Kiel ni festis la Internacian Tagon de Instruistoj en Herzberg?

0 views
Skip to first unread message

Zsofia Korody

unread,
Oct 23, 2013, 4:59:14 PM10/23/13
to instru-german


-- 5an de oktobro: Internacia Tago de la Instruistoj
Germanio, Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

Okazis du eventoj: 
1. kunveno en Interkultura Centro Herzberg, en kiu partoprenis gekolegoj el la ĝemelurbo Góra, Pollando. Ili pasigis kelkajn tagojn kun la oficiala pola delegacio, kiun gvidis la urbestrino de Góra (mem iama lernejestrino). Ni, instruistinoj de ambaŭ urboj kunsidis por trakti komunajn metodikajn temojn, prepari planojn por estonta kunagado kaj ni analizis nian 8-jaran kunlaboron, la organizadon de Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO) ekde 2006, en kiuj partoprenas 12-18-jaraj gelernantoj, kiuj intense lernas Esperanton dum tiuj unusemajnaj someraj kursoj. 

2. en la kastelo de Herzberg estis organizita tuttaga programo okaze de la 20-jara ĝemelurba jubileo. Inter la prelegantoj estis Zsófia Kóródy, kiu rakontis pri la lerneja Esperanto-instruado en la ĝemelurboj, la ĝisnunaj ok SALO-j kaj prezentis fotojn pri tiuj sukcesaj kaj gravaj interamikigaj kunvenoj al la ĉeestantaj politikistoj, reprezentantoj de lernejoj, kulturaj asocioj kaj aliaj institucioj, kaj invititaj gastoj. 
En la Espearanto-ĉambro de la kastela muzeo estas videbla speciala ekspozicio el la materialoj de Interkultura Centro Herzberg, kiu montras ankaŭ fotojn, gazetartikolojn, infandesegnaĵojn, ktp., belajn ekzemplojn de la multflanka kunlaboro inter lernantoj kaj instruistoj de la ĝemelaj urboj. 

Raportoj, gazetara eĥo: 

Kun multaj salutoj, 

Zsofia Korody
prezidanto de AGEI
kunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg
**********************************************
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
http://esperanto-urbo.de
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages