https://www.ilei.info/konferenco/2026/Kongreso_Ekskursoj_kaj_Hoteloj.pdfKaraj,
se iu hazarde volas partopreni en la antaukongresaj ekskursoj en kaj cxirkau Pekino, bonvolu memori, ke la limdato por antaupagi al Venki estas la 6-a de Junio. Se estas teknike malfacile por vi tion fari, ni povas helpi.
Bonvolu ankau noti, ke en la ekskurso al la lago dum la postkongreso oni devas elspezi 90 RMB pli, se oni volas veturi per sxipo kaj per autobuseto en iu parko. Sed ne estas devige. Se homoj preferas piediri au simple atendi, ankau tio bonas.
Koran dankon. Fartu tre bone,
Alessandra