ILEI raportas
Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2026-04-15 ĝis 2026-07-15.
Ŝlosilpunktoj: forpaso de Probal Dasgupta; novaj ebloj per propra Zoom-konto; Komitat-kunsido 2026.07.04; aprobo de la Elekta komisiono por la nova periodo; sekciaj novaĵoj el Ĉeĥio kaj Benino; ILEI-Kongreso 2026 kaj 2027; Kunpens(ig)adoj pri Esperanto en universitatoj; kunlaboro kun UEA, IKEF, FIPLV, Radio Habana Cuba, irana ĵurnalo “Ŝarg”.
Omaĝe al nia kolego Probal Dasgupta:
La Estraro funebras pro forpaso de sia kolego profesoro Probal Dasgupta 2026.06.01 kaj kondolencas al liaj familio kaj geamikoj. En la venonta numero de IPR 2026/3 aperos materialo dediĉita al li. Helan memoron al nia fidela samideano!
Eventoj
Ekde junio ILEI havas sian propran Zoom-konton, danke al la donaco de nia bona helpantino Cristina Bollini, kiu pagis por ĝi. La Ligo kore dankas Cristina-n kaj invitas instruistojn proponi siajn retkursojn de Esperanto, por ke ili okazu en ĝi. La administrantoj de la konto estas Cristina mem, la estraranoj Ahmad Mamduhi, Alessandra Madella, Laura Brazzabeni kaj nia membro-administranto Hamzeh Shafiee. En la nuna situacio de Ĉinio, la Zoom-konto de ILEI uzeblas sen VPN en komputilo kun Vifio, kiel ni sukcese provis dum nia kongreso en Zaozhuang.
La Komitato
2026.07.04 okazis reta komitat-kunsido, kie estis aprobitaj kelkaj gravaj aferoj kaj dokumentoj. La detala protokolo sekvos post la raporto. Antaŭ la kunsido okazis kontrolado de komitatanoj por 2026, inkluzive pere de Koleghelpa kaso.
Dum la komitat-kunsido estis aprobita nova financa kontrolisto de ILEI: Zhang Yan (Hirundo) el Ĉinio.
Elekta Komisiono
Dum la komitat-kunsido estis aprobita Elekta Komisiono el tri personoj: Aurora Bute (Prezidanto, Rumanio), Zsófia Kóródy (Germanio) kaj Aristophio Andrade ALVES FILHO (Brazilo).
Sekcioj
Dum la komitat-kunsido 2026.07.04 la Komitato aprobis la restarigon de nova sekcio – la Ĉeĥa kun Milan Kolka kiel sekciestro kaj komitatano. La Estraro dankas kaj gratulas niajn ĉeĥajn samideanojn!
Sukcese disvolviĝas agado en Benino, pri kiu detale informas Latifou GBADAMASSI: “merkredon, la 3-an de junio 2026, okazis jarfina ekzameno kadre de la projekto iniciatita de la la benina Ne-Registara Organizo ‘’Infanoj Ĉirkaũ Afriko’’. La ekzamensesio, kiun gastis la Por-knabina liceo de Lokossa, arigis gelernantojn kaj de la liceo mem kaj de la ŝtata mezlernejo 1 Lokossa. Entute ĉeestis 47 personoj, kiuj ekzameniĝis en Esperanto kaj du naciaj lingvoj, nome la fonua kaj la mina/gɛngbe”. Gratulojn al nia kolego!
La Estraro de ILEI kore dankas sekciestrojn el Benino, Svislando kaj aliaj landoj pro senditaj sekciaj jarraportoj!
ILEI-Kongreso-2026
La 59-a ILEI-kongreso okazas nun (10-16.07.2026) en Zaozhuang, Ĉinio, kunlabore kun kaj en la du kampusoj de Zaozhuang-a Universitato, kun la temo „Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”, inkluzive de la Simpozio „Plialtigi Lingvan Konscion”. Aliĝis ĉirkaŭ 190 homoj. Detala raporto pri ĝiaj rezultoj eniros la sekvan oktobran raporton.
Okazis vasta varb-kompanjo antaŭ la kongreso pere de diversaj kanaloj kaj la bita versio de la 60-paĝa kongresa libro elŝuteblas senpage el la retejo de ILEI (www.ilei.info). Ĝi estis kompilita de Alessandra Madella kaj redaktita de Jozefo Nemeth kun la helpo de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato. Papera versio troveblas en la kongresa sako.
ILEI-kongreso 2027
La 60-a jubilea ILEI-kongreso okazos en Pollando en la urbo Jelenia Gora (Jelenia Góra pole). Jam estis subskribita la kontrakto.
Universitata agado
La Kunpens(ig)ado pri Esperanto en universitatoj daŭre okazis/as kun gvidado de Alessandra Madella la unuan lundon de ĉiu monato pere de la Zoom-konto de Dennis Keefe, kune kun lia helpo.
La 71-a Kunpensigado okazis en Majo 2026. Prelegis Martin Haase pri sia instruado de Lingvistiko en Germanio kaj Nina Danylyuk pri sia instruado de Interlingvistiko kaj tradukaj projektoj en Ukrainio.
La 72-a Kunpensigado okazis en Junio 2026. Prelegis Katalin Kovàts pri la ekzamenoj de KER-UEA kaj Michele Gazzola pri la revuo LPLP.
La 73-a Kunpensigado okazis la 6-an de Julio 2026. Fernando Pita parolis pri ISAE, la registrita asocio, ne plu aktiva, kiu publikigis Sciencan Revuon (kies numeroj elŝuteblas el ties retejo). Estis traktita la ideo pri eblo kunlabori kun AIS kaj KAEST por fortigi la sciencan parton de Esperantujo; kaj pri la malaperinta kaj ne plu trovebla revuo Simpozio de Esperantistaj Filozofoj. José Antonio Vergara, prezidinto de ISAE, rakontis la historion de la asocio, la plej malnova faka asocio en Esperantujo, kiu estis kreata de entuziasmaj kaj altnivelaj sciencistoj je la komenco de la 20-a jarcento. Li ankaŭ prezentis demokratiigan programon de publika komunikado de sciencoj pere de Esperanto. Ivan Colling mallonge parolis pri sia instruado de Esperanto en brazila universitato kaj revenos en venonta monato por paroli pli longe pri tio. Ankaŭ Fernando Pita kaj Longarko parolis pri du universitat-nivelaj revuoj (brazila kaj ĉina), kiuj akceptas artikolojn en Esperanto.
IPR kaj JA
Bone iris dissendado de IPR, malgraŭ la retaj problemoj ĉe nia administranto Hamzeh Shafiee. Jozefo Nemeth kaj Alessandra Madella kontrolis ĉiujn abonantojn de IPR kaj dissendis la revuon. Simila kontrolado iras nun por JA fare de la tuta Estraro, kvankam fine Hamzeh kapablis dissendi la revuon.
Kunlaboro kun enmovadaj institucioj
Kun UEA
En la retejo UEA Facila aperis artikolo de Alessandra Madella kaj Ahmad Mamduhi pri la laboro de ILEI kaj la kongreso en Ĉinio. Ĝi donas klaran superrigardon pri tio, kion faras la Ligo: de niaj revuoj (IPR kaj Juna Amiko) ĝis niaj retaj kursoj kaj la grava kongreso en Zaozhuang en julio 2026: https://uea.facila.org/artikoloj/movado/ilei-instruistoj-edukado-kaj-esperanto-r525/
Kun IKEF
Dum la 274-a Dimanĉa Kunveno la 21-an de junio 2026 Alessandra Madella faris prelegon kun prezento de la 59-a ILEI kongreso en Zaozhuang: ĝia registraĵo spekteblas en Jutubo https://youtu.be/IV5w56nHX5I
Kun Radio Habana Cuba
Aperis intervjuo kun Alessandra Madella de Pietro Fiocchi “Baldaŭ okazos la 59-a ILEI-kongreso en Zaozhuang, Ĉinio”: https://www.radiohc.cu/eo/baldau-okazos-la-59-a-ilei-kongreso-en-zaozhuang-cinio/
Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj
Kun FIPLV
En la revuo de FIPLV (printempo kaj somero 2026, pp. 16-21) aperis Esperantlingva artikolo de la Prezidanto Ahmad Mamduhi kun dupaĝa resumo en la angla “When AI Meets Esperanto Pedagogy: A Digital Revolution in Language Education“ (“Kiam Artefarita Intelekto renkontas Esperanto-pedagogion: Cifereca revolucio en lingvoedukado”). Temas pri priskribo de la podkastoj faritaj de AI surbaze de la studo pri la historio de Esperanto-eksperimentoj de A. Madella.
Kun irana revuo “Ŝarg”
En la matena ĵurnalo de Irano, “Ŝarg” (2-an de junio 2026, n-ro 5399, p. 8), aperis perslingva artikolo de Ahmad Mamduhi kun la titolo: “Raporto pri la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en la koro de Eŭropo”. La artikolo prezentas resumon de la 7000-vorta raporto farita de la usona ĵurnalistino Katie Thornton, kiu post kelkmonata lernado de Esperanto, partoprenis en la kongreso kaj skribis pri sia sperto. Ŝia originala artikolo aperis en “Harper’s Magazine”, la plej malnova literatura-socia revuo en Usono, kiu aperas ekde 1850.
Ankaŭ omaĝe al forpaso de Probal Dasgupta aperis en “Ŝarg” artikolo “Probal Dasgupta, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, forpasis” de Ahmad Mamduhi pri nia kolego kune kun lia foto. La verkaĵo prezentas lian grandan rolon ne nur kiel Prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj eksprezidanto de UEA, sed ankaŭ kiel mondskala lingvisto, kiu kuraĝe defendis lingvan justecon kaj lingvajn rajtojn je komunikado (la 6-an de junio 2026, n-ro 5401, p. 8).
Kun Ĉina Komunikila Gupo
Aperis la sekvaj artikoloj, videetoj kaj intervjuoj de A. Madella:
“Atendante la ILEI-Kongreson en Zaozhuang.” Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). 28-05-2026 : https://esperanto.cgtn.com/2026/05/28/ARTI1779952938663336
“La Unua Kongreso de la Komisiono por Virina Agado—Intervjuo al Miora Raveloharison.” ĈKG. 17-08-2026: https://esperanto.cgtn.com/2026/06/17/ARTI1781669002224197
“Amo kaj profunda spaco en Japanio – intervjuo kun Du Xin, la instruistino pri sociologio en Keio Universitato: https://esperanto.cgtn.com/2026/04/18/ARTI1776518359902859
“Esperanto en la evento de la Studentaj kluboj en Zaozhuang-a Universitato”:
https://esperanto.cri.cn/2026/04/19/ARTI1776591177894978
Dankoj
Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!
Sekretario de ILEI: Elena Nadikova
Prezidanto de ILEI: Ahmad Mamduhi
2026-07-15