la staton. :)

Ĉion bonan.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages