ILEI raportas
Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2022-01-15 ĝis 2022-04-15.
Eventoj
Kongreso-2022
Jen la plej freŝa kaj aktuala aprila informo:
LA 55a ILEI-KONGRESO: de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto 2022.
KONGRESA TEMO: ESPERANTO EN DULINGVA KAJ PLURLINGVA EDUKADO.
En 2022 la Kongreso okazos denove ankaŭ en ĉeesta medio en la belega Universitato Laval, en Kebekurbo, de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022. Okazanta en oficiale du, sed fakte plurlingva lando, la kongreso kun tiu ĉeftemo certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de alilandaj lingvoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko kiuj sindediĉas al tiu temo, ĉu profesie, ĉu ne.
Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuojn por la kongresa temo, prelegoj, lingva festivalo, internacia vespero, ktp. En la aliĝilo vi povas mencii viajn kontribuojn kaj anonci ilin al ilei.ko...@gmail.com.
La limdato por sendo de la proponoj estas la 31-a de majo 2022, por ke ili estu enmetitaj en la provizoran programon. Por ĉiu kontribuaĵo bonvolu sciigi al ni:
- la titolon de la prelego
- la nomon de la preleganto
- la daŭron de la prelego
- ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete
- 2-linian priskribon de la kontribuaĵo
- 2-linian biografieton de la kontribuanto
Kiel kutime, vi povos ankaŭ ĝui ekskursojn, lingvan festivalon, indiĝenajn spektaklojn, ktp.
La aliĝilo troveblas en 2022.kongreso.org
La mendilo de loĝado kaj ekskursoj estos en la sama supre menciita ttt-paĝo.
ILEI-Kongresa Simpozio: “Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”.
Alvoko al ILEI-Simpozio (Kebekurbo, 04-05 aŭgusto 2022).
ILEI rezervos la du lastajn labortagojn de sia kongreso por okazigo de ties jam tradicia ILEI-Simpozio.
Ĝi okazos dum la 04-a kaj la 05-a aŭgusto 2022, kaj estos malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla.
Celante diversaspektan traktadon de la simpozia ĉeftemo, oni komprenas ke ĝi inkluzivas, sed ne limiĝas al la jenaj subtemoj:
Didaktikoj por instruado de lingvo al diverslingva lernantaro
Uzado de interretaj teknologioj por instruado de Esperanto
Esperanto en la kultura mozaiko de Kebekio kaj de Kanado
Uzado de Esperanto por interŝanĝo de kulturaj valoroj
Pedagogiaj valoroj de Esperanto-kulturo
Kontaktoj inter kulturoj: harmonio kaj pliriĉiĝo
Tradukado kiel didaktika ilo por instruado de lingvoj
Interkultura lernado kaj edukado per Esperanto
Kulturaj temoj kaj instrumaterialoj en lingvolernado
Specifaĵoj kaj postuloj de plurlingva edukado
Lingvaj rajtoj kaj edukado
Interkultura komunikado en plurlingvaj edukmedioj
Indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj en edukado
Se vi deziras prelegi pri tiu ĉi temaro, aŭ pri io alia koncernanta al la kongresa temo, ni tre kore invitas vin sinanonci per sendado de retmesaĝoj al ilei.ko...@gmail.com, kopie al magist...@gmail.com. Post via sinanonco, bonvolu sendi vian prelegproponon al la samaj retpoŝt-adresoj. La limdato por sendo de la prelegproponoj estas la 31-a de majo 2022.
Bonvolu en via propono enestu:
· Via prelegtitolo
· Via plena nomo kaj via institucio (ILEI, AIS, Universitato de… , aŭ simile)
· Resumo: bonvolu uzi inter 100-200 vortojn.
· Ŝlosilvortoj: (3-5 ŝlosilvortoj) elektu la vortojn/esprimojn, kiuj plej trafe indiku al leganto kiujn fakojn kaj faktojn via prelego pritraktos.
· Aŭtoro: por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.
Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun ni sendos al vi, kaj vi estos petataj sendi kompletan tekston de via prelego ĝis la 30-a de septembro 2022. Viaj prelegresumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro, kaj plenaj prelegtekstoj en Simpoziaj Aktoj. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj, kun 10 minutoj por diskuto. La preleglingvo estos Esperanto, franca aŭ angla (ĉi-kaze kun paralela prezento en esperanta lingvo).
Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio, kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman kongresan aliĝilon (baldaŭ diskonigotan) kaj pagi la nur-simpozian kotizon.
La informo aperos ankaŭ en la maja numero de la revuo Esperanto kaj en la retejo ilei.info.
Kongreso-2023
La definitiva kontrakto pri la kongreso en Massa estas aprobita de la Estraro.
La Estraro
Dum siaj regulaj retaj kunsidoj la Estraro diskutas kaj solvas diversajn kurantajn kaj aperantajn aferojn. Inter ili: senpaga membreco por nepagipovaj ukrainiaj samideanoj (tio estis unuanime decidita); aktivigo de sekcioj kaj ilia laboro, helpo al ili flanke de ILEI; varbado de novaj membroj; komunik-kanaloj de ILEI; renovigo de la nuna retejo de ILEI kaj/aŭ estigo de nova retejo; jutuba kanalo de ILEI; ekzamen-sistemo ILEI/UEA, kiu malkiel KER inkluzivas ankaŭ E-literaturon kaj E-kulturon, projektoj de ILEI enkadre de la Eŭropa programo Erasmus+.
La kasisto Karine Arakelyan preparis detalan financan raporton por 2021.
La eks-prezidanto de ILEI Mireille Grosjean estas anoncita kiel kandidato por Honora membriĝo en ILEI.
Kapabligo
Daŭras la tradicio organizi ILEI-Forumojn por ĉiuj interesatoj kaj aktivuloj pri gravaj kaj aktualaj temoj. La 9-a Forumo okazis en la 2022.04.01 kun la temo: “Ĉio pri ILEI-Sekcioj”. Ĝi enhavis enkondukajn vortojn de prof. R.Corsetti kaj diskuton pri diversaj aspektoj de la temo.
La sekva Forumo estas planita por la 6-a de majo je la sama horo: 15.30 UTC kun la debata temo: “Specifaĵoj de lernado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj, regionoj”. Ĉiuj interesiĝantoj estas bonvenaj! Jen alir-informo al la Forumo en Zoom (provizita per la IrEA):
https://us02web.zoom.us/j/82905766250
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 829 0576 6250
Pasvorto (Passcode): La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Projektoj
Esperanto-kurso en Senegalo
Tio estas nova iniciato kaj komuna projekto de UEA, ILEI, Afrika Komisiono de UEA kaj Senegala Esperanto-Asocio sub la aŭspicio de la Kampanjo Hans Bakker. La projekto celas okazigi preparan E-kurson septembre-decembre 2022 antaŭ la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto. La koncepton ellaboris eks-prezidantino de ILEI Mireille Grosjean, en ĵurio eniras Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de ILEI, Alessandra Madella, vic-prezidanto de ILEI, kunordigos la laboron la Estraroj de UEA kaj ILEI. Nun estas serĉata kandidato por okazigi tiun E-kurson.
Dum sia kunsido februare la Estraro decidis oficiale subteni IrEA-projekton "Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj" (https://www.espero.ir/eo/kursaro/). La informo pri ĝi aperis en la retejo de ILEI. Kadre de tiu projekto jam ekzistas registraĵoj de elementa kurso de Esperanto en kelkaj lingvoj, nun okazas en la franca, kaj baldaŭ estos ankaŭ en la rusa. Nun okazas ankaŭ B2- kaj C1-kursoj nur-Esperante.
Universitata agado
Februare de 2022 daŭris kaj finiĝis entute ses-semajna serio da dulingvaj (en la persa kaj Esperanto) ret(sem)inarioj kun la titolo “Internacia retinariaro pri Turismo kaj Esperanto”, organizita de la Scienca Asocio de la Universitato de Tehrano pri Turisma Administrado kun helpoj de UEA, ILEI, IrEA kaj kadre de IKIKO. La registraĵoj de la retinarioj spekteblas en la jutuba kanalo de UEAviva (ekz-e en https://www.youtube.com/watch?v=OINwab-2_GU). Dum ses semajnoj ĉiu-ĵaŭde okazis kvar prelegoj, el kiuj 14 estis fare de esperantistoj (pleje eksterlandaj: 9), kaj 10 fare de ne-esperantistaj profesoroj kaj doktoriĝaj studentoj de la Universitato de Tehrano, la unua kaj la plej granda universitato de Irano. ILEI-estraranoj kontribuis per 4 prelegoj. La lasta retinario en la serio komenciĝis per la enkondukaj vortoj de prof. Humphrey Tonkin. La antaŭaj retinarioj inaŭguriĝis per prelegetoj fare de profesoroj Duncan Charters, Orlando Raola, So Jinsu kaj Fernando Maja el UEA-estraro, kaj Mirejo Grosjean kaj d-ro Keyham Sayadpour el IrEA.
La "Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj" de ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA okazigis en la 7-a de februaro, 7-a de marto kaj la 4-a de aprilo respektive la 25-an, 26-an kaj la 27-an sesiojn de la “Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj”, kiu de longe okazas ĉiun unuan lundon de monato ekde la 13:30 laŭ UTC, kaj kien ĉiuj interesiĝantoj bonvenas.
La estrarano Fernando Pita jam kolektis 100-paĝan libron de la lastaj simpozioj de ILEI.
La grupo pritaksos la proponon pri starigo de aparta komisiono aŭ komisiito por Universitato Espero en DR Kongo.
Eldonado
Internacia Padagogia Revuo (IPR)
Stefan MacGill ordigis kaj kompilis IPR-kolekton tra la jardekoj el la malnovaj stokejoj. ili havas tre valorajn materialojn. Nun la Estraro strebas solvi la problemon kun konservo de tiu faka trezoro.
Juna Amiko (JA)
En la jutuba kanalo de ILEI Esperanto + Edukado ILEI ( https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI) estis publikigita reklamcela videeto pri Juna Amiko. Ĉiuj bonvenas spekti kaj uzi ĝin!
ILEI en la Reto
Jen parto de aktualigo de diversaj informoj ĉe la paĝaro de
ILEIwww.ilei.info:
2022-04-13: Jam eblas mendi
loĝadon en Kebekurbo
2022-04-08: Pri loĝado en Kebekurbo
2022-03-31: La 9-a ILEI-Forumo: "Ĉio pri ILEI-Sekcioj"
2022-03-29: ILEI-Kongreso en Kebekurbo - novaĵoj
2022-03-02: Esperanto-kurso en Senegalo
2022-01-29: Pri la enhavo de IPR 2022/1
Daŭre evoluas la jutuba kanalo de ILEI Esperanto + Edukado ILEI ( https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI).
Ĝi havas jam
461 subskibintojn kaj 23 211 videojn, inkluzive de videoj pri instruistoj
kaj instruado de Esperanto el diversaj partoj de la mondo. Subskribantoj kaj
videoj multe kreskis dum la lastaj tri monatoj. Se ILEI-anoj ŝatas sendi
mallongajn videojn pri siaj agadoj, ili estas tre bonvenaj!
Laŭ la decido de la estraro ankaŭ divers-lingvaj instruadoj de Esperanto, kiuj okazis/as kadre de la projekto “Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj”(https://www.espero.ir/eo/kursaro/) estas alŝutotaj en la kanalon. Por ties plenumado kunhelpos inĝ. Hamzeh Shafiee el IrLEI (la irana sekcio de ILEI). La projekto jam inkluzivas Esp-instruadojn en la franca, rusa, indonezia, vietnama, ĉina, persa, araba kaj nur-Esperantajn kursojn de prof. Renato Corsetti (KER-B2) kaj s-ro Trevor Steele (KER-C1).
Kunlaboro kun enmovadaj institucioj
Kiel jam estas tradicie, ILEI fariĝos Honora Patrono por la 10-a, jubilea, Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, gvidata de nia pola samideanino Małgosia Komarnicka, la Prezidantino de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado. ILEI reklamas la festivalon kaj metis varban videon en sian jutuban kanalon.
Kun UEA
Tra kanaloj de UEA okazas prezentadoj pri la 55-a ILEI-kongreso kaj ties ILEI-Simpozio, i.a. en la maja numero de la revuo Esperanto. ILEI estas plananta la Tagon de Lernado dum UK en Montrealo helpe de Maria Belošević kiel la lastajn jarojn.
La intervjuo de Alessandra Madella al E. (Ĵenja) Amis pri ŝia teatraĵo “1910” aperis en la revuo Esperanto.
Kun Ĉina Radio Internacia (CRI)
Daŭras la kunlaboro kun la Ĉina Radio Internacia (CRI). La vicprezidantino Alessandra Madella verkas por ĝi.
Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj
ILEI ĉe Unesko
Post sukcesa partopreno de la vic-prezidantino Alessandra Madella kaj Maximiliano Garcia en la 41-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo novembre 2021 venis reagoj el kelkaj landoj. Precipe Sirio multe demandis pri UEA kaj ILEI, el turka ano de la Internacia NRO de universitataj studentoj pri juro venis intereso pri lernado de esperanto kaj kunlaboro, venis peto pri lernado de Esperanto.
Dankoj
Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!
Sekretario de ILEI:
Elena Nadikova
Prezidanto de ILEI:
Ahmad Reza Mamduhi
2022-04-15