Karaj AGEI-membroj, gekolegoj,
aldone mi sendas al vi nian cirkuleron kun invito al la jarĉefkunveno dum GEK, la 3-an de oktobro inter 17-18h. Ĝi okazos en hibrida formo, do vi povos partopreni virtuale, se vi ne ĉeestos en la Gebeneluksa Kongreso. Detalojn vi trovas en la cirkulero.
Mi esperas, ke vi trovas kelkajn interesajn kaj utilajn informojn en la nuna cirkulero. Bonan legadon! Se vi havas temoproponojn, novaĵojn, ktp. por la sekva numero, bv. kontakti min. Ĝin mi planas redakti kaj dissendi fine de decembro.
Kun multaj amikaj salutoj,
Zsófia Kóródy
AGEI-prezidanto
-- Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6