senpagaj programoj :)

2 views
Skip to first unread message

Chuck Smith

unread,
Jul 10, 2008, 2:09:49 PM7/10/08
to iPhone-uloj
Saluton cxiuj,

Mi jxus elsxutis 14 programojn por iPhone: AIM, CheckWord, eReader,
Facebook, LifeGame, Light, NearPics, Remote, Spinner Prologue, Talking
German Phrases, Touch Train, Twitterific, WeatherBug kaj 105
Classics. Mi scivolas kiom bonaj ili vere estas!

Cetere, mi nun lernas la iPhone SDK-n kaj scivolas, kiujn aux kiajn
programojn VI sxatus havi en via iPhone?

Cxion bonan,
Chuck

Jacob Schwartz

unread,
Jul 10, 2008, 5:48:17 PM7/10/08
to iPhone-uloj
Cxu vi povas transigi al iPhone la parol-sintezilon kiun Esperantigis
Dave Coffin? Per tio, vi povas fari plurajn aferojn: Lauxt-legilo de
e-libroj (eble sxutitaj el Projekto Gutenburg); per Google maps,
ebligu ke Esperanta vocxo direktos auxto-kondukantojn; aliaj parolaj
aferoj?

Jakobo

Chuck Smith

unread,
Jul 10, 2008, 6:16:23 PM7/10/08
to iphon...@googlegroups.com
Mi forte dubas. Problemo estas ke malfacilas ke programoj interagu
kun unu la alia, cxar la iPhone povas funkciigi nur unu programon
samtempe. Do, programo simple konservas cxiujn datumojn por ke gxi
aspektu ke gxi ne fermigxis. Ekzemple kiam oni forlasas Safari, gxi
memoras la lastan retejon kaj kiam oni revenas, oni tuj vizitos tiun
retejon denove, tiel iom aspektante ke la programo cxiam funkciis.

Por ke programoj interagu kun unu la alia, ili havu iun URL-on,
ekzemple kiel itms:// iras al la iTunes-vendejo... aux ekzemple adreso
kiu komencigxas per www.youtube.com iras rekte al la YouTube-programo.
Eble estonte iam Apple pli malfermigos sian mobilan operaciumon...

Chuck

Rogerio Grilo

unread,
Jul 11, 2008, 7:44:47 AM7/11/08
to iphon...@googlegroups.com

> Cxu vi povas transigi al iPhone la parol-sintezilon kiun Esperantigis
> Dave Coffin?


Mi volas tiun sintezilon!! Cxu vi povas sendi la ligon por mi, bonvole?

dankon!!


ROGER


Instale a Barra de Ferramentas com Desktop Search e ganhe EMOTICONS para o Messenger! É GRÁTIS!

Jacob Schwartz

unread,
Jul 16, 2008, 5:12:02 PM7/16/08
to iPhone-uloj

On Jul 11, 7:44 am, Rogerio Grilo <rogerio_gr...@hotmail.com> wrote:
> > Cxu vi povas transigi al iPhone la parol-sintezilon kiun Esperantigis
> > Dave Coffin?  
>
> Mi volas tiun sintezilon!! Cxu vi povas sendi la ligon por mi, bonvole?

Jen lia retpagxo pri la projekto:
www.cybercom.net/~dcoffin/esperanto

Jakobo


Jacob Schwartz

unread,
Jul 21, 2008, 10:07:35 AM7/21/08
to iPhone-uloj

On Jul 10, 2:09 pm, Chuck Smith <chuckssm...@gmail.com> wrote:
> Cetere, mi nun lernas la iPhone SDK-n kaj scivolas, kiujn aux kiajn
> programojn VI sxatus havi en via iPhone?

Cxu vi povas krei Skrablo-programon? Eble vi povas kunlabori kun
Argilo por krei nur fronton por skrablo.ikso.net?

Malplacxas al mi ke, pro la manko de Java-kapablo, mi ne povas ludi
Scrabulous en Facebook. (Kaj tio estas en la angla, cxiuokaze.)

Jakobo


Chuck Smith

unread,
Jul 21, 2008, 5:33:13 PM7/21/08
to iphon...@googlegroups.com

Jakobo,

Tio estus vere tro komplika por miaj povoj nuntempe. Eble post kk
monatoj ... aux jaroj. ;) Sed fakte, ecx se mi povus, mi ne povas
imagi ke Hasbro ne tusxus min per sia legxa armilo.

Cxion bonan,
Chuck

Rogerio Grilo

unread,
Jul 22, 2008, 4:46:34 AM7/22/08
to iphon...@googlegroups.com

> Sed fakte, ecx se mi povus, mi ne povas
> imagi ke Hasbro ne tusxus min per sia legxa armilo.


Electronic Arts jxus lancxis la originalan Scrabble en Facebook. Hasbro havas la rajtojn nur por Usono kaj Kanado; por la ceteraj landoj, havas la rajtojn Mattel Inc.

Aldone mi povas komenti ke la Casual Games Association (www.casualgamesassociation.org) diras, ke ekzistas pli ol 200 milionoj
da homoj (tutmonde), kiu ludas na "casual games", kaj ke tiu sektoro enspezis 2 milionojn da dolaroj en la pasinta jaro. Do, estas merkato por tiuj ludoj.


ROGER
http://mojose.wordpress.com


_________________________________________________________________
Receba GRÁTIS as mensagens do Messenger no seu celular quando você estiver offline. Conheça o MSN Mobile!
http://mobile.live.com/signup/signup2.aspx?lc=pt-br

Argilo

unread,
Jul 27, 2008, 12:36:34 AM7/27/08
to iPhone-uloj
> Cxu vi povas krei Skrablo-programon?  Eble vi povas kunlabori kun
> Argilo por krei nur fronton por skrablo.ikso.net?

Bedauxrinde mia skrabloludejo estas plene farita per Java. Laux mia
scio, iPhone ne subtenas Java-n do necesus multe da laboro por adapti
gxin. Mi planas acxeti iPhone-on cxi-semajne, do eble poste mi
elsxutos la SDK-on kaj eksperimentos pri programado.

> Malplacxas al mi ke, pro la manko de Java-kapablo, mi ne povas ludi
> Scrabulous en Facebook.  (Kaj tio estas en la angla, cxiuokaze.)

Laux mia scio, Scrabulous uzas Flash, ne Java.

- Argilo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages