kiuj estas viaj plej sxatataj programoj por la 3G? Miaj estas
1. OmniFocus
2. Shazam
3. Remote
4. HoldEm
En OmniFocus-n vi povas enmeti taskojn kaj kontekstojn (geografikajn,
personajn, ktp) por la taskoj. Ekzemple, enmetu la taskon "acxetu USB
kablon" kun la konteksto "komputilvendejo". La proksima fojo ke vi
eniras komputilvendejon gxi memorigas vin ke vi volis acxeti kablon.
Se vi auxdas iun interesan kanton, alklaku Shazam-n kaj gxi "auxskultas"
gxin mikrofone kaj diras al vi kiel gxi nomigxas kaj kiu kantas.
Remote simple estas malproksimkontrolilo por iTunes.
HoldEm estas ege bela poker ludo.
Gxis,
Dennis
--
Mi tre dubas. Mi kredas ke la klavaro estas fundamenta parto de la
iPhone kiu estas netusxebla per aliaj programoj (la netusxebla
fundamento!). Normale por tajpi alian literon, oni simple longe
premas kaj tenas klavon, sed kiam oni premas kaj tenas ekzemple "s",
oni ne vidas la Esperantan literon elekteblan. Sxajne Apple mem devus
aldoni la literojn al la klavaron, kaj tiam mi dubas ke bone funkcius
en SMS, ekzemple. :(
Mi tamen vidis en la SDK (Software Development Kit) ke Esperanto estas
elektebla inter la lingvoj de la aparato. Cxu oni vidas same en veraj
iPhone-oj?
Chuck
En la dialogo Opcioj > Bazaj > Landaj opcioj (germana: Einstellungen >
Allgemein > Landeseinstellungen) eblas elekti lingvon kaj klavaro(j)n.
Esperanto ne estas elekto cxe mi.
Mi trovis alian stultan aferon: en la adresaro, sxajnas ke la nura
metodo por elekti landon de iu kontakto estas pere de "Drop-Down-List".
Malfelicxe en tiu listo mankas duono de la landoj de la mondo. Ekzemple
mi ne povas enmeti la adresojn de la familio de mia edzino, cxar Maroko
ne elekteblas. Oni ecx ne povas tajpi landon - oni nur povas elekti de
la listo. Gxi fakte nur enhavas du afrikajn landojn (Sudafriko kaj
Egiptio), la reston de la kontinento ili forgesis. Ankaux mankas
euxropaj landoj kiel Estonio. Mi ne komprenas kion pensis Apple kiam ili
faris tion. Mi certe ne estas la nura uzanto kiu konas homojn en tiuj
landoj.
Kial mi acxetis telefonon de usona firmao? :)
Dennis
studiVZ Ltd. || Saarbrucker Str. 38 || D - 10405 Berlin
Tel: +49 (30) 4050427 202
Fax: +49 (30) 405042727 202
dbem...@studivz.net
http://www.studivz.net
studiVZ Limited, Registered Office Berlin, Registration Court Charlottenburg, HRB 101454
Executive Directors: Marcus Riecke, Michael Brehm, Dennis Bemmann
Non-Executive Directors: Konstantin Urban, Martin Weber, Claas van Delden
Headquarters: studiVZ Limited, 69 Great Hampton Street, Birmingham B 186EW,
United Kingdom, Companies House Cardiff No. 5607971
P.S: mi ne scias kial, sed mi ankaux spertis ke gxi ne povas ricevi MMS.
Jes, estas nenia problemo pri tio en Safari. :)
Chuck