Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2024-10-15 ĝis 2025-01-15.
Ŝlosilpunktoj: 75-jariĝo de ILEI: festaj eventoj; ILEI-kongresoj – 2025 kaj ontaj; Instruista trejnado en Burundo; novaj projektoj de ILEI “Instruistoj de la Jaro”; ILEI dum VK; EKO disponeblas ĉe la paĝaro de ILEI; Tago de Esperanta Libro; Premio La Torre; universitata agado; IPR kaj JA; kunlaboro kun UEA, ĈRI, FIPLV.
Eventoj
En 2024 ILEI festis sian 75-jariĝon! Speciale por tiu dato estis
okazigitaj kelkaj eventoj. La Estraro organizis festan kunvenon okaze de la
Zamenhof-Tago kaj Tago de Esperanta Libro la 15-an de decembro kun bunta
programo kaj surpriza donaco de ILEI. La programo inkluzivis:
A- Kunlegadon de elektitaj kaj rekomendindaj tekstoj, prezentitaj de
ILEI:
1- La “rondiranta rakonto” titolita "Pri viroj kaj
kunikloj" (https://www.ilei.info/novajxoj/Tago_de_la_EsperantaLibro2024.pdf kaj
2- Interaga kaj multmedia teatraĵo titolita "1910 " fare de
Ĵenja Amis (https://www.ilei.info/novajxoj/parto%20de%201910%20por%20kunlegado.pdf)
B- Specialan proklamon de nova konkurso: "La Instruistoj de la
Jaro", iniciatita de ILEI kun la valora subteno de TEJO. Tiu ĉi konkurso
estas organizita speciale por agnoski kaj honori la elstarajn kontribuojn de
niaj instruistoj al la Esperanto-movado.
C- Prezenton de la retejo kaj la Aliĝilo de la ILEI-Kongreso en
Beogrado, Serbio 2025.
Ĉ- Anoncon de la surpriza donaco de ILEI!
Aperis la festa numero de EKO (la numero 44 de 2024.12.21) kun mallonga
skizo pri la Ligo. Pli detale legu ĉe: https://www.ilei.info/agado/historio.php
Jam 44 EKO-komunikojn – kunajn informilojn de UEA, ILEI kaj TEJO – eblas
trovi en la retejo de ILEI: https://www.ilei.info/agado/EKO.php.
Dankon pro tiu laboro al Jozefo Nemeth kaj Stefan MacGill!
La Estraro
La Estraro regule (ĉiumonate) kunvenas Zoome por decidi kaj fari
kurantajn aferojn.
ILEI-Kongreso 2025
Survojas la preparado de la sekvonta ILEI-kongreso en Serbio, Beogrado.
ILEI jam anoncis, ke datoj estis ŝanĝitaj al 19.07-26.07-2024 tuj antaŭ la UK en Ĉehio. Estas ellaborita la
ĝenerala programskemo, la emblemo, la aliĝilo kaj mendilo por loĝado kaj
manĝoj. Ĝis la fino de ĉi tiu raportperiodo aliĝis 35 kongresanoj. Jen estas la
ligiloj:
Aliĝilo: https://2025.kongreso.org/alighilo.html
Loĝ- kaj manĝ-proponoj kaj prezoj: https://docs.google.com/document/d/1aCgwc_0KMSzm01r_K2mnw4Lf3x9NlDoMK4HksQ8_aL4/edit?usp=sharing
Loĝmendilo: https://forms.gle/jZLapV81sQhd1PTP8
Retejo - enkonduka paĝo: https://2025.kongreso.org/ (tie,
klako al la logoj de ILEI (maldekstre aŭ dekstre sur la foto) gvidas vin al la
ĉefa paĝo).
Retejo - ĉefa paĝo: https://2025.kongreso.org/ilei-chefa.html
Aperis la Telegram-grupo pri la kongreso: t.me/Beogrado2025
ILEI bonvenigas ĉiujn aliĝi al la kongreso por ĝui fruktodonan
Esperanto-etoson!
Sekvontaj kongresoj
La Estraro klopodas por okazigi sekvontajn kongresojn. La Prezidanto
Ahmad Reza Mamduhi sendis oficialan leteron nome de ILEI kun la propono, kiu
nun estas traktata de la Estraro de la koncerna universitato.
“Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado 2024: Aperis fina raporto pri la seminario, verkita
de Radojica Petrović kaj Aranka Laslo.
Kapabligo
Sukcesa trejando por indiĝenaj instruistoj okazis en Burundo, Mwaro
Provinco, Nyabihanga komunumo ĉe la lernejo Girimbabazi Tujane subgvide de la
nova estrarano de ILEI Aimé Patrick Manirakiza. Ĝi okazis de la 23-a ĝis la
28-a de decembro. Patrick prizorgis la instruadon kaj estis ĉefa instruisto kun
helpo de du lokaj instruistoj. La alia celo de la seminario estis eniri la
burundan eduk-sistemon. ILEI subvenciis 300 eŭrojn por tiu seminario, monhelpis
ankaŭ UEA kaj SSB (Scio Sen Bariloj). Spektu filmeton: https://drive.google.com/file/d/1-JnxOvmo6hqs6Qoee5HK706dsAwU59Jq/view?usp=sharing
Projektoj
Instruistoj de la Jaro – 2025
Omaĝe al 75-jariĝo de ILEI estis lanĉitaj du novaj konkursoj:
“Instruisto de la Jaro” kaj “Juna Instruisto de la Jaro” (kunlabore kun TEJO).
Pori ili estis plene ellaboritaj la regularo kaj la anoncoj. La anoncoj estas
publikigitaj ĉie. Vidu kaj partoprenu: https://www.ilei.info/https://www.ilei.info/novajxoj/Instruistoj-de-la-jaro.pdf
(la anonco mem)
Tago de Esperanta Libro
(Zamenhofa Tago)
Sukcese pasis la tradicia Tago de Esperanta Libro (Zamenhofa Tago), por
kiu ILEI proponis ĉi-jare du tekstojn: por komencantoj - la komencon de la
teatraĵo "1910" de Ĵenja Amis, kiu parolas pri la vizito de Zamenhof
al Usono kaj Kanado. Por progresintoj - la rondirantan rakonton "Pri
viroj kaj kunikloj", lanĉita de la nove restariĝinta Komisiono pri Virina
Agado de UEA. Jen estas la ligilo al la teksto por progresantoj: https://www.ilei.info/novajxoj/Tago_de_la_EsperantaLibro2024.pdf.
La teksto daŭre estas verkata pere de virinoj kaj ILEI proponas al dezirantinoj
kontakti A.Madella-n.
La ligilo al la deklamado: https://www.youtube.com/watch?si=99EGeN-88tuVM6_A&v=obYBD-lRhKU&feature=youtu.be
Premio La Torre
El sep kandidatoj por la premio ses sukcesis sendi siajn finalajn
laboraĵojn al la juĝkomisiono. Do, ni atendas la rezultojn.
Porafrika agado
ILEI pripensas manieron ekhavi bibliotekan centron en Burundo por helpi
al afrikaj samideanoj el aliaj najbaraj landoj pri lernolibroj kaj aliaj
bezonataj instru- kaj didaktikaj materialoj. Okupiĝas pri tio la estrarano Aimé
Patrick Manirakiza
Sekcioj
En Burundo sukcese pasis la Esperanto-seminario, en kies organizado
partoprenis la nova estrarano de ILEI Aimé Patrick Manirakiza. La evento
okazis la 20-an ĝis la 22-an de decembro 2024 en la Esperanto-centro en
Rumonge. Partoprenis esperantistoj el Buĵumburo, Rumonge kaj Nyanza-Lac. La
seminario estis speciala, ĉar la Burundaj seminarianoj mem financis la
seminarion ekde la komenco ĝis la fino. Inter la agadoj de la tago estis:
• Elekto de Fraŭlino Esperanto en Burundo / Ekzameno por komencantoj /
Ekskursoj / Tradiciaj dancoj.
Jen la ligilo pri fotoj kaj filmetoj:
https://drive.google.com/drive/folders/14Wgzcv3rE3r6bC15EUzVd9-oS3CiSg-m?usp=sharing
La nova numero de Konga Stelo: https://uea.org/vikio/Konga_Stelo_Revuo Agrablan
legadon deziras DKEJO kaj ILEI!
Universitata agado
La Universitato de Milano en Italio akceptis prezenton de Alessandra
Madella pri la agado de la Esperanto-grupo de Parmo kaj la projekto “Saĝa
Steleto” dum la konferenco kun la titolo “ Difference, Diaspora, and the
Nation: The Politics and Aesthetics of Minoritarian Performance in 20th and
21st Century Italy”, kiu okazos en februaro 2025.
Eldonado
Eldonitaj Aktoj de Simpozioj de ILEI 2022-2023 jam alvenas al la
aŭtoroj.
Survojas la preparado de la Antologio kun la plej valoraj artikoloj de
IPR tra ĉiuj jaroj. La estrarano Fernando Pita kompilis grandan kolekton de la
tekstoj kaj sendis ilin al la estraro por pritaksi.
La Estraro pritaksas ankaŭ eblojn por eldoni la libron de A.Madella pri
la propedeŭtika valoro de Esperanto pere de la Dokumenta Esperanto-Centro en
Zagrebo, Kroatio, en la kroata lingvo (tradukis la estrarano Marija Jerković).
Kaj ankaŭ en la korea lingvo.
IPR kaj JA
La skipoj de du revuoj subgvide de Jozefo Nemeth kaj Stano Marček
diligente laboras por aperigi la revuojn. La kasistino Karine Arakeljan
preparis novan, korektitan mendilon por JA. Vide ĉe: https://www.ilei.info/Juna_Amiko.pdf
Kunlaboro kun enmovadaj
institucioj
La 10-an de decembro 2024 en Montevideo, Urugvajo, okazis Internacia
hibrida kunveno en la urugvaja parlamento, kie antaŭ 70 jaroj aprobiĝis la unua
Unesko-Rezolucio pri kaj por Esperanto. La organizantoj de la solenta evento
estis Urugvaja Esperanto-Societo, UEA, TEJO kaj ILEI, kiu subvenciis 270 eŭrojn
por vojaĝigi junulojn. Jen la raporto de la Prezidanto Ahmad Mamduhi: “La 10-an
de decembro 2024 la Esperanto-komunumo festos la 70-an datrevenon de la
Rezolucio de Montevideo, grava mejloŝtono, kiu markis la unuan oficialan
agnoskon de Esperanto fare de Unesko kaj la komencon de la oficialaj rilatoj de
UEA kun tiu organizaĵo. Akceptita en 1954 dum la ĝenerala konferenco de Unesko
en Montevideo, Urugvajo, ĉi tiu Rezolucio rekomendis al la ĝenerala direktoro
de Unesko sekvi la evoluon de la uzo de Esperanto, agnoskante, ke la atingoj de
la Esperanto-movado kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko.
Ĉi tiu sukceso estis rezulto de la persista klopodado de UEA kaj aliaj
esperantistaj organizaĵoj, kiuj kvar jarojn pli frue prezentis al Unuiĝintaj
Nacioj (UN) petskribon subskribitan de preskaŭ 900 000 personoj kaj
reprezentantoj de ĉirkaŭ 500 organizaĵoj, postulante, ke UN esploru la lingvan
problemon tutmonde kaj la eblan rolon de Esperanto en ĝia justa solvo. La
petskribo estis transdonita al Unesko por konsidero - kaj la rezulto estis
malpli radikala, sed historia Rezolucio, kiu donis oficialan kaj konsultan
statuson al la Esperanto-movado en
Unesko
Por festi ĉi tiun datrevenon, kaj sub la aŭspicioj de UEA, TEJO, ILEI
kaj la Urugvaja Esperanto-Societo, stariĝis komisiono konsistanta el lokaj
esperantistoj kaj reprezentantoj de diversaj institucioj de Ameriko. Ĉi tiu
komisiono laboris por organizi internacian konferencon, kiu okazis la 10-an de
decembro 2024, ekde la 9:00 loka tempo (12:00 UTK), en la Leĝodona Palaco
(Parlamentejo) de Montevideo. La celebrado inkluzivis prelegojn kaj prezentojn
ĉeestajn kaj retajn, ekspoziciojn de dokumentaj filmoj kaj artajn prezentaĵojn.
La evento estis malferma al la publiko, kiu povis ĝin ĉeesti persone aŭ
partopreni rete”.
Kun UEA
ILEI estis prezentita dum la Virtuala Kongreso en novembro. Okazis tri
prezentoj: du pri ILEI (unu dum KonSciu de TEJO) kaj prezento de la Aktoj de la
Simpozio. Gvidis la prezentojn la Prezidanto Ahmad Reza Mamduhi kaj la
vicprezidantino Alessandra Madella. Aranka Laslo prezentis organizon kaj
planojn de la 58-a Kongreso de ILEI.
Kun TEJO
La Estraro kune kun TEJO preparas la Internacian Esperanto-Kurson en la
angla cele al IJK.
Kunlaboro kun ekstermovadaj
institucioj
Kun FIPLV
Aperis nova artikolo de A.Madella en la bulteno de la Internacia
Federacio de la Instruistoj de Vivantaj Lingvoj: https://fiplv.com/news/fiplv-newsletter/
La estrarano Aimé Patrick Manirakiza organizis kunvenon kun la
ministrino de Burundo pri Solidareco kaj Homaj Rajtoj, kiu alparolis al la
Esperantista Mondo. Tio malfermas novan paĝon pri konscio kaj enpenetro de
Esperanto en Burundon. Jen la prelego de la ministrino: https://drive.google.com/file/d/1cccnv1E9C1MjW-WrP3NV1DEkGvJwW7Du/view?usp=sharing
La filmeto estas alŝutita al la Jutuba kanalo de ILEI: https://youtu.be/r0M5bOW0eQ8
Kunlaboro kun Ĉina Radio Internacia
En la platformo de CGTN aperis la rondiranta rakonto “Pri viroj kaj
kunikloj”: https://esperanto.cgtn.com/2024/11/29/ARTI1732845798798215
Dankoj
Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la
Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!
Sekretario de ILEI: Elena Nadikova
Prezidanto de ILEI: Ahmad Reza Mamduhi
2025-01-15