Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI

5 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Oct 23, 2021, 8:18:10 PM10/23/21
to instru...@googlegroups.com
ILEI raportas

 

Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2021-07-15 ĝis 2021-10-15.

 

Eventoj

 

Kongreso-2021

Malgraŭ malfacilaj cirkonstancoj, la 54-a kongreso de ILEI bone sukcesis en la formo de la retinario VEKI-2. La 2-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI, fakte, okazis inter la 7-a kaj la 14-a de aŭgusto 2021. Ĉeestis 156 partoprenantoj el 42 landoj. Benino, kiu devintus gastigi la ĉeestan kongreson, restis en la fokuso dum la Nacia vespero kaj dank’ al la interesaj prelegoj de afrikaj profesoroj. La kongresa temo estis: “Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”. Ĉefprizorgantoj pri la programo de VEKI-2 estis Marija Belošević (Kroatio) kaj Mireille Grosjean (Svislando). Marija ricevis ankaŭ premion de UEA pro sia nelacigebla laboro riĉigi la kulturan flankon de ILEI pere de la pretigado de kongresaj programoj kaj Tagoj de Lernado dum la pasintaj jaroj. Radojica Petrović kaj Ivan Colling prizorgis la organizadon de la simpozio. La teknika flanko estis en la kapablaj manoj de Unika kaj de ŝia teamo de volontuloj, kun la helpo de Luis Obando. La Zoom-konto de IrEA estis uzata por la kongreso.

La ĉefaj partoj de VEKI-2 estis la sekvaj:

      3 Grandaj Debatoj (“ILEI meze de la Esperanto-movado”, “Tago de indiĝenaj popoloj kaj lingvoj”, “Kiel efike instrui Esperanton en Afriko”).

      6 prelegoj (inkluzive de la du ĉefaj prelegoj pri la kongresa temo fare de Duncan Charters, prezidanto de UEA, kaj de Ilona Koutny de AMU)

      AMO-Retinario (kun 8 prelegoj dum du tagoj pri la temo “Edukado pri/al/per Esperanto-kulturo” kaj speciala sekcio pri E-o bibliotekoj)

      ILEI-Retpozio (kun dek prelegoj dum tri tagoj kaj diskutrondoj pri “Esperanto kaj interlingvistiko en supera edukado” kaj “Perspektivoj kaj plupaŝoj de internacia reta Esperanto-universitato”)

      3 ILEI-Kunsidoj (inkluzive ankaŭ de Estrar-elektado)

      1 libro-prezentado

      6 koncertoj

      2 pri-filmaj prelegoj

      1 ateliero

Kongreso-2022

Jam ekis la preparado por la venontaj kongresoj de ILEI. La 55-a kongreso okazos en Kebekurbo (Kanado). Komence de septembro Radojica Petrović rekontaktis la estrinon de la LKK, Suzanne Roy, kiu konfirmis la emon organizi ĉeestan kongreson tie. Laura Brazzabeni, la nova Estrarano pri Kongresoj, estas nun aktive helpanta la LKK ankaŭ pri la organiza flanko. Estis aprobita la emblemo por la kongreso, ĝisdatigita versio de tiu jam kreita fare de la LKK por la kongreso de 2020. La kongreso daŭros de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto 2022. La temo, kiu trovis la varman subtenon de la kebekaj samideanoj, ĉar ĝi bone respegulas la lokan situacion, estos: “La instruado de esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. Espereble per ĝi la LKK sukcesos ankaŭ varbadi neesperantistojn kaj interesigi ĵurnalistojn kaj aliajn. La temo de la simpozio povus esti la iom pli faka “Tradukado en instruado”, se evidentiĝos sufiĉe da intereso. En la venonta estrarkunsido estos traktataj kaj decidataj kotizoj por VEKI-2022 por povi poste komenci varbi partoprenontojn. Krom en la retejo de ILEI, informoj pri la kongreso de 2022 troviĝos ankaŭ en la retejo jam starigita fare de la LKK de la Kongreso-2023 en Massa, Italio, kiu tiel efektive funkcios por la venontaj du kongresoj.

 

Kongreso-2023

La Kongreso de 2023 okazos en Massa, kie troviĝas la Nacia Esperanto-Biblioteko, aparte grava por la historio de ILEI. La estro de la LKK estas Bruĉjo Casini, kiu jam trovis tre taŭgan, malmultekostan kongresejon. La emblemo de la kongreso, desegnita de Alessandra kun la helpo de Bruĉjo, estis aprobita. La datoj estos de la 22-a ĝis la 29-a de julio 2023, tuj antaŭ la UK de Torino. La temo estos “Instrui Esperanton en lernejoj”. Kiel dirite, jam funkcias aparta retejo por la kongreso. En la venontaj estrarkunsidoj estos traktitaj kaj deciditaj kotizoj por la kongreso cele komenci frue varbi partoprenontojn. Oni povas esperi, fakte, ke pliboniĝontaj pandemiaj kondiĉoj povus finfine permesi antaŭvidi sufiĉe grandan ĉeestan kongreson en fama turisma loko tra montoj kaj maro.

Aparte grave por ILEI estas ankaŭ, ke al la kongreso ligiĝas projekto de instruado de Esperanto en la lernejoj de la itala regiono Tuskanio, nomata “30 Oraj Horoj”. Ĝi celas altigi la metalingvistikajn kapablojn de gelernantoj en italaj superaj mez-lernejoj precipe por klopodi plibonigi la rezultojn en testoj pri la itala. La ebla eksperimento jam trovis intereson inter la lokaj publik-lernejaj aŭtoritatoj. Rilate al tiu ĉi projekto, inter la membroj de la LKK, Bruĉjo kaj Enrico Borrello, volontulo de la Nacia Biblioteko de Esperanto de Massa, zorgas precipe pri la rilato kun lokaj politikistoj kaj administrantoj, dum Laura kunordigas la didaktikan parton kaj la rilatojn kun la Itala Instituto de Esperanto, kies Ĝenerala Direktoro ŝi nun estas. Krome, Alessandra estas pretiganta sciencan dokumenton, kies unua parto estis jam montrata al la Tuskanaj lernejaj aŭtoritatoj kaj kiu celas estonte ebligi similajn klopodojn en aliaj lokoj.

 

La Estraro

La nova Estraro estis elektita dum la komitatkunsido de la 10-a de aŭgusto kaj oficiale eklaboris ekde la lasta tago de la kongreso, post la normala malŝarĝo de la antaŭa Estraro sekve de la pozitiva rezulto de la financa kontrolo. Ĉiuj 8 kandidatoj estis elektitaj. Ahmad Reza Mamduhi fariĝis la nova Prezidanto, Elena Nadikova la nova Sekretario kaj Karine Arakeljan la nova Estrarano pri Financoj. En la sekvaj estrarkunsidoj estis definita la tasko-divido inter ĉiuj membroj de la nova ILEI-Estraro. Jen ĝi:


Prezidanto: Ahmad Reza Mamduhi, Irano: Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA.

Sekretario: Elena Nadikova, Rusio: Lerneja Agado.

Estrarano pri Financoj: Karine Arakeljan, Armenio: Ekzamenoj

Vic-prezidanto: Alessandra Madella, Italio: Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado.

Estrarano pri Kongresoj: Laura Brazzabeni, Italio: Lerneja agado.

Estrarano: Marija Jerković, Kroatio: Lerneja kaj landa agadoj.

Estrarano: Fernando Pita, Brazilo: IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO, renovigado de la retejo kaj komunikiloj de ILEI.

Estrarano: Radojica Petrović, Serbio: Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado, renovigado de la retejo kaj komunikiloj de ILEI.

 

Regule okazas virtualaj estrarkunsidoj kaj estis starigataj du novaj listoj por estrara komunikado.

 

Sekcioj

Prepariĝante al la venonta jaro, la sekcioj bonvolu kontroli siajn statojn kaj anonci modifojn, ankaŭ koncerne la revuojn.

