ILEI raportas
Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2024-04-15 ĝis 2024-07-15.
Ŝlosilpunktoj: novaj intervjuoj kun Prezidanto kaj Vicprezidanto de ILEI; preparado al la Kongreso-2025, inkluzive Simpozion kaj Komitatkunsidon; novaĵoj pri la kongreso-2026; preparado al la instruista trejnado en Burundo; novaĵoj pri la projektoj “Instruistoj de la Jaro” kaj “Interŝanĝo de lernantoj”; novaj sesioj de la Kunpens(ig)adoj pri Esperanto en Universitatoj; nova eldonaĵo de ILEI; kunlaboro de ILEI kun UEA, Zaozhuang-a Universitato, Balkana grupo, Ĉina Komunikila grupo kaj FIPLV.
Eventoj
La Vicprezidanto Alessandra Madella salutis nome de ILEI dum la Kultura Festivalo kaj Akademiaj Interŝangxoj por festi la 40-jariĝon de Tonglu-a Esperanto-Ligo. Partoprenis pli ol 90 homoj el la tuta Ĉinio, inkluzive de multaj estroj de la lokaj asocioj kaj de la Vicprezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF), Zhang Cheng Hua. Partoprenis ankaŭ studentoj de la Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato.
Karburaĵo por universitataj mensoj—Intervjuo kun Olta Totoni pri Fuel Magazine
Ĉe la paĝo https://www.ilei.info/agado/EKO.php ekde nun legeblas la AMO-arkivo fare de Jozefo Nemeth. Bonvenon al la legado!
La Komitato
La Estraro kontrolas nombron de komitatanoj por la kongresa Komitatkunsido, kiu okazos lundon la 21-an de julio tagmeze je la 12.00 UTC. La Prezidanto Ahmad Mamduhi preparas materialojn por la komitatkunsido, la Vicprezidanto Alessandra Madella – Jarraporton.
La Estraro
La Prezidanto Ahmad Mamduhi partoprenis en la asembleo de FIPLV (FIPLV Online World Assembly) la 27-an de junio nome de ILEI, kiu pli membros en tiu organizo.
La kasisto Karine Arakeljan