ILEI raportas

8 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Jul 19, 2023, 6:59:48 PM7/19/23
to instru...@googlegroups.com
ILEI raportas

Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2023-04-15 ĝis 2023-07-15.

Eventoj

ILEI-forumoj

La 12-an de majo okazis la 12-a ILEI-forumo kun la temo “la Grupo 3 de la Laborplano, kiu estas pri "ILEI-Kongresoj kaj -kongresaĵoj". Temis precipe pri la ĉi-jara kongreso en Linjano Orsabla ka pri la sekvonta. Jen la ligilo por spekti:  https://www.youtube.com/watch?v=smbQ-DQiVzc

La 29-an de junio okazis la forumo “Kulturaj Interŝanĝoj kaj E-disvastigo en la Nova Epoko”, organizita de  Ĉina Komunikila Grupo, kies parto Ĉina Radio Internacia nun estas, kunlabore kun ILEI. La forumo celis dividi opiniojn pri rolo de Esperanto kaj eduko por kulturaj interŝanĝoj en la nova epoko por antaŭenigi realigon de la komuna celo de esperantistoj, ĉinoj kaj de ĉiuj homoj. La Prezidanto Ahmad Mamduhi kaj vicprezidanto Alessandra Madella estis invitataj paroli nome de la Ligo. Ahmad prezentis inde la instruistan ligon. Li parolis pri graveco de edukado kiel bazo por evoluo en vivo de iu ajn homo, lando kaj la mondo ĝenerale, pri edukada justeco kaj pri la potenciala rolo de Esperanto kiel facile lernebla lingvo en monda komunikado. Aparte li substrekis signifon de nia Internacia Lingvo por Ĉinio kiel ponto kun aliaj landoj kaj ilo por formado de nova kulturo. Alessandra prezentis la sukcesan italan projekton “30 Oraj Horoj”, rakontis pri la prestiĝa premio pri kvalito de instruado, kiun ĝi ricevis de Erasmus kaj INDIRE, kaj  pri ŝia libro pri lernofaciliga Esperanto, menciante precipe la eksperimenton de Wei Yubin (Jado) kaj Jennifer kaj Alan Bishop kaj la korespondadon inter ĉinaj studentoj kaj italaj kaj francaj lernantoj. La forumo estis dissendita de la Ĉina Radio Internacia, kunlabore kun ILEI (ĉe la jutuba kanalo de ILEI Esperanto+Edukado ILEI): https://www.facebook.com/608622747951605/videos/816546079676408 https://www.youtube.com/watch?v=rxFmhh13RMU

Renovigo de la retejo de ILEI

Komenciĝis la kreado de la anglalingva parto de la paĝaro de ILEI. Preparas Stefan MacGill, kunlaboras Jozefo Nemeth, la Estraro. Tio celas plian disvastigon de agado de ILEI kaj Esperantujo ĝenerale.

Estas kreita la dosierujo kun ĉiuj EKO-komunikoj de 2023 de Stefan MacGill. Ekde nun eblos ilin trovi en unu loko ankaŭ ĉe www.ilei.info

La Komitato

La kunsido de la Komitato de ILEI okazos lunde, la 7-an de aŭgusto, de la 14.30 ĝis la 17.30 CEST (t.e. ekde la 16.30-19:30 UTC). Ĝi estos hibrida (reta kaj ĉeesta). Nepre partoprenu!

La Estraro   

La Estraro kore gratulas nian vicprezidanton Alessandra Madella pro la alta takso, kiun ŝi ricevis kiel Esperanto-instruistino flanke de la gestudentoj en la Zaozhuang-universitato en Ĉinio (la partnero de ILEI, kie ekzistas Esperanto-Muzeo kaj Esperanto-fako)!Tiu rekono gravas ne nur kiel persona atingo, sed kiel sukceso de la ĝenerala instrua laboro de ILEI kaj disvastigo de Esperanto.

Marija Jerković, la estrarano pri Lerneja kaj Landa Agadoj, prezentis la rezultojn de sia grandega laboro pri kontaktoj kun landaj sekcioj. ILEI havas nun 34 sekciojn, 11 reprezentantojn kaj 8 kontaktpersonoj.

Regule okazas retaj kunsidoj de la Estraro, kie ĝi traktas kaj solvas kurantajn taskojn.

Sekcioj

Bonaj novaĵoj el Ganao: tie esperantistoj finfine obtenis oficialan aprobon por enkonduki Esperanton en kvin lernejoj en la ĉefurbo Akrao. Estis subskiribita oficiala letero flanke de la municipa fako pri edukado de Akrao pri difinitaj pilotaj lernejoj. ILEI kore gratulas niajn ganaajn samideanojn kaj la profesoron Renato Coresetti, kiu multe kunlaboras por Afriko!

Kapabligo

Danke al kunalboro inter ILEI kaj la Afrika Komisiono, ekestis iniciato proponi retajn/zoom-ajn aŭ vacapajn/pertelefonajn kursojn al afrikanoj (en Afriko zoom ne estas tre efika pro manko de komputiloj, reta kunligo kaj eĉ de elektro). Jen estas la anonco por la kurso portugallingva: ”Kurso senpaga pri la internacia lingvo Esperanto por portugal-lingvaj afrikanoj komenciĝas la 2-an de aŭgusto 2023 per Vacapo, Instruas Miguel Bento. Interesiĝantoj aliĝu per la reta aliĝilo https://forms.gle/hm55a2x5a82YjVrz6https://mallonge.net/paek2023 aŭ per mesaĝo al <miguel...@gmail.com>”.

Daŭras kunlaboro de ILEI kun Afriko kaj la kampanjo, komencita de Renato Corsetti. Ĉi-foje libroj venis al Kongo – danke al nia samideanino el Belgio. La libroj iris al la estro de la ILEI-sekcio kaj al Alexandrine Omba. ILEI kore dankas ĉiujn  pro ilia helpo! ILEI invitas ĉiujn, kiuj ŝatas subteni la instruadon en tiu kontinento, pere de la konto ilek-a  ĉe UEA aŭ rekte al la banka konto ING BANK N.V. IBAN: NL55INGB0004676855 BIC: INGBNL2A  kun indiko "por ILEI/lernolibroj al Afriko".

La 24-an de junio okazis la unua reta kunveno por lernejaj instruistoj, iniciatita de la estro de la franca sekcio de ILEI, Didier Janot. Partoprenis la instruistoj el Francio, Slovenio, Rusio kaj Irano. Ili rakontis pri siaj spertoj en instruado de Esperanto en siaj lernejoj kaj en alia medio, pri uzataj instrumaterialoj kaj aliaj rimedoj, pri problemoj k.s. La kunveno estas spektebla ĉe la jutuba kanalo Esperanto+Edukado ILEI:  https://www.youtube.com/watch?v=dioPnJfYduA
Estis decidite, ke tiuj kunvenoj okazos regule, unu fojon monate. Venonta kunveno estas planata laŭ hibrida formo dum la ILEI-kongreso en Italio.

Projektoj

Interŝanĝoj de lernejanoj

Plu evoluas la projekto pri interŝanĝo de lernejanoj, komencita pasintjare de la franca instruisto Emmanuel Desbrieres. Aprile 2023 46 francaj gestudentoj en la aĝo inter 15-18 jaroj kun 4 instruistoj vizitis la urbon Koper en Slovenio, kie ilin gastigis la elementa lernejo Anton Ukmar. La renkontiĝo estis dediĉita al Esperanto, sporto kaj la grava aprila festo – La Tago de la Tero (la 22-an de aprilo) de UN. La ĉefa ideo de la ĉi-jara projekto estis organizi internacian sportan kaj ekologian agadon inter lernejanoj pere de Esperanto. Vi povas spekti kaj ekcii pli detale pri la kunveno ĉe la jutuba kanalo Esperanto+Edukado ILEI  https://www.youtube.com/watch?v=ECbhkxWZrQE kaj en Juna Amiko (numero 2/2023), ankaŭ ĉe https://uea.facila.org/loke/koper-r69/ Gratulojn al niaj kolegoj!

Esperanto-klaso en Ĉinio – Nova versio de ‘La Espero’

ILEI ĝoje anoncas la novan iniciaton de nia ĉina kolego Wei Yubin (Jado) pri Esperanto-klaso. Vidu du filmojn de ILEI en Esperanto+Edukado ILEI:  https://youtu.be/dJDAE_XPUhQ

La Espero: https://youtu.be/x9VfE9ISm7E Gratulojn al niaj ĉinaj kolegoj!

Homa Ĉeno

Aperis jam la 5-a kaj  6-a epizodoj de tiu alloga kaj sukcesa projekto de ILEI – danke al klopodoj de   Alessandra Madella kaj Max Garcia. Spektu ilin ĉe https://youtu.be/ER1Gy6konJU kaj  https://youtu.be/noJXDTIG3jk

 Nova: Instruisto de la Jaro

La profesoro Renato Corsetti proponis enkonduki la novan premion de ILEI “Instruisto de la Jaro”. La Estraro inspire aprobis tion. Estas decidite, ke Estraro diskutos kaj ellaboros   detalan regularon por ĝi (inkluzive ĉu temos nur pri diplomo aǔ pri mona premio). Dume, laǔ la rekomendoj de la respondeculoj de la projekto EToSo (Renato kaj Ahmad), ĉi-jare la diplomo estu donata nur kadre de tiu projekto. Jen estas la malneta anonco: “Konsiderinte la bonan funkciadon de la reta projekto “Esperanto-kursaro Tibor  Sekelj” (EToSo), por kuraĝigi novajn instruistojn kunlabori en tiu agado de ILEI kaj IrEA, la Estraro decidas doni ĉiu-jare unu diplomon de ‘Nova kreema instruisto de la jaro’ al la instruisto, kiu ekkunlaboris kun ILEI en tiu kadro kaj entuziasme adaptis sian instru-metodon kaj instrumaterialon al tiu tasko.”

Kongreso 2023

Dum la pasintaj tri monatoj LKK konstante kontrolis kaj ĝustigis la programerojn depende de diversaj cirkonstancoj. La programo jam estas preta, daŭras nur korektoj.

Funkcios du lingvo-kursoj (por komencantoj kaj progresantoj), gvidataj de Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte el Francio.

En la programo okazos Lingva festivalo, estos riĉa Virina Agado, Teo kaj Amo, la nova teatraĵo de Luiza Carol kaj multaj filmoj, inkluzive de 5 dokumentaj filmoj pri Yunnan-aj malplimultoj, krom la premieroj de la nova filmo de Ma-Ga Filmoj kaj de la 7-a parto de la Homa Ĉeno (ambaǔ zorge de Max Garcia kaj Alessandra Madella). Organizis tiun ĝeneralan parton de la programo Laura Brazzabeni kaj Alessandra Madella, kiu zorgis precipe pri Virina Agado.

Krome, la ekskursa programo, zorge de Laura Brazzabeni, Bruĉjo Kasini kaj la LKK, estas aparte riĉa. Vidu la filmeton pri tio ĉe: https://youtu.be/QNvFmQV6bz0

Estas planata AMO-seminario 102 kun la temo “Interkulturo en lernejoj”: en la 11-a de aŭgusto ekde 14.30 CEST (12.30 UTC) en hibrida formato. Intervenos virtuale Stefan MacGill, kiu skizos la longan historion de Interkulturo de la pioniraj provoj de d-ro Mauro la Torre, de la Tria Universitato de Romo; lia provo starigi virtualan interkulturan lernejon en tempo, kiam la reto apenaŭ maturis sufiĉe por subteni tiujn ideojn. Aperis jam plena prezentaĵo de la stariginto de la AMO-programo. Intervenos estraranoj de ILEI; estos muzika interludo.

Dum la Kongreso funkcios du Zoom-kontoj: unu de IrEA kaj unu de la Itala Esperanto-Instituto, por okazigi paralelajn programerojn samtempe.

Ene de la kongreso okazos ankaǔ la Jarkunsido de Itala Instituto de Esperanto.

Baldaŭ aperos la surpapera Kongresa Libro. La Prezidanto Ahmad Mamduhi salutmesaĝas tie la partoprenontojn.

Bone funkcias la retejo de la kongreso, en kiu konstante aperas aktuala freŝa informo. Vidu: https://2023.kongreso.org/ILEI_chefa.php

Simpozio -2023

La simpozio okazos Ĵaŭdon, la 10-an de aŭgusto 2023, de la 14:00 ĝis la 18:30 kun la temo “Instrui – ne nur Esperanton! – ekster lernejaj medioj”. Jam pretas la kompleta programo, daŭras akordigo de detalaĵoj. La organizanto de la simpozio estas Fernando Pita.

Trejnseminario por instruistoj dum la kongreso

Estas decidite, ke ĝi estos hibrida, ĉar ĝia organizanto, Radoijca Petrović, ne povos partopreni surloke. Ĉiu tago havos ĝian ĉefan preleganton kaj la temo estos “Interkultura kompetento”. La trejnseminario estas organizata dank’ al la financa subteno de Erasmus kaj la Itala Instituto de Esperanto, kies direktoro estas Laura Brazzabeni.

Kongreso-2024

ILEI ricevis novajn proponojn pri la novaj eblaj lokoj por la sekvontjara kongreso. La Estraro planas trakti la temon dum la sekva ret-kunsido la 21-an de Julio.

 

Eldonado

Ĉe la brazila eldonejo pretas por publikado Aktoj de la Simpozioj. Ili estos prezentitaj dum la Kongreso en Linjano. Gratulojn al la respondeculo estrarano profesoro Fernando Pita!  

Ĉe Edistudio publikiĝis anoncitaj du libroj pere de la ISBN-kodoj de ILEI: Esperanta traduko de la verkaro de la itala kuracistino Antonietta Bernardoni pri edukado "La ĉiutaga vivo kiel historio, sen timoj kaj sen psikiatrio” fare de Alessandra Madella, Luigia Oberrauch, redaktita de Ermanno TARRACCHINI  kaj la  Kolektivo Bernardoni, kaj la libro de Alessandra Madella pri Esperanto kiel propedeŭtika lingvo en la itala “L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue”. ("Esperanto: facile lernebla kaj helpo  en la lernado de aliaj lingvoj"). La esperanta versio de la libro de Alessandra aperos antaǔ la UK, ĉiam kun Edistudio de Bruĉjo Kasini. Ĝi enhavas la spertojn kaj atestojn de multaj instruistoj de ILEI, klopodante valorigi ilian laboron. Estas bonvenaj tradukoj al aliaj lingvoj. Alessandra kaj Bruĉjo ne petas monon por kopirajtoj, sed la kondiĉo estas,  1) ke la eldono estu surpapera kaj 2) ke ili ricevu 10 senpagajn paperajn kopiojn de la publikita traduko (5 + 5) por bibliotekoj ktp. Speciale bonvenaj estas tradukoj kadre de Erasmus-projektoj, kiuj financis ankaǔ la eldonon de la du libroj de Alessandra. Gratulojn al la aŭtoroj kaj kunlaborantoj-helpantoj!

IPR kaj JA

La Estraro klopodas konservi ĉiujn gravajn dokumentojn kaj aliajn materialojn de ILEI. Nun la plena arkivo de IPR, kompilita de Jozefo Nemeth, estas konservita ne nur en lia propra  google-spaco, sed ankaŭ ĉe ILEI-spaco. La estrarano Fernando Pita faris kopion, ne libere alirebla, tamen por la kazo, se aperos problemoj.

ILEI en la Reto

La jutuba kanalo Esperanto+Edukado ILEI estas konstante alŝutata pere de la projektoj kaj alia agado de la Ligo kaj ĝia membraro.

Aperis ankaŭ en la retejo de Radio de Milano, la registraĵo de la Forumo de la Ĉina Radio Internacia kaj ILEI, en kiu Ahmad Mamduhi kaj Alessandra Madella parolis. Li parolis pri pri eduka justeco kaj perspektivoj de Esperanto en tiu aspekto. Alessandra Madella prezentis la projekton "30 Oraj Horoj"  por instrui Esperanton unue al la instruistoj kaj sian libron pri lernofaciliga Esperanto, kiu estas ĵus prsita. Vidu ĉe: http://www.shareradio.it/notizie-dal-mondo-esperantista-intervista-ahmad-reza-mamduhi-presidente-della-internacia-ligo-instruistoj/

Kunlaboro kun enmovadaj institucioj

Kun UEA

Marija Belošević, kiel kutime, preparas la Tagon de Lernado dum UK en Torino. Ĝi okazos

la 1-an de aŭgusto 2023 kun la temo  "La mondo en mia klaso: pripensante pri enmigrintoj". Dankon al Marija!

Alessandra Madella kaj Luigia Oberrauch (sekciestrino de Italio) zorgos pri la tablo de ILEI en la Movada Foiro, prezentos ILEI dimanĉon vespere kaj disdonos malnovajn revuojn de ILEI.

Ermanno Tarracchini prelegos pri Antonietta Bernardoni dum la Kongresa-Universitato.

ILEI kunlaboris kun UEA en la mona subteno de afrika kartuna projekto (la Projekto pri bildstrioj).

La artikolo pri la fotistino Tina Modotti de Alessandra Madella aperis ĉe UEAfacila: https://uea.facila.org/artikoloj/homoj/tina-modotti-fotistino-kaj-aktivulino-r375/

Kun Poznano

La vicprezidanto Alessandra Madella, kiu nun laboras en Ĉino,  multe dissendis varbilojn por la novaj Interlingvistikaj Studoj en UAM  al diversaj ĉinaj retlistoj. IS-n gvidos, kiel ĉiam, Ilona Koutny kaj Katalin Kovàts.

Kun ĈRI

En Ĉina Radio Internacia (Esperanta fako) maje-julie aperis kelkaj artikoloj de Alessandra Madella: 

“La 30 Oraj Horoj” kaj ŝia libro pri lernofaciliga Esperanto:

 https://esperanto.cri.cn/2023/06/12/ARTI6bFMJnAACxyYjL21bcOd230612.shtml

la artikolo pri la fotistino Tina Modotti, kiu naskiĝis en Udine, en la sama provinco de Linjano Orsabla, la sidejo de la ILEI- Kongreso-2023:

https://esperanto.cri.cn/2023/05/15/ARTIQ5e6MMRQ5ujTAMtDXmfr230515.shtml

la artikoleto pri Marko Polo, la armena parto de la Silka Vojo kaj la komenco de Itala Renesanco: https://esperanto.cri.cn/2023/04/30/ARTIunZAglTxo3EGWdqmdzok230430.shtml

Alessandra ankaŭ faris  por CRI intervjuon kun la Instruisto Semio de Zaozhuang-Universitato pri la temo “Ĉiuj devas praktiki per faktoj nian ideon”. Vidu ĉe: https://esperanto.cri.cn/2023/07/12/ARTIVueEGYDFqq7aMqnSZsTk230711.shtm

Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj

Kun FIPLV

Kadre de kunlaboro ILEI-FIPLV (Federation Internationale des Professeurs des Langues

Vivantes)  la vicprezidanto Alessandra Madella verkis  la petitan jarraporton en Esperanto pri la agadoj de la Ligo kaj la artikolon pri la itala projekto “30 oraj horoj” por la bulteno de FIPLV en la angla lingvo. Ambaǔ videblos en la retejo de FIPLV.

La profesoro Ilona Koutny publikigis en la  bulteno de FIPLV la artikolon pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano nome de ILEI. Vidu ĉe: https://fiplv.files.wordpress.com/2023/05/fiplv-newsletter-issue-1-march-2023_02.05.23.pdf

La kasisto Karine Arakeljan partoprenis en la monda kunveno de FIPLV (angle: the FIPLV World Assembly 2023). Ĝi okazis la 26-an de majo en virtuala formato. 

 

Kun CDELI

La Estraro kunlabore kun la redaktoroj de niaj du revuoj Jozefo  Nemeth kaj Stano Marček  klopodas havigi plenan kolekton de IPR por CDELI - Centro de Dokumentado kaj Esploro de la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds, Svislando, kiu estas grava interlingvistika biblioteka fako, kun granda kolekto libra kaj revua. Temas pri numeroj por 1984 kaj 2016. Dezirantoj helpi, bonvolu skribi al ilei.se...@gmail.com

 

Dankoj

Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!

Sekretario de ILEI:

Elena Nadikova

Prezidanto de ILEI:

Ahmad Reza Mamduhi

2023-07-15

 

 

--
---
Por komuniki al ĉi tiu grupo, sendu mesaĝon al ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com
Se vi deziras forlasi la grupon, sendu mesaĝon al ilei-sekciestroj-kaj-re...@googlegroups.com
Por pliaj opcioj vizitu https://groups.google.com/d/optout
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "ilei-sekciestroj-kaj-reprezentantoj" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to ilei-sekciestroj-kaj-re...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/ilei-sekciestroj-kaj-reprezentantoj/CAH2EGrMmaaFTb59Ay_JYC1ORFzBBFyss--mfdc%3DOG9HLrfx3%2BQ%40mail.gmail.com.


--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
La trimonata raporto de ILEI 2023.07.15.docx
La trimonata raporto de ILEI 2023.07.15.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages