Fwd: [ILEI-sekcioj] ILEI raportas

2 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Oct 20, 2024, 7:32:51 PM10/20/24
to instru...@googlegroups.com

ILEI raportas

Karaj Gekolegoj,

Mi plusendas al vi la kutiman trimonatan raporton de ILEI. Agrablan legadon!

Kun multaj salutoj,
Zsófia Kóródy
AGEI-prezidanto


Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2024-07-15 ĝis 2024-10-19.

Ŝlosilpunktoj: nova Estraro de ILEI; ILEI-kongresoj 2024-2026; novaj kursoj de Esperanto; porafrika agado; Aktoj de simpozioj de ILEI; universitata agado; IPR kaj JA; kunlaboro kun UEA, ĈRI, FIPLV.

La Estraro

Dum la 57-a ILEI-kongreso estis elektita nova Estraro de ILEI por tri jaroj: 2024-2027. Reelektiĝis ĉiuj estintaj estraranoj kaj aldoniĝis novaAime Patrick Maniraiza, el Buĵumburo, Burundo. Tio estas strategie grava paŝo ne nur por Afriko, kie Esperanto bone progresas, sed por Esperantujo ĝenerale. Aime estos la observanto de ILEI ĉe TEJO. La Estraro kore bonvenigas sian novan kolegon kaj deziras al li multajn sukcesojn en poresperanta agado!

 ILEI-kongreso 2024

 Sukcese pasis la 57-a kongreso de ILEI en la urbo Maceió, Brazilo, kun bunta kaj varia programo. Ĝin partoprenis 83 esperantistoj el kvar kontinentoj. La ĉeftemo estis “Esperanto por justa edukado”. La tradicia simpozio havis ĉi-jare la temon “Lingvoj de instruado kaj justa edukado”.  Detalan raporton prezentis la Prezidanto de LKK Aristóphio A. ALVES FILHO en la revuo “Esperanto” kaj IPR, numero 2024-3. La rezolucion de la Kongreso eblas legi ĉe: https://sezonoj.ru/2024/07/ilei-33/

 

ILEI-Kongreso 2025

Survojas la preparado de la sekvonta ILEI-kongreso en Serbio, Beogrado, 26.08– 02.09.2025, kun LKK kiun prezidas Aranka Lazslo, sekciestrino de ILEI en Serbio. Kun la tradicia ILEI-kongresa programskemo, la kongresa kaj simpozia ĉeftemo estos: Artefarita intelekto kaj lingvolernado. Kongresejo: la hotelo Palace. Ĉar ILEI kongresos en la semajno tuj post UK en Brno, estos ofertita bustransporto de kongresanoj rekte inter la du kongresejoj, de Brno ĝis Beogrado.  Estas preparata la emblemo, konceptita de A.Madella,  kaj baldaŭ aperos la aliĝilo.

 

“Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado 2025

ILEI kun Erasmus+ kaj UEA subtenis morale kaj finance trejnseminarion por E-instruistoj kaj aktivuloj enkadre de la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado, aŭguste 2025, kunorganizita de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj SEL (Serbia Esperanto-Ligo). Ĉefprelegis Duncan Charters, Francesco Maurelli kaj Sara Spano.

 

ILEI-kongreso 2026

Venis bona propono por la kongresloko en 2026. La Estraro traktas kaj diskutas ĝin.

 Instruado de Esperanto

Kursoj en Burundo

La nova ILEI-estrarano Aime Patrick Manirakiza gvidis sian unuan fizikan Esperantan klason en la klubo nomata ‘Paca Armeo’ post la 109-a UK. Lia kurso de Esperanto en la angla aperas en la jutuba kanalo "Esperanto + Edukado ILEI" Gratulon al nia nova kolego!

En Serbio

Serbia Esperanto-Ligo invitas al internacia progresigaj retkursoj:

Konversaciaj ekzercoj, nivelo: B1–B2, gvidanto: Nedeljka Ložajić (Nedeljka Loĵajiĉ)

Konversacia kurso, nivelo: B2–C1, gvidanto: Radojica Petrović (Radojica Petroviĉ)

Gramatiko de Esperanto, nivelo: B, gvidanto: Radojica Petrović

Ĉiuj tri kursoj estas inkluzivaj por vidantoj kaj nevidantoj.

Jen la ligilo: https://forms.gle/D1g5avmrM1mnGBGF9

 Internacie

Ekde 2024.10.12 (je subteno de ILEI) komenciĝis perreta mezgrada kurso  (B2-C1) por ajnalandanoj en ZOOM enkadre de la projekto EToSo dum 6,5 monatoj. La kurso okazos plene en Esperanto kaj traktos la temojn, kiuj koncernas nur Esperanton.

Por ricevi pliajn informojn nepras plenigi enketilon, bv. retumi al: esperan...@mail.ru

En Hispanio

UNED (Hispana Distanca Universitato) invitas al internaciaj retaj kursoj. Ili estas ankaŭ aldonitaj al Edukado: A2 kaj B1. La aliĝoperiodo al la Esperantaj kursoj finiĝos la 22-an de oktobro.

Literatura kurso

Serbia Esperanto-Ligo denove organizas senpagan retan kurson pri la Literaturo de Esperanto por internacia partoprenantaro kun preleganto Zlatoje Martinov. Ĝi konsistos el 12 prelegoj (po unu horo) ekde la unua lundo de novembro 4 kaj daŭros ĝis la mezo de aprilo 2025 ĉiun duan lundon (dufoje monate) per la programo Zoom kun komenco je la 18-a horo UTC.  La temoj kaj la strukturo de la prelegserio estas la sama kiel pasintjare. La kurso daŭros ĝis la mezo de aprilo 2025 kaj estas senpaga por la partoprenantoj. Kondiĉo estas minimume B1-nivela lingvoscio. Aliĝi eblas pere de reta aliĝilo: https://forms.gle/Ltjk5Vn7rTEAGVky9
 aŭ per retmesaĝo al la retadreso: laslo.az<ĉe>gmail.com (Aranka Laslo, la estrino de la Serba ILEI-sekcio).

Projektoj

Tago de Esperanta Libro (Zamenhofa Tago)

Por la tradicia Tago de Esperanta Libro (Zamenhofa Tago) ILEI proponas ĉi-jare du tekstojn: por komencantoj - la komencon de la teatraĵo "1910" de Ĵenja Amis, kiu parolas pri la vizito de Zamenhof al Usono kaj Kanado. Por progresintoj -  la rondirantan rakonton "Pri viroj kaj kunikloj", lanĉita de la nove restariĝinta Komisiono pri Virina Agado de UEA.  De la mezo de novembro la tekstoj senpage elŝuteblos el la retejo de ILEI.

Porafrika agado

Du skatoloj de la libro de Joel Muhire estis venditaj/disdonitaj dum UK en Tanzanio danke al kio multaj afrikanoj ricevis ĝin.

Sekcioj

 DKEJO kaj ILEI prezentas la duan eldonon de la nova informilo Konga Stelo: https://uea.org/vikio/Dosiero:Konga_stelo_2..pdf  Konga Stelo enhavas novaĵojn pri ĉiuj poresperantaj aktivaĵoj  kaj estos paŝo progresen en la tutlanda Eo-movado. Bonan legadon! 

https://uea.org/vikio/Dosiero:KONGA_STELO_REVUO.pdf

Universitata agado

"Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj"

Universitata septembra retkunsido prezentis la  raporton de Probal Dasgupta kaj Sajal Dey pri la instruado de Esperanto en prestiĝa nord-barata universitato; la anoncon pri la sukceso de la kunveno pri konstruitaj lingvoj en Francio de Philippe Planchon kaj pri la ekzameno kaj diplomoj al la kursanoj de la universitato en Teherano. Dennis Keefe pro teĥnikaj problemoj  raportis skribe pri la kursoj ĉe la universitato UNED en Hispanio.

 Eldonado

Septembre aperis paperforme Aktoj de Simpozioj de ILEI, 2022-2023, redaktitaj de A.Madella ĉe la itala esperantista eldonejo Edistudio (https://edistudio.it/articolo.php?id=175). La 284-paĝa volumo en Esperanto, kun partoj en la angla kaj en la japana, kolektas eseojn, kiuj kreskis el prelegoj prezentitaj dum la Simpozioj de la Tria Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI-3) en 2022 kaj de la hibrida Kongreso en Linjano Orsabla en Italio en 2023.  La projekto estas realigita enkadre de la 75-jariĝo de ILEI.  La libro jam disponeblas ĉe la Libroservo de UEA kun entute 23 tekstoj de prelegoj. Pliaj informoj, reta mendilo: https://katalogo.uea.org?inf=4574 Legu pli detale en la artikolo de A.Madella por ĈRI: https://esperanto.https://www.ilei.info/agado/eldonado.phpcri.cn/2024/09/26/ARTI8RDcyVUcLpTDAidjIYjm240926.shtml La Aktoj estas elŝutitaj al la paĝaro de ILEI: https://www.ilei.info/agado/eldonado.php La Estraro decidis, ke sekciestroj kaj komitatanoj de ILEI povos ricevi senpagan kopion de la libro de la Aktoj dum la UK de Brno aŭ la Kongreso en Serbio.

IPR kaj JA

La numero 2024/4 aktive pretiĝas. Ĝi estos la lasta numero de la 30-jara periodo de la diligenta kaj sindonema redaktora laboro de Jozefo Nemeth. ILEI kore gratulas nian karan samideanon Jozefo kaj deziras al li sanon, prosperon kaj pliajn sukcesojn!

Kunlaboro kun enmovadaj institucioj

Kun UEA

Kiel kutime, ILEI estis prezentita dum UK en Tanzanio. Nun estas prizorgata la prezento por VK-2024 en novembro.

Marija Belošević diligente preparis la Tagon de Lernado dum UK en Aruŝo. Ĝi elsendiĝis ankaŭ por la eksterkongresa publiko pere de la platformo Zoom.Gratulon kaj dankon al Marija! Jam estas alŝutita la registraĵo de la Tago de Lernado en la jutuba kanalo de ILEI:

https://www.youtube.com/watch?v=bDWIx4lMqOQ

La kanalo, danke al la lastatempa prezentado en Fejsbuko fare de la profesoro R. Corsetti, jam havas pli ol 1000 abonantojn kaj sekve, laŭ la reguloj de Jutubo, rajtas elsendi ankaŭ vive niajn eventojn!

 Kun Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj Esperanto-asocioj

Oktobre Alessandra Madella partoprenis kun grupo da kolegoj kaj  studentoj de la Zaozhuang-Universitato en la 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en la sudkoreia urbo Jeonju. La vizito havas grandan signifon flanke de estontaj Esperanto-kontaktoj inter tri landoj kaj Azio ĝenerale kaj kunlaboro favore al Esperanto.  

Legu pli detale la artikolon pri tio ĉe: https://esperanto.cri.cn/2024/10/10/ARTI3v4XHPwyDjZgDSPaGrjr241010.shtml  kaj spektu filmeton pri tio: https://esperanto.cri.cn/2024/10/13/ARTIBhW8b8FR35SRy9wk7ZOE241013.shtml

Kun CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj)

Alessandra Madella prelegis pri la ĉina verkisto Cicio Mar dum la Esperantologia Konferenco, organizita de CED dum la UK en Aruŝo. La prelego spekteblas en la jutuba kanalo de CED: https://youtu.be/cDoSu31q8dU?si=QIJjF-Y7h-LnTnNn

Kunlaboro kun ekster movadaj institucioj

Kun FIPLV

La raporto de ILEI pri 2023 aperas en la retejo de Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj (FILPV), organizo, kun kiu ILEI havas bonajn rilatojn jam de jardekoj:

https://fiplv.com/members-2/members-reports/

 Dankoj

Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!

Sekretario de ILEI: Elena Nadikova (kun pardonpeto pro la ioma prokrasto)

Prezidanto de ILEI: Ahmad Reza Mamduhi

2024-10-19

--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
ILEI raportas 2024.10.19.docx
ILEI raportas 2024.10.19.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages