Kunvenu en la Meza Oriento kun Nasredin Hoĝa en Eskishehir - 2/5 de aprilo 2010 kun postkongreso

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2010, 12:04:19 PM2/6/10
to :listo '3-a mezorienta kunveno' <3-a-mezorienta-kunveno@googlegroups.com>, °listo 'kultura islama'
Kunvenu en la Meza Oriento kun Nasredin Hoĝa en Eskishehir - 2/5 de aprilo 2010 kun postkongreso

Eskishehir (Eskiŝehiro) estas turka urbo inter Istanbulo kaj Ankaro. Ĝi estas nuntempe moderna universitata urbo. En la antikva tempo kaj en la meza epoko la urbo estis same fama. En ĝi logis la heroo de ĉiuj popolaj rakontoj en la islama mondo, Nasredin Hoĝa, kies specialaĵo estis helpi popolanojn kaj spiti regantojn, saĝulojn kaj similajn. En Esperanto ekzistas kelkaj libroj pri li, eldonitaj en Ĉinujo, kien portis lin la ujguraj ĉinoj.

Tie okazos la tria Mezorienta Kunveno aranĝata de la Komisiono Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA. La kunveno komenciĝos la 2-an de aprilo kaj finiĝos la 5-an de aprilo 2010.

La vojaĝo inter Eskiŝehiro kaj Istanbulo daŭras 3 horojn.

La kosto por unu tago estas 20 eŭroj (tranokto, matenmanĝo kaj vespermanĝo) .

Estas saĝe aliĝi tuj per mesaĝo al <mezorient...@yahoogroups.com> , ĉar se vi aliĝas ĝis la fino de februaro vi pagos la aliĝkotizon de 10 euroj. Se vi aliĝos poste la kotizo estos 15 eŭroj.

Vi rajtas partopreni la postkongreson dum 4 tagoj:
1) Bejsxehir: 2 horojn el la Kongresurbo. Bela urbeto el Otomana tempo. Tranokto en tre malnova domo.
2) Matene forveturo al Ankara (cxefurbo de Turkujo) duontaga vizito al la kastelo de Angora kaj belega muzeo. Forvojaĝo al Kapadokio. Tranokto
3) Kapadokio- 2 tagoj-
4) Forveturo al bela urbo Kajseri- vizito de urbo kaj flugo au busvojaĝo al Istanbulo.

La kosto de la postkongreso estas anoncota.

Sed bonvolu konsideri ke ni pretas tre flekseble respondi al viaj deziroj kaj lastmomente ŝangti niajn planojn. Tio estas nia forto.

Kontaktu nin: skribu al <mezorient...@yahoogroups.com> .

por la Komisiono Meza Oriento kaj Norda Afriko
Murat Ozdizdar, Tom Juval kaj Renato Corsetti

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2010, 12:07:30 PM2/6/10
to :listo turka <turkaj-esperantistoj@googlegroups.com>, °listo 'kultura islama'
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages