---------- Forwarded message ---------
Feladó:
Dr. Rudolf Fischer <fis...@uni-muenster.de>Date: 2024. máj. 16., Cs, 8:46
Subject: [Aktivuloj] Granda artikolo en Westfälische Nachrichten, distrikto Steinfurt => kopioj aldonitaj
To: <
akti...@esperanto.de>
Karaj,
mia 3jara kurso "Esperanto en dialogo" finiĝis en aprilo. Kelkaj partoprenantoj restis dum la
tuta tempo. Ili volis danki al mi en Nordwalde, kaj por tio mi invitis ĵurnalistinon.
Precipe, ĉar ja la 24an de majo komenciĝos nova reta kurso por komencantoj de mi (mi jam
raportis). La afero bone funkciis, hodiaŭ aperis granda artikolo. Mi aldonas kopiojn (kaj informis
ankaŭ
medie...@esperanto.de).
Bedaŭrinde ankoraŭ en Münster ne aperis anonco de mia kurso. Tio havus la plej grandan
varb-efikon. Ĝis nun anoncis sin nur 2 partoprenontoj, unu el Freiburg, verŝajne instigita de unu
el vi, kaj unu el Duisburg. Al la kandidatoj mi sendas ankaŭ demandilon por eltrovi, kiu reklamo
kaŭzis ilian aliĝon.
Kun koraj salutoj
Rudolf
_______________________________________________
Aktivuloj-dissendolisto
Akti...@esperanto.de