Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2025-01-15 ĝis 2025-04-15.
Ŝlosilpunktoj: kongresoj: finkalkulo por 2024 kaj preparado por 2025; projektoj: nova komisiono por “Instruistoj de la Jaro”; rezultoj por “Premio La Torre”; preparado por antaŭenigo de Esperanto en lernejojn en Burundo; Universitata agado; eldonado; kunlaboro kun ekster- kaj enmovadaj institucioj.
La Estraro
La Estraro de ILEI kondolencas al forpaso de Renato Corsetti – talenta kaj diversflanka esperantisto, instuisto kaj bonega homo. ILEI preparis diversajn materialojn omaĝe al nia karmemora samideano kaj sendis florojn por la funebra ceremonio. Eternan gloron al Renato!
ILEI-Kongreso 2024
La kasistino Karine Arakeljan faris finkalkulon por la pasinta kongreso en Brazilo. Ni povas anonci, ke malgraŭ nemultnombra partoprenintaro, la kongreso ne estis malprofita (ekvilibra) kaj sukcesodona.
ILEI-Kongreso 2025
Survojas aktiva varbado al la kongreso tra la diversaj kanaloj. Jam aliĝis 98 partoprenontoj el 22 landoj – por ĉeesta kaj virtuala partopreno. LKK kun la Estraro diskutas diversajn kurantajn aferojn: pri mendoj de loĝado, vizoj kaj invitleteroj, pri pagebloj kaj kultura programo. La estrarano Aimé-Patrick Manirakiza vigle zorgas pri afrikaj partoprenontoj kaj aliĝintoj. La Estraro ankaŭ traktas eblon aranĝi ILEI-UEA ekzamenon dum la kongreso por dezirontoj. Jen estas la lasta reklamo de la kongreso:
Ĉio en unu loko – en la Hotelo Palace (https://palacehotel.rs/)
· Kongresejo, loĝado kaj manĝoj
· Labora, kleriga kaj kulturarta programo
· Kursoj por komencantoj kaj por tiuj kiuj volas plibonigi sian lingvonivelon
· Simpozio „Artefarita intelekto kaj lingvolernado“
· Lingva festivalo
Pliaj detaloj, aliĝilo, mendilo: https://2025.kongreso.org/ilei-chefa.html
Aliĝu rekte: https://2025.kongreso.org/alighilo.html
Ĉu vi iam lernis...
Koreajn tradiciajn dancojn?
Kalkuli en la afrika lingvo kirundi?
Deklari amon en la ĉina?
Utiligi artefaritan intelekton?
Tion ĉi vi povos sperti ĉe la kongreso!
Detaloj pri la tuttagaj ekskursoj legeblas en IPR 2025/1 (Internacia Pedagogia Revuo) kaj en Eventaservo. Sekvu ankaŭ la Fejsbukan grupon “ILEI kongresoj”. Venu kaj estu kun ni!
Projektoj
Instruistoj de la Jaro – 2025
Por du novaj konkursoj “Instruisto de la Jaro” kaj “Juna Instruisto de la Jaro” kunlabore ILEI-TEJO estas starigita 5-persona internacia juĝkomisiono: Katalin Kovàts, la estrino de edukado.net; Ahmad Reza Mamduhi, la Prezidanto de ILEI; WEI Yubin, la estro de la ĉina sekcio de ILEI; Trevor Steele, emerita lingvoinstruisto, Japhet Bayori Ntunzwenimana, la fondinto de la Burunda Nacia Esperanta Asocio ANEB, la unua instruisto de Esperanto en Burundo, estro de Baza Lernejo en Burundo.
Premio La Torre
Finiĝis la kvara eldono de la renoma konkurso” Premio La Torre” – la kunlabora iniciato de ILEI kaj la familio La Torre, kiu celas subteni esplorlaborojn en la kampoj de lingvoteknologio, interkultura edukado, instruado de Esperanto, iloj por instruantoj, retaj kursoj kaj la evoluo de la Esperanta vorttrezoro. Tio estas la kampoj, en kiuj profesoro La Torre dediĉis sian vivon. Jen la rezultoj kaj la raporto.
“Post zorga kaj detala pritakso de ĉiuj altnivelaj esplorlaboroj laŭ sciencaj kriterioj, la juĝkomisiono unuanime decidis pri jenaj premiitoj: ĉefpremiitoj - PREMIO LA TORRE 2024 (700 eŭroj) estas Emmanuelle Richard kaj Axel Rousseau pro la esplorraporto: "Takso de interreta instruado al franclingvaj lernantoj per la KER-sistemo". La juĝkomisiono speciale laŭdas ĉi tiun esplorraporton pro ĝia rimarkinda kontribuo al la kampo de Esperanto-instruado. La aŭtoroj prezentas signifan statistikan analizon, kiu konvinke montras la pli facilan lerneblecon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj. Ilia metodologio estas rigora, la rezultoj estas praktike aplikeblaj, kaj la laboro donas valorajn perspektivojn por plibonigi la interretan instruadon de Esperanto, precipe al franclingvaj lernantoj, uzante la Komunan Eŭropan Referenckadron (KER-sistemon).
Honorajn atestilojn ricevis:
Tatjana Loskutova pro la esplorraporto: Certaj apartaĵoj de reta Esperanto-instruado". La juĝkomisiono rekonas la gravecon de ĉi tiu esplorraporto en la nuna teknologia epoko. Ĝi donas praktikajn kaj aktualajn strategiojn por reta instruado de Esperanto, analizante la specifajn defiojn kaj avantaĝojn de virtualaj lernospacoj. La laboro riĉigas la instrurimedojn de Esperanto-instruistoj kaj havas grandan valoron por modernigi la instruadon de la internacia lingvo;
Aranka László pro la esplorraporto:"Inkluzivo en retaj kursoj de esperanto; Ekzemplo de kursaro en Serbio por miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj". La juĝkomisiono alte aprezas la socian valoron kaj novigemon de ĉi tiu esplorraporto. Ĝi brile reliefigas la efikecon de inkluzivaj lernomaterialoj por vidantoj kaj nevidantoj, kaj prezentas praktikan modelon realigitan en Serbio. La esploro kontribuas al pli inkluziva Esperanto-komunumo kaj montras kiel Esperanto povas roli kiel ponta lingvo por ĉiuj, sendepende de iliaj fizikaj kapabloj.
La juĝkomisiono esprimas sian sinceran dankon al ĉiuj partoprenintoj, kiuj kontribuis per altkvalitaj esplorlaboroj, kaj gratulas la premiitojn pro iliaj elstaraj kontribuoj al la disvolviĝo de Esperanto kaj al la kampoj, kiujn profesoro Mauro La Torre pasie subtenis dum sia vivo. La ĵurio estis internacia kaj konsistis el jenaj anoj: Ahmad Reza Mamduhi, Bak Giwan, Dennis Keefe. Alessandra Madella, John Magessa, Fernando Pita, Giridhar Rao kaj Trevor Steele. En la komisiono estis ankaŭ forpasinta Renato Corsetti, kies konsiloj ĉiam estis tre valoraj.
La Estaro aliĝas al sinceraj gratuloj al ĉiuj partoprenintoj! La 2025.03.15 okazis virtuala solena ceremonio, dum kiu la premiitoj prezentis siajn laboraĵojn kaj ricevis siajn premiojn. En la ceremonio partoprenis la sinjorino Margherita La Torre, kiu rakontis pri la amikeco inter Mauro La Torre kaj ĵus forpasinta Renato Corsetti.
Porafrika agado
En Burundo okazis interkonsento inter ANEB kaj Aimé Patrick Manirakiza kiel ĝia Prezidanto kaj samtempe ILEI-reprezentanto kaj la Ministro pri edukado pri la propono enigi Esperanton en la lernejon en Burundo. La ministro akceptis la proponon kaj subskribis la koncernan dokumenton. La estrarano de UEA F.Lo Jakomo estis en Burundo kaj havis pri tiu temo kontaktojn kun Ministrino pri homaj rajtoj kaj solidareco kaj kun la konsilisto de la Ministerio de Edukado. Patrick kontaktis kun konsilistoj, kiuj laboras kun asocioj, kaj kune estis ellaborita buĝeto kaj jena plano: en januaro-februaro estis farita interkonsento pri partnereco. Poste survojos laboro pri libroj kaj instrumaterialoj, kiuj devas esti adaptitaj al Burundo kaj Afriko. Oni proponis verki libron en Esperanto, adaptitan al burunda kulturo. Nun en Bururndo estas 23 instruistoj por Esperanto.
En marto-aprilo oni laboros por prepari tiujn instrumaterialojn, publikigi ilin; en majo-junio okazos la trejnado de instruistoj en junio kaj aŭgusto ili devas malfermi E-klubon en oficialaj lernejoj en 3 provincoj. Ankaŭ necesas malfermi bibliotekon, kie oni povos kunigi librojn kaj helpi al la komunumo havigi ilin. Oni petis ankaŭ malfermi iun Kulturan centron en la ĉefurbo por tiuj, kiuj lernos Esperanton en la lernejoj, por daŭrigi la agadon por kaj en Esperanto. Por daŭrigo de la projekto necesas 1700 eŭroj. El tiu sumo la asocio SSB (Scio Sen Bariloj) sendis 200 eŭrojn, dankon al la asocio! La Estraro serĉas nun eblojn por subvencii tiun novan projekton kaj invitas ĉiujn helpi! Jen estas la unua raporto: “Unuafoje en Burundo, la Landa Asocio de Esperanto en Burundo ĵus ricevis la partneran interkonsenton kun la Ministerio pri Nacia Edukado por instrui la lingvon en mezlernejaj kluboj.
La partnereco ankaŭ donas al ni la eblecon havi Esperanto-lingvan fakultaton en la Universitato de Burundo.
La unua fazo jam estas fermita, kiu konsistas el disvolvi partnerecon inter la du partioj (Ministerio pri Edukado kaj ANEB).
La dua fazo konsistas el evoluigado de du trejnaj manlibroj:
1. Manlibro por studentoj
2. Manlibro de Trejnisto
Ambaŭ lernolibroj devas sekvi la protokolon pri instruado kaj lernado de lernolibroj bazitaj sur burunda kulturo.
Nuntempe la Ministerio donis al ni 4 provincojn kiel provon por povi instrui Esperanton en mezlernejoj:
1. Buĵumbura Urbodomo (Komerca ĉefurbo)
2. Gitega (Politika ĉefurbo)
3. Rumonge
4. Rutana
La tria fazo konsistas el trejnado de instruistoj, kiuj helpos en la instruado de Esperanto en elektitaj provincoj”.
Sekcioj
Marija Jerkovič alvokis al la sekciestroj raporti pri la agado de siaj sekcioj en 2024. La Estraro petas active kunlabori en tiu kampo!
Universitata agado
Marte okazis la 58-a kunpens(ig)ado pri kunsperto de Esperanto kaj universitatoj kun la programo:
1. Radojica Petrović prezentis la ILEI-simpozion, kiu okazos julie en Beogrado (https://www.ilei.info/konferenco/2025/dua-alvoko.pdf). La temo estas Artefarita intelekto kaj lingvolernado. En la sesio ni aŭskultis utilajn uzadojn de AI en la instruado de Esperanto, kunhavigitajn de Fransoazo. Estas invito al kolegoj aktive partopreni en la simpozio, pro kiu celo oni estu en kontakto kun Radojica aŭ Fernando Pita.
2. Vicente Manzano Arrondo (Viko) anoncis la baldaŭan stariĝon de laborteamo pri la estonteco de la Fakultato pri lingvoj de la Université de l'Espoir en Kongo DR, kies rektoro estas Elisée Byelongo. La fakultato estis ĝis nun gvidata de Renato, kun la partopreno, kiel instruistoj, de Fransoazo kaj Ahmad. La ĉefa celo estas kaj instrui Esperanton kaj instrui Esperante. Ĉiuj kolegoj estas invititaj partopreni en tiu teamo, kies frukto estu oficiale universitataj titoloj Esperante atingotaj. Tiuj, kiuj scivolemas pri ĉi tio, skribu al Elisée aŭ al Viko, tiel ke eblu laŭvole partopreni en la laborteamo.
3. Ilona Koutnyalportis la bezonon kalkuli je ia terminaro pri lernejoj kaj, ene de ĝi, rilate ankaŭ al universitataj gradoj kaj universitataj postenoj. Oni diskutis pri la vasta realiĝo de vortoj kaj esprimoj, kiuj malsamas ne nur inter landoj sed ankaŭ ene de landoj.
La sperto daŭris 75 minutojn kaj estos videe spektebla en la jutuba kanalo de UEA (https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5),.
Februare la vicprezidanto de ILEI Alessandra Madella partoprenis en la konferenco “Difference, Diaspora, and the Nation: The Politics and Aesthetics of Minoritarian Performance in 20th and 21st Century Italy” ĉe la Universitato de Milano, Italio. Ŝi prezentis la animacion “Saĝa Steleto” de la Esperanto-grupo de Parma kaj respondis al demandoj pri Esperanto.
La 7-a de Aprilo okazis la 59-a Kunpensigado de Universitatanoj, organizita de A. Madella kun Ahmad Mamduhi kaj Viko. Ahmad kaj Radojica parolis pri Premio La Torre kaj ties libro-projekto. Alessandra kaj Viko parolis pri la programo kaj la nova formulo de la sekvai sesioj de la kunpensigado, por kiu ankau Ilona proponis kontribuon. La kunvenanoj ankaŭ aŭskultis interesan raporton pri la kursoj de Esperanto ĉe la Universitato de Fortaleza en Brazilo, kiuj festas sian gratulindan 60-jariĝon. La estraro alvokas al subteno de tiu dato pere de salutvortoj, kiuj povas esti sendataj al Prof. Adelson Sobrinho.
Eldonado
La Estraro disponigis novan ISBN-kodon por la bita eldono de 2025 por la lernolibro de Esperanto en la sŭahila de Joel Muhire. La papera eldono elĉerpiĝis dum UK en Aruŝa. La bita versio estas nun disponebla ĉe www.ilei.info
Sub "eldonado" en la retejo de ILEI aperis ankaŭ la bita versio de la Raporto pri la Internacia Tago de Virinoj 2025 fare de la Komisiono por Virina Agado de UEA (kompilis Arko), por kiu ILEI same disponigis sian ISBN-kodon..
La Estraro asignis ankaŭ du pliajn ISBN-kodojn de ILEI por la bita kaj papera eldonoj de la ĉina traduko de la libro de la Itala kuracistino kaj pedagogistino Antonietta Bernardoni “Ĉiutaga vivo kiel historio”. Pagis por la eldono la itala Kolektivo Bernardoni. La libro estas dulingva: Esperanta kaj ĉina.Zorgis pri la ĉina traduko la Instruistoj de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato, kun la helpo de la studentoj de la Esperanto-fako. Bita versio de la libro disponeblos ĉe la retejo de ILEI.
ILEI donis ISBN-kodon ankaŭ por la papera eldono de la lernolibro de Esperanto de la sinjoro Semio (SUN Mingxiao), kiu poluris ĝin speciale por ĉinaj studentoj (la ekzemploj estas specife de Shandong-provinco kaj oni uzas ĝin por la studentoj de Scienco kaj Teknologio). Pagos por la eldono Zaozhuang-a Universitato, la partnero de ILEI. La lernolibro enhavos la Antaŭparolon de Ahmad Reza Mamduhi, la Prezidanto de ILEI.
ILEI subvenciis 1000 eŭrojn por la papera eldono de la libro de A.Madella pri propedeŭtika valoro de Esperanto en la kroata lingo kun traduko de la estraranino Marija Jerković. La projekto realiĝas en kunlaboro kun la DEC – Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo. Maje okazos kongreso en Kroatio kaj tie estos okazo por vendo de la libro.
La Estraro ankaŭ pritaksas la eblon helpi al eldonado de la lernolibro pri Esperanto en la ukraina lungvo de N.Danyluk, la estrino de la ukrainia sekcio de ILEI.
IPR kaj JA
La skipoj de du revuoj subgvide de Jozefo Nemeth kaj Stano Marček diligente laboras por aperigi la revuojn. Abonu niajn juvelojn!
Kunlaboro kun enmovadaj institucioj
Kun UEA
Kunlabore UEA-ILEI aperis la broŝuro de la Komisiono pri Virina Agado de UEA “La Internacia Tago de Virinoj”.
Ĉe uea.facila aperis artikolo de A.Madella pri agado en Zaozhuang:
https://uea.facila.org/artikoloj/movado/agado-en-zaozhuang-r462/
Kun IKEF
A.Madella kaj L. Brazzabeni prezentis ILEI-n dum la dimanĉa forumo de IKEF. Jen estas la ligilo: https://youtu.be/nT2x3czHLAk
Kun edukado.net
Survojas kunlaboro por du novaj konkursoj “Instruisto de la Jaro” kaj “Juna Instruisto de la Jaro” inter LEI, TEJO kaj edukado.net. La anonco aperis ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=920
Kun la Universitato de Zaozhuang, Ĉinio
Daŭras instruado de Esperanto fare de A.Madella en la Universitato de Zaozhuang: ŝi instruas tri kursojn de Eo ĉi-semestron. Ili estas Kernaj Konceptoj de Komunikado kaj Interkultura Komunikado al la studentoj de la Esperanto-fako kaj Baza Esperanto al la studentoj de Sciencaj kaj Teknikaj fakoj. Aliaj kolegoj instruas pliajn, precipe lingvajn kaj tradukajn kursojn.
Dum la ĉiusemajna reta prelego por la Universitato de Zaozhuang A. Madella prezentis ILEI, niajn revuojn Juna Amiko kaj IPR, kaj (kun Maximiliano Garcia) la agadojn de MA-GA Filmoj, inkluzive de la projekto "Vojaĝoj al la Oriento".
Kun la Grupo de Parma, Italio:
En februaro 2025 ILEI morale subtenis la 3-an eventon "Teo kaj Amo" ĉe la Muzeo de Ĉinaj Arto kaj Etnografio de Parmo, dum kiu la organizantoj (Inter kiuj A. Madella kaj aliaj membroj de la Itala Sekcio de ILEI) interalie legis poeziojn en Esperanto kaj Instruistoj bazajn frazojn al la ĉeestantoj, krom prezenti filmojn pri teo senditaj al ili de Tianjina Esperanto-Asocio (TEA) kaj MA-GA Filmoj. Partoprenis kaj salutis la estraranino Laura Brazzabeni, prezidantino de la Itala Esperanto-Federacio.
Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj
Kun FIPLV
En la bulteno de FIPLV aperis artikolo pri la Internacia Konferenco ĉe la Universitato de Milano (Italio), kie A.Madella prezentis la projekton “Saĝa Steleto” kaj parolis pri Esperanto: https://fiplv.com/wp-content/uploads/2025/03/fiplv-newsletter-winter-2025-3.pdf
Kun Ĉina Kominikila grupo
La vicprezidanto Alessandra Madella intervjuis kelkajn personojn: la redaktoron de la “Strato de Ĉeha Esperanto-Asocio” Miroslav Maloveĉ , legu la artikolon ĉe https://esperanto.cri.cn/2025/01/20/ARTI1737377652350446;
la profesorinon pri spektaklaj fakoj ĉe la Universitato "La Sapienza" de Roma Paola Bertolone pri Kafka kaj la jida teatro: la unua parto de la intervjuo situas ĉe:
https://esperanto.cri.cn/2025/03/15/ARTI1742038867261786;
la dua parto: https://esperanto.cri.cn/2025/03/16/ARTI1742132101204946;
kaj junan ĉinan filmistinon Tang Jingchuan, kiu kiu filmis la Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato:
esperanto.cri.cn/2025/04/10/ARTI1744249321862957
Dankoj
Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!
Sekretario de ILEI: Elena Nadikova
Prezidanto de ILEI: Ahmad Reza Mamduhi
2025-04-15