 

Kapabligo

Postsekvante la iniciaton de Mirejo, sub la gvido de Ahmad kaj Radojica la 8-an de oktobro sukcese disvolviĝis la 7-a Forumo de ILEI, uzante la Zoom-konton de IrEA. Entute 14 homoj partoprenis en libera diskutado pri la temo “Aktualaj spertoj pri la instruado de Esperanto en lernejoj”. La forumoj estas tradicie okazoj, kie pridiskuti ĉefajn zorgojn de ILEI, kiel la lertigadon de profesiaj instruistoj kaj neprofesiaj instruantoj de Esperanto tra la mondo. En tiu ĉi kazo, evidentiĝis precipe la neceso doni konsilojn kaj moralan subtenon al izolitaj instruistoj kaj instruemuloj kaj krei senpagajn materialojn, kiuj povus praktike montri al ili kiel instrui. ILEI alvokas ĉiujn instruemajn esperantistojn kaj simple interesiĝantojn pri tiu temo partopreni en la venonta forumo kaj helpi per la interŝanĝo de siaj ideoj kaj spertoj.

En certaj kazoj, la forumo povus ankaŭ iĝi loko, kie “provi” eblajn temojn por la kongresa simpozio, kiel ekzemple “Tradukado en instruado”, por vidi ĉu estas sufiĉe da intereso pri ili.

 

Premio La Torre

Dank’al la subteno de familio La Torre, en septembro 2021 ILEI anoncis la trian Premion Maŭro La Torre, kiu honoras la karmemoran Prezidanton de ILEI. La premio konsistas el 500 eŭroj por la plej bona eseo en Esperanto pri temoj rilataj al esplorkampoj kiel Esperanto-instruado, interkulturo, komputila analizo de tekstoj ktp. Pliaj informoj pri la limdatoj kaj detala priskribo de la eblaj esplorkampoj troviĝas en la sekva kunligo:

https://www.ilei.info/novajxoj/PREMIO_MAURO_LA_TORRE.php

Konsiloj de Renato Corsetti por homoj, kiuj emus partopreni troviĝas ĉi tie:

http://esperanto.cri.cn/e-club/enjoyreading/4204/20210928/704814.html

La Estraro alvokas al la membroj mem pripensi partoprenon en la konkurso kaj helpi disvastigi la anoncon.

 

Universitata agado

La ILEI-kongresa simpozio donis impulson al la tiuterenaj laboroj, kiujn sekvas kaj subtenas la interorganiza (ILEI/ESF/UEA/CED/TEJO) Universitata Laborgrupo. El ILEI-estraro la laborgrupon partoprenas Ahmad Mamduhi, Alessandra Madella, Fernando Pita kaj Radojica Petrovic. En ĉiumonataj retkunsidoj, gvidataj de Renato Corsetti kun teknika subteno de IrEA, la laborgrupo analizas la rezultojn kaj diskutas plupaŝojn. Apartaj subgrupoj, gvidataj de Vicente Manzano Arrondo - Viko, prizorgas la projektojn:

-         Internacia Reta Universitato de Esperanto (IRU-iniciativo), kie Esperanto estos uzata por universitatnivela edukado diversfaka;

-         Retrevuo pri interkultura komunikado, titolita “Interkompreno”, kiu aperigos diverslingve recenzitajn sciencajn artikolojn pri interkulturaj rilatoj kun resumo en Esperanto kaj kun mallonga versio en populara lingvaĵo por nefaka publiko.

Eldonado

Karine Arakelian estas pretiganta la kongresan libron de VEKI-1. Fernando Pita, kiel ĉefa prizorganto de la venontaj kongresaj simpozioj, pretigos librojn pri ili. Ĝis 2023, li ankaŭ pretigos por eldonado ampleksan kolekton de la plej bonaj artikoloj de IPR almenaŭ ekde la 80aj jaroj kaj li jam komencis serĉi la materialon. Ĉar ILEI mem nun havas “ISBN”- konton por eldonado kaj kutime multe pli da homoj havigas al si senpagajn librojn el interreto ol en papera eldono, tendence ILEI pensas multe pli eldoni interrete ol papere ekde nun. Jam montriĝis intereso kontakti la Estraron de ILEI por pridiskuti la eblan Esperantan tradukon kaj interretan eldonon de libroj pri pedagogiaj temoj. La Estraro estas esploranta la eblecon kunlabori tiucele, precipe se tio povus okazi senpage por ILEI.

Internacia Pedagogia Revuo (IPR)

La skipo gvide de la redaktoro Jozefo Nemeth diligente laboris por regula eldono de la ĉefa organo de ILEI. Laŭ la plano de Fernando por la revuo, kiam la nova aŭ renovigita retejo estos plene funkcianta, la retejo mem povos malmultekoste surpreni almenaŭ parton de la nunaj taskoj de IPR, kiu povus tiel eble iĝi pli faka revuo.

Juna Amiko (JA)

Same Juna Amiko plu aperas regule kaj kun interesa enhavo danke al la valora laboro de la redaktoro Stano Marcek kaj la skipo de la rubrikestroj. La Estraro alvokas ĉiujn esperantistojn pri vasta varbado de la “juvelo” de ILEI.

 

 

ILEI en la Reto

La komisiono por la renovigado de la retejo, gvidata fare de Fernando, nun havas ankaŭ la fakan subtenon de spertaj iranaj inĝenjeroj, kiuj volontule kunlaboros. Multe da sugestoj aperis fare de ILEI-anoj pri la maniero renovigi la retejon kaj la komisiono certe konsideros ilin por decidi la plej efikan, malmultekostan kaj sekuran manieron agi por daŭripova transiro. Intertempe, dank’al la laŭdinda laboro de ILEI-membroj, daŭre aperas diversaj aktualaj informoj en kanaloj de ILEI en Fejsbuko, Jutubo, tra dissendolistoj, krom en la retejo mem. 

ILEI strebas konigi ne nur la informojn pri siaj eventoj, sed pri instru- kaj kapabligaj iniciatoj kaj aranĝoj de aliaj siaj movadaj partneroj. 

 

Kunlaboro kun enmovadaj institucioj

 

Kunlaboro kun UEA

ILEI estas kunlaboranta kun UEA por kandidatigi la projekton “30 Oraj Horoj” (kiel projekton de ILEI) kaj la ekologian animacion “Kungfua Kunikleto” (kiel projekton de la Fondaĵo NingNa) por la Premio Hamdan de UNESKO. La necesaj dokumentoj estas jam pretigitaj fare de Alessandra, en la unua kazo kun la helpo de la LKK de Massa-2023 kaj en la dua kun Max Garcia, produktanto de la Kunikleto.

Daŭre regule aperadas informoj pri ILEI-eventoj en la UEA-komuniko EKO. 

UEA ankaŭ multe dissendis la informon pri la Premio La Torre per siaj kanaloj.

 

Kunlaboro kun aliaj enmovadaj institucioj

Radojica daŭre kunlaboras kun Angela Tellier de ESF pri enketo pri la instruado de interlingvistiko kaj esperantologio en universitatoj.

Jam la antaŭa Estraro komencis pripensi pri ebla kunlaboro kun KosmoStrategio pri subvencipetado enkadre de la nova programo de EU Erasmus+ 2021-2027. Ankaŭ la nuna Estraro volus klopodi daŭrigi laŭ tiu vojo, se eblos, kaj petas helpon kaj sugestojn fare de ILEI-membroj por esplori kiel eble plej fruktodone tiun eblecon fortigi nian fakan agadon.

La observanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, sin anoncis, estis aldonita al unu el la estraraj listoj kaj invitita partopreni en la estrarkunsidoj.

 

Dankoj

Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu elkorajn dankojn! La Estraro aparte dankas Mirejon, kiu, malgraŭ siaj sanaj malfacilaĵoj, multe helpis per siaj konsiloj kaj scioj dum la transiro.

 

Vic-prezidanto de ILEI:

Alessandra Madella

Prezidanto de ILEI:

Ahmad Reza Mamduhi

2021-10-15

 

--
Por komuniki al ĉi tiu grupo, sendu mesaĝon al ilei-kom...@googlegroups.com
Pro forlasi ĉi tiun grupon, sendu mesaĝon al ilei-komitatan...@googlegroups.com
Vizitu la grupon ĉe https://groups.google.com/d/forum/ilei-komitatanoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "ilei-komitatanoj" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to ilei-komitatan...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/ilei-komitatanoj/CAH2EGrOHYi82gu1ZdRx2O%2BOA%2BS_yc2tunE40S3H%2BpEV8SHcKfA%40mail.gmail.com.


--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
ILEI-estrara raporto 2021-10-15.docx
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages