Fwd: [N-ro 1016] Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022

0 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Feb 6, 2022, 7:47:31 PM2/6/22
to instru...@googlegroups.com


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1016
2022-02-05


ALVOKO POR LA 44-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO: MONTREALO, 2022

La Esperantologia Konferenco (EK) estas konstanta programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). La unua EK okazis en la 63-a UK en Varno (Bulgario) en 1978, prezidata de Detlev Blanke. Ĝin prizorgas la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, kiu en 2022 festos la 70-jariĝon de sia fondiĝo.

La organizantoj de la 44-a EK estas Guilherme Fians kaj Mark Fettes, respektive estrarano kaj direktoro de CED, kiuj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Konferenco, okazonta la 11-an de aŭgusto 2022, ĵaŭdon, kadre de la 107-a UK en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022).

La 44-a EK estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kaj havos specialan programon por festi la 70-an jariĝon de CED, fokusiĝante je la temo “CED 70-jara: bilanco pri la kontribuoj de Esperantologio al sociaj, politikaj kaj lingvistikaj fakdebatoj”. La konferenco celas pritrakti ne nur la agadon de CED tra la tempo, sed ankaŭ kiel la kampoj Interlingvistiko kaj Esperantologio ŝanĝiĝis dum tiuj 70 jaroj. Kiam Ivo Lapenna fondis CED en 1952, ĝia rolo estis ĉefe altigi la reputacion kaj videblon de Esperanto, liverante faktojn kaj argumentojn, kiuj vekus intereson, respekton kaj esploremon pri ĝi inter fakuloj kaj en influhavaj medioj. Kiel CED povas plenumi tiujn kaj aliajn rolojn nuntempe? Kiel statas Esperanto kiel studobjekto inter esploristoj en la dudek-unua jarcento?

La 44-a EK okazos laŭ tri partoj: la unua konsistos je prelegoj kaj atestoj de invititaj fakuloj, kiuj partoprenis la historion de nia Centro por Esploro kaj Dokumentado. La dua parto enhavos aron da dudek-minutaj referaĵoj elektitaj el inter la ricevitaj proponoj. La tria parto enhavos rondan tablon, malferman al ĉiuj ĉeestantoj, pri kiel oni spertas la akcepton (aŭ malakcepton) de Esperanto-rilataj studobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, antropologio kaj literaturaj studoj kaj pri kiaj novaj ebloj malfermiĝas por faka kaj interfaka laboro rilate Esperanton kaj Interlingvistikon.

La organizantoj invitas ĉiujn fakulojn - aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn - sendi proponojn pri referaĵoj por la dua parto de la konferenco. La referaĵoj povas rilati al la konferenca temo aŭ trakti aliajn temojn, kiuj koncernas interlingvistikon kaj esperantologion. La proponoj - enhavantaj inter 150 kaj 200 vortoj - devas esti sendataj al la retadresoj de la organizantoj: Guilherme Fians (guilhermefians [ĉe] gmail.com), Mark Fettes (mtfettes [ĉe] sfu.ca). De la proponantoj ankaŭ estas petate indiki ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale.

La limdato por proponoj estas la 15-a de aprilo 2022.

Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED Interlingvistiko.net. La teamo de EK kaj CED antaŭĝojas ricevi la kontribuon kaj renkonti kolegojn dum la 107-a UK. Por aliĝi al la 107-a UK oni aliru uea.org/kongresoj/alighilo.

Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1016



--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages