Kara Zsófia,
koran gratulon al vi. Tia-speca honorigo estas tre malofta okazo kal mia impreso de via laboro estas ke oni donis la meritkrucon al la ĝusta persono.
Salutojn al vi de Braunschweig,
Wilfried
> Zsófia Kóródy <
zsofia...@esperanto.de> hat am 23.06.2024 18:05 CEST geschrieben:
>
>
> Karaj Gekolegoj,
> Kun ĝojo mi informas vin pri surpriza evento: Mi ricevis la Federacian Meritkrucon pro pli ol dudekjara aktiva, grandparte honorofica laboro per kaj por Esperanto en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.
> Mi konsideras tion ankaŭ valora agnosko de la plurjardeka rezultodona agado de Esperanto-Gesellschaft Sudharco (EGS) kaj Interkultura Centro Herzberg sub gvido de Peter Zilvar. Mi dankas al li, al Germana Esperanto-Asocio (GEA), al ILEI, UEA kaj pluraj landaj asocioj, partneraj Esperanto-organizaĵoj kaj ĉiuj kunagantoj, volontuloj, geamikoj, kiuj helpis, subtenis mian, nian laboron loke, enlande kaj internacie.
> La belan ordenon kaj honordiplomon kun subskribo de la Federacia Prezidento Frank-Walter Steinmeier transdonis al mi Marcel Riethig, la estro de distrikto Göttingen en la urbodomo de Herzberg am Harz. En la festo partoprenis Christopher Wagner urbestro, Gerhard Walter kaj Lutz Peters eksurbestroj, lokaj politikistoj kaj Esperanto-geamikoj. DANKON!
> Albumo kun pluaj fotoj per:
http://esperanto-urbo.de/raportoj/ (
http://esperanto-urbo.de/raportoj/?fbclid=IwZXh0bgNhZW0CMTAAAR35_RKE8CxQSY70lvFwMJQGzhA_2ED-uXolCxTdzsgUkDzp48nhteXLKQk_aem_-5sBG22nQ6r4luG2-Mpq4A)
>
> Dankon ankaŭ al vi pro la subtenemo, kunagado por la instruado, disvastigado de Esperanto!
>
>
> Kun multaj salutoj,
> Zsófia Kóródy
> prezidanto de AGEI
>
> --
>
> Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
> Interkultura Centro Herzberg
> DE-37412 Herzberg am Harz
> Grubenhagenstr. 6
>
http://esperanto-urbo.de (
http://esperanto-urbo.de/)
>
> --
> --
> Tiu ĉi retlisto estas diskutejo pri instruado de Esperanto en Germanio kaj informejo pri instrurilataj novaĵoj.
> Vi ricevis tiun ĉi leteron, ĉar vi estas membro ĉe la Google-retlisto "instru-german".
> Por alparoli sendu leteron al:
instru...@googlegroups.com
> Se vi ŝatus eksmembriĝi el tiu ĉi grupo, sendu (ajnan, senenhavan) leteron al:
instru-germa...@googlegroups.com
> Por pliaj eblecoj vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com/group/instru-german?hl=eo
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups "instru-german" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
instru-germa...@googlegroups.com.
> To view this discussion on the web visit
https://groups.google.com/d/msgid/instru-german/CAH5L71WF2Z6k87Lt99%3DiGX8z-Sg93wh88PkkzJggp_qJySyRkQ%40mail.gmail.com (
https://groups.google.com/d/msgid/instru-german/CAH5L71WF2Z6k87Lt99%3DiGX8z-Sg93wh88PkkzJggp_qJySyRkQ%40mail.gmail.com?utm_medium=email&utm_source=footer).
>