Karaj kolegoj,
Danke al Erasmus+, financata studprogramo pri Esperanto okazos ĉi-jare kun diversaj kolegoj el partneraj universitatoj (mi listigas la BIP-teamon sub tiu mesaĝo).
La nomo de la programo estas "Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation".
Tiu Erasmus-programo estas "Blended Intensive Programme" (BIP) kaj ĝi estas malfermata al studentoj, kiuj studas en eŭropaj universitatoj (pli precize: el ĉiuj universitatoj kaj altlernejoj kiuj partoprenas en la Erasmus-sistemo). La celo estas interesigi la studentojn pri la fenomeno de Esperanto laŭ diversaj fakoj kaj temoj. La nombro de studentoj akcepteblaj en la programo estas inter 15 kaj 25 studentoj. La instrua lingvo de la programo estas la angla lingvo.
La programo komencas laŭ distanca formato per lernado de Esperanto kaj enkonduko al la studo de Esperanto laŭ diversaj fakoj (lingvistiko, historio, filozofio, geografio, literaturo, ktp). Do la studentoj ne bezonas jam scii Esperanton antaŭ la programo (sed se ili jam scias Esperanton, ili ankaŭ rajtas partopreni la programon).
Post tiu distanca fazo (kiu okazos inter januaro kaj majo 2026), la studentoj kaj instruistoj venos en la universitaton de Tours (Francio) en junio 2026 por intensiva surloka studsesio dum unu semajno. La vojaĝo-kostoj estos financataj de Erasmus, kaj la studentoj povos akiri 6 kredit-poentojn (ECTS) utiligeblaj por validigi en siaj propraj stud-diplomoj.
Bonvolu informi studentojn kiujn vi konas kaj kiuj povus interesiĝi pri Esperanto pri la ekzisto de tiu programo. Kandidatoj povas esti el diversaj diplom-niveloj (bakalaŭra, magistra, doktora) kaj el diversaj studfakoj. Por partopreni en la programo, ili povas kandidatiĝi per sendo de kandidatiga letero ĝis la 15a de novembro.
Pri la detaloj de la kandidat-proceso, vi trovos informojn en pdf-dosiero (alkroĉita al mia retmesaĝo), kiujn vi povas libere dissendi al interesataj studentoj (aŭ al kolegoj, por ke ili informu siajn studentojn). Mi ankaŭ aldonas ligilojn uzeblajn por informado:
La celo de la programo estas kunigi studentojn el diversaj landoj kaj studfakoj por pristudi pri Esperanto. Por partopreni, la studentoj ne bezonas esti studentoj en la partneraj universitatoj kiuj kunorganizas la programon, sed sufiĉas nur ke ilia universitato estu en la Erasmus-sistemo (preskaŭ ĉiuj universitatoj en Eŭropo ja apartenas al tiu sistemo). Kompreneble, se la studprogramo estas sukcesa, la celo estas refari ĝin dum la sekvantaj jaroj kun pligrandigo al novaj partneraj universitatoj kaj interesataj kolegoj, kaj okazigi surlokan studsesion en aliaj universitatoj.
Amike,
Philippe
BIP-teamo : Davide Astori (universitato de Parmo, Italio), Martin Haase (universitato de Bamberg, Germanio), Başak Aray (universitato de Bosforo, Turkio), Pascal Dubourg-Glatigny (EHESS-CNRS, Francio), Philippe Planchon (universitato de Tours, Francio), Torsten Leuschner (universitato de Gent, Belgio), Federico Gobbo (universitato de Amsterdamo, Nederlando), Ecaterina Lung (universitato de Bukareŝto, Rumanio), Dennis Keefe, David Galvez Ruiz (universitato de Seviljo), Vicente Manzano-Arrondo (Civencia, Hispanio).