Kion pang'abaj sufioj pensas pri virinoj

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2010, 4:44:25 AM6/14/10
to listo 'IEA', listo 'islama kulturo'
Karaj listanoj, finfine mi trovis la tempon dissendi la artikoleton de nia
amiko Saeed al la listoj koncernataj.

Amike

Renato

PS. Mi respektis lian preferon pri la vorto “sufioj”, sed vidu
http://www.bonalingvo.org/index.php/It:_suf-o.

Kion panĝabaj sufioj pensas pri virinoj?

Panĝabo estas la ĉefa areo en la sinda valo de la hinda sub-kontinento,
parte ĝi estas en Hinda Unio sed ĉefe ĝi estas en Pakistano. Panĝabo estas
la lando de sufioj. Dum la lastaj okcent jaroj sufioj naskiĝis je regulaj
intervaloj. Ĉiu sufi-poeto skribis pri virinoj eĉ ili prezentis sin en siaj
poemoj kiel virinojn kaj konsideris Dion kiel sian edzon. Kiam ili unuiĝas
kun la Kreanto, ili nomas tiun ĉi unuiĝon geedziĝa afero. Por memori ilian
morton, iliaj kreduloj festmemoras ĉiu jare ilian geedziĝan tagon, oni povas
nomi ĝin en la panĝaba lingvo "urs".
Vokante Dion, Bulleh Shah, tre fama panĝaba sufi-poeto, diras:

Raanjhaa raanjhaa kardee nee meyN aapey raanjhaa hoee
Saddo nee meynoo dheedho raanjhaa, heer naa aaKho koee

Redirante la nomon de Ranjhaa (Ranjhaa estas la chefa vira karaktero de la
romana rakonto “Heer kaj Raanjhaa” metaforo pri Dio)

En la antikva tempo oni ankaŭ preĝadis la diinon-patrinon (devi mata) aŭ
nigran diinon-patrinon (kali devi mata). Ĝenerale en la hinda socio,
virinoj estas konsiderataj kiel sklavinoj, aŭ kreaĵo, kiu plezurigas viron.
Se vi legas la librojn de hinda religio, vi povas trovi tre interesajn
informojn pri la virina kondiĉo en la vir-dominita socio. Ekzemple,
Krishano havis 16 000 gopiojn (virinojn).

Estas tre interesa informo, ke en la reĝlando de Dharam Raj, 88 000
lernantoj studadis kaj ĉiu lernanto havis 30 belajn fraŭlinojn.

Virinoj kaj agrikulturo estas alia temo. Virino estis supera, kiam ŝi ludis
la ĉefan rolon en la socio sed poste por iom da kaŭzoj ŝi perdis tiun ĉi
rolon kaj viroj dominis virinojn. En tiu ĉi parto de la mondo la virinoj
komencis preĝi al viroj. La dia koncepto en ĉiu religio de oriento estas
vira. La koncepto de posedo donis la dominon en la manoj de viroj. Kaj
virino ankaŭ fariĝis aĵo, laŭ la moderna nomo ŝi fariĝis fabriko de infanoj.
En la norda parto de nia lando ili ne havas permeson iri al lernejoj.
Bedaŭrinde ŝi ne havas iun respekton, nur tiom kiom unu sklavino aŭ bovino
havas.

Pavo dancas por la pavino, sed en nia parto virino dancas por la viro.
La koncepto de monogamio (unu-edziĝo) estis normala en la komenco kiel
birdoj aŭ bestoj vivas monogamie. Kiam viro kontrolis la familion aŭ
societo, la koncepto de poligamio (plur-edziĝo) komenciĝis.
Bhagat Kabir Das estis tre fama sufia poeto de Hinda Unio, kiu defendis
virinojn en sia poezio. Li diris ke viroj kaj virinoj estas egalaj en la
okulo de dio. Laŭ li, la diferenco inter viroj kaj virinoj estas kreata de
religiaj imamoj por siaj financaj gajnoj.


--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org


winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages