Artikoloj de Pietro Fiocchi

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 18, 2013, 2:49:36 AM10/18/13
to landa...@yahoogroups.com, cxinaj-esp...@yahoogroups.com, az...@yahoogroups.com, araba...@yahoogroups.com, islama-kulturo-e...@googlegroups.com, islama-espe...@googlegroups.com

 

 

De: El Popola Chinio [mailto:el...@vip.163.com]

 

Artikoloj de Pietro Fiocchi

 

Jen artikoloj de s-ro Pietro Fiocchi, itala esperantisto, li venis al EPĈ nur antaŭ kelkaj monatoj. Li, kun freŝaj opinioj, entuziasme faris verkadon kaj intervjuadon, la fruktoj de lia laboro riĉigis nian retejon…

1. Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspir-fontoj II

 

 

Dum multaj kaj longaj vojaĝoj tra landoj en kiuj islamo estas ĉiutaga realo, mi komencis interesiĝi pri religio, kulturo kaj pensmaniero profundaj kaj ĉarmaj. En urboj kaj vilaĝoj de Rusio, Turkio, Bosnio kaj Indonezio mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn, modernajn kaj antikvajn, kiel tiuj belegaj de Mezopotamio (la arabaj kaj kurdaj loĝantaj ankoraǔ hodiaǔ nomas tiel la regionon inter Turkio, Sirio kaj Irako), “halal” restoracioj kun orientaj dancistinoj, homojn en tradiciaj kostumoj, kies ĝentileco kaj saĝeco estas la plej karaj memoraĵoj de miaj ekskursoj tra la mondo. ..

(Ĝi havas antaŭan parton kiu estas la intervjuo kun la  imamo de la pekinaj islamanoj http://www.espero.com.cn/2013-08/30/content_29875848.htm)

 

2. Esperanto kaj la vivo en la Pekina Lingva Universitato

 

Depost mia ekloĝo en la ĉina ĉefurbo la Pekina Lingva Universitato (www.blcu.edu.cn) estas unu el la centroj de mia ĉiutaga vivo. Sabate matene mi partoprenas kiel aspiranto-instruisto la lecionojn de Esperanto de Prof. Li Weilun kaj S-ro USUI Hiroyuki, posttagmeze mi restas tie por trinki teon kaj babili, legi aǔ promeni. En diversaj institutoj estas ankaǔ interesegaj libroj, kiujn mi baldaǔ pruntos. La Franca Alianco (Alliance française) havas ankaǔ interretan bibliotekon (Culturethèque) al kiu oni povas membriĝi kaj kie oni povas legi aǔ aǔskulti kelkmil tekstojn pri malsamaj temoj. La Pekina Lingva Universitato estas agrabla kaj alloga loko en kiu ĉinaj kaj eksterlandaj gestudentoj kunvivas, en kiu fakte oni konstruas ĉiutage la bazojn por la internacia kunlaborado.

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages