ILEI raportas

1 view
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Jul 17, 2022, 8:58:25 PM7/17/22
to instru...@googlegroups.com

ILEI raportas

 

Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2022-04-15 ĝis 2022-07-15.

 

Eventoj

 

Kongreso-2022

Meze de majo dum la 14-a reta Estrarkunsido estis decidita, ke por la 3-a sinsekva jaro ILEI-Kongreso okazos virtuale, ĉi-jare ekde la 23-30 de julio kun la nomo VEKI-3 (la 3-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI) kaj la sama temo “ESPERANTO EN DULINGVA KAJ PLURLINGVA EDUKADO”. Kadre de VEKI-3 okazos ankaŭ ILEI-Simpozio virtuala. Senpaga  aliĝilo troviĝas ĉe: https://forms.gle/BcFUQPyxrF8Hpnr4A

Dume survojas grandega preparlaboro por VEKI-3. La ĝisnunan  programon de la evento eblas vidi ĉe: https://www.espero.ir/eo/veki-3/. Ĝi estas jam sufiĉe riĉa kaj preskaŭ preta, tamen ankoraŭ kompletiĝas. La ĉefaj organizantoj de la eventoj estas Laura Brazzabeni pri la tuta kongreso kaj Fernando Pita pri la Simpozio.

Dum VEKI-3 okazos, kiel kutime, la Koimitatkunsido, ankaŭ elekto de la Elekta Komisiono ĉi-jare. Estas preparataj bezonataj materialoj por la Komitatkunsido. La Estraro klopodas pri diversaj organizaj aferoj. Okazos ankaŭ AMO-seminario kadre de VEKI-3 ĉeforganizite de Stefan MacGill.

Nunmomente 114 homoj jam aliĝis kaj kelkaj sendos mon-donacon al ILEI.  En la paĝo de VEKI-3 estas la listo de aliĝintoj. La Estraro invitas ĉiujn, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, tion nepre kaj rapide fari!

 

ILEI-Kongreso-2023

La Estraro konstante traktas diversajn demandojn pri la sekvonta ILEI-Kongreso. La kongreso estas planata ĉeesta en bela mara loko en Italio. La Estraro kun LKK estas klopodanta trovi laŭeble pli malmultekostajn opciojn.

 

ILEI-Simpozioj 2020-2021 (en VEKI-1 kaj VEKI-2)

La estrarano Fernando Pita kompilas la Simpozian Libron pri VEKI-1-2020 kaj VEKI-2-2021. Ĝi nomiĝos “Aktoj de ILEI-Simpozioj” kaj havas jam ĉirkaŭ 200 paĝoj. La Estraro strebas prezenti ĝin dum la Simpozio kadre de VEKI-3.

 

La Estraro

Daŭras regulaj kaj fruktodonaj retaj estrarkunsidoj kun multaj diskutitaj demandoj. Dum la pasintaj 3 monatoj jam okazis 4 plenaj retaj kunsidoj. La ĉefaj temoj, kompreneble, estas la alproksimiĝanta kongreso VEKI-3, la Simpozio, preparado al la ĉefa jara Komitatkunsido kaj multaj aliaj gravaj farendaĵoj.

 

La Komitato

Prepare al VEKI-3 survojas detala revizio de la komitata konsisto, estas sendota la oficiala invitilo por la komitatkunsido dum la Virtuala kongreso de ILEI lunde, la 25-an de julio, ekde la 12:00-14:00 UTC.

 

Sekcioj

Tre diligente survojas la esplorkontaktoj kun la sekcioj de ILEI. Gvidas tiun laboron la estrarano pri Sekcia agado Marija Jerković kunlabore kun la profesoro Renato Corsetti. Jam okazis kontaktoj kun 42 sekcioj kaj estis ricevita grava informo.

Anonco: la svisa ILEI-Sekcio vigliĝas kaj proponas al ĉiuj dezirontoj seminarion 2022/09/10 aldone al la StudSabato kutima, 16/00-17/30 UTC+2 en CDELI, Svislando. La temo estos “Ĉu korekti, kiel korekti?” Ne temos nur pri korektado farita de instruisto, sed ankaŭ pri kongresaj situacioj, kiam iu aŭdas eraron ĉe alia persono kaj pripensas: ĉu mi diru ion? Prelegos Mireille Grosjean, lingvoinstruistino kaj eksprezidanto de ILEI kun ebla kontribuo de Monika Molnar. Ĉiuj dezirontoj estas bonvenaj!

 

Kapabligo

Kiel kutime, nia samideanino Marija Belošević organizas la Tagon de Lernado dum UK en Montrealo. Ĝi okazos la 9-an de aŭgusto 2022 kun la temo  "Instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj" kaj la subtemo: “Pandemiaj spertoj kaj postpandemiaj tendencoj en instruado”.

Finiĝis la kurso de Esperanto en la Universitato Espero, UEC, DR Kongo gvide de Fransoazo Noireau. La Estraro dum sia kunsido aprobis, kiel helpi en la organizado de la ekzamenoj por la finintoj. 

Projektoj

 

Premio La Torre

ILEI anoncas, ke la gajninto de Premio La Torre 2022 estas Nitta Takamichi el Japanio. La titolo de la  brila esplor-raporto estas “Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado”. Vi povas legi ĉi tie la finan raporton de la internacia ĵurio el ses landoj: https://www.ilei.info/novajxoj/Raporto-pri-la-jxuria-kunsido-de-Premio-La-Torre-2022.pdf

 

La ceremonio por la premio okazos dum VEKI-3 (la 3-a Virtuala Kongreso de ILEI), dimanĉon la 24-an de julio 2022 je la 9:00 UTC, kun prelego de Renato Corsetti pri la karmemora profesoro Maŭro La Torre kaj kun la ĉeesto de la reprezentantoj de familio La Torre kaj de la internacia ĵurio, kiu konsistis el famaj fakuloj: Ahmad Reza Mamduhi, Renato Corsetti, Xiao-feng GONG (Arko), Elisée Byelongo, Giridhar Rao, Dennis Keefe kaj Alessandra Madella. De la 10:00 UTC sekvos unu-hora prelego de Nitta Takamichi pri siaj esplorado kaj instrumetodo. Vi povas aliĝi ĉi tie: https://forms.gle/BcFUQPyxrF8Hpnr4A. La informo estis vaste disvastigita.

Post tiu decido la vicprezidanto Alessandra Madella zorgis pri plenumo de ĉiuj devigaj proceduraj paŝoj post la aljuĝo. Laŭ la reguloj, la gajninto de la Premio devas sendi sian esplorraporton en minimume 8 kopioj  al Esperanto-bibliotekoj por la programo "Ni savu niajn semojn" de ILEI. Ĉi-foje estis interkonsentite, ke parto de bibliotekoj akceptos la ciferecan version de la laboraĵo. Entute la raporto iros al la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia de La-Chaux-de-Fonds en Svislando, Aŭstra Nacia Biblioteko, Esperanto-Centro en  Herzberg-am-Harz, la biblioteko de Massa en Italio, al la Dokumenta Esperanto-centro de Kroatio, la biblioteko de IrEA, la biblioteko de la Universitato Espoir de DR Kongo. Pere de la estrarano Fernando Pita kontaktoj estas ankau prenitaj kun la biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo por ebla sendado. Do, la esplorraporto iros al 4 kontinentoj.

Alessandra Madella preparis la atestilon por la gajninto.

 

Internacia Pedagogia Revuo (IPR)

La redaktoro Jozefo  Nemeth  kun la skipo diligente preparas la ĉefan organon de ILEI.

 

ILEI en la Reto

Regule publikiĝas diversaj utilaj informoj pri agado de ILEI en ĝiaj retejo kaj sociaj kanaloj kaj grupoj.

 

Kun UEA

La vicprezidanto Alessandra Madella preparis koloran tri-lingvan varbilon pri ILEI (esperanta/angla/franca). Ili estos uzotaj por UK en Kanado kaj por IJK en Nederlando.

Suzanne Roy deĵoros  ĉe la budo de ILEI dum UK en Montrealo. Du italaj junuloj Diego lo Testo kaj Giovanni de Lucia deĵoros ĉe nia budo de ILEI dum la movada foiro de TEJO.

 

Dankoj

Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!

 

Sekretario de ILEI:

Elena Nadikova

Prezidanto de ILEI:

Ahmad Reza Mamduhi

2022-07-15



--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages