Karaj Gekolegoj,
ankoraŭ eblas aliĝi al mia virtuala popolaltlernaja kurso, kiun organizas KVHS Uelzen. Ĝi okazos en mardo, la 22an de marto inter 16-20h kaj kostos nur 21,25 EUR.
La celo estas informi pri Esperanto, pri ĝia internacia uzeblo, montri la internan logikon de la lingvo, prezenti la gramatikon kaj instrui sufiĉan vortprovizon por baza komunikado en kelkaj ĉiutagaj situacioj.
Se vi konas interesiĝantojn, komencantojn, bv. informi ilin pri tiu lerneblo.
Kun danko kaj multaj salutoj,
Zsófia Kóródy
AGEI-prezidanto
--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6