Rahmatullah

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2024, 11:49:48 AM3/12/24
to islama-espe...@googlegroups.com, islama-kulturo-e...@googlegroups.com
por la jam menciita traduko. kiel oni traduku la esperanto 

Rahmatullah

, uzita post nomo de kleruloj, kiun la aŭtoro mallongigis al (RA)?

amike

renato

--
~~~~~~~~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
renato....@gmail.com 

Carles Vela Aulesa

unread,
Mar 13, 2024, 3:33:35 AM3/13/24
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

RA kutime estas رضي الله عنه/رضي الله عنها/رضي الله عنهما/رضي الله عنهم, uzita post la nomo de la sahaboj kompanoj aŭ islamaj konatuloj de profeto Muhamado.

Tamen, رَحْمَةُ الله عليه/رَحْمَةُ الله عليها/رَحْمَةُ الله عليهم = Rahmatu Llah alay-hi/alay-ha/alay-him, aŭ رَحِمَهُ الله/رَحِمَها الله = Rahima-hu Allah, Rahima-ha Allah, ambaŭ mallongigitaj  ؒ  = RH, certe estas uzata post nomo de kleruloj. La du formoj signifas preskaŭ la samo (la unua estas "noma versio", la dua "verba versio", vidu poste la tradukon).

Mi serĉis en la Korano la tradukon de Chiussi al la vorto رَحْمَةُ, Rahma(t): 'graco' (3:108, 28:87), 'favoro' (15:57, 30:34, 17:101), 'kompato' (38:10; 39:10)... En la Chiussi-a traduko, la vortoj ٱلرَّحْمَٰنِ ٱلرَّحِيمِ ar-Rahman ar-Rahim, de la sama radiko, estas tradukitaj "la Donema, la Pardonema". La ideo rilate al la verba radiko رحم estas: "esti kompatema", "esti pia", "esti indulgema".

Resume, la esprimo signifas "(ke) la graco de Dio estu super/sur li/ŝi/ili", "(ke) la favoro de Dio estu super/sur li/ŝi/ili", "(ke) la kompato de Dio estu super/sur li/ŝi/ili" (kaj la dua formo "Dio favoru lin/ŝin", "Dio kompatu lin/ŝin", "Dio indulgu al li/ŝi").

Mi ne kapablas elekti la pli bonan tradukon... vi mem decidu. Vi ankaŭ povas uzi la mallongigon RH (mi malkonsilas RA-n), ĉar estas uzata de piaj islamanoj, kaj poste klarigi en noto la signifon. Laŭ mi RH estas pli "malpeza" por leganto ol legi, ĉiufoje, "...sinjoro X, la graco/favoro/kompato de Dio estu super/sur li...", ĉu ne?

Amike,

Carles

--

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Islama Kulturo en la monda lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to islama-kulturo-en-la-m...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/CAFxLG%3DYHxr1fcbyQpxV702AcjXP04ZxB7S-Kf%2B%2B%2BFLW95Ewc8Q%40mail.gmail.com.

No hi ha virus.www.avast.com

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2024, 6:57:48 AM3/13/24
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
dankon, karles, pro viaj abundaj klarigoj, kiuj mi atente studos, sed jam nun mi kuraĝas prezenti al vi alian demandon ankoraŭ ne responditan: kiel oni traduku Allah en Esperanton? ĉu Alaho aŭ Dio? Mi scias, ke estas subtenantoj de ambaŭ uzoj.

amike

renato

Carles Vela Aulesa

unread,
Mar 14, 2024, 4:20:54 AM3/14/24
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com

Jes, mi scias ke estas subtenantoj de ambaŭ uzoj, tamen laŭ mi, la traduko de la araba vorto ﷲ nur povas esti "Dio", ĉar per tiu vorto kristanaj kaj judaj araboj nomas sian dion. Eĉ, el islama vidpunkto, ekzistas sinsekvo inter judismo, kristanismo kaj islamo (kaj aliaj religioj): ĉiuj anoncas la saman dion aŭ ĉiuj estis revelaciitaj de la sama dio; pro tio aŭ en Esperanto ni kreas novan vorton por la kristana dio aŭ ni uzu nur vorton Dio (tio jam okazis por preĝejo: kirko, sinagogo, moskeo). Eble en kelkaj kuntekstoj povas utili uzi vorton Alaho, sed mi kredas ke via teksto ne estas tia.

Amike,

Carles

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2024, 7:07:39 AM3/14/24
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
dankon, karles, ankaŭ pro ĉi tiu konsilo.

amike

renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 14, 2024, 11:18:49 AM3/14/24
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Kara Renato:
Karles prezentis kelkajn tradukojn por Rahmatullah. Kiel iranano, la signifo por mi estas" La pardonemo de Dio (estu sur li)" aux simple "Dio pardonu (lin)" en tiu okazo. Dum la traduko de Golestas, mi uzis Alaho-n kiam en la originalo estis الله kaj Dio-n kiam estis خدا (persa vorto). Tamen gxenerale mi preferas la uzon de Dio. Ni ne iru en la kverelo inter la religioj. 

Amike
Keyhan



--
Keyhan Sayadpour Zanjani, MD
Associate Professor of Pediatric Cardiology
Children's Medical Center
Tehran University of Medical Sciences
Tehran, IRAN
Office: No. 346, Keshavarz Blvd, Tehran 14188, Iran
Tel: +98-21-66128424
Mobile phone: +98-21-66128424

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2024, 11:21:20 AM3/14/24
to islama-kulturo-e...@googlegroups.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages