Pedagogiaj Tagoj: TORPEDo-2025
retaj eventoj inter 10-12 oktobro
Ĉu vi instruas, lernas Esperanton, interesiĝas pri instrumaterialoj, metodoj, ktp?
Esperanto-Centro Herzberg malfermas nian ZOOM-ĉambron en certaj horoj por ebligi retan partoprenon en la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia (TORPEDo). Ni ofertas prezentadon, diskutrondon, spertinterŝanĝon pri la sekvaj temoj:
10 oktobro: 19:30-21:00 Lernmaterialoj por Esperanto-instruado, lernolibroj, instruhelpiloj, didaktikaj ludoj
11 oktobro: 10:00-11:30 Esperanto-kursoj ĉeestaj kaj retaj, klubkunvenoj kun lingvolernado, lingvoekzercado, klerigofertoj, instruado al diversaj aĝ- kaj celgrupoj
11 oktobro: 16:00-17:30 Informado, varbado, alvokoj al Esperanto-kursoj, postularo de Esperanto-ekzamenoj, preparmaterialoj por sukcesa trapaso, taŭgaj evento-ofertoj al komencantoj, progresintoj, movada trejnado, instrukapabligo
12 oktobro: 11:00-12:30 Retkursoj,
vortaroj, ekzercoj, facilaj legaĵoj, film(et)oj, ŝercoj, anekdotoj, lernforumoj,
ktp.
ENSALUTU: https://us02web.zoom.us/j/88011804771, Kodo: 18872021
Detaloj ankaŭ ĉe https://eventaservo.org/e/8071fd
Bonvenon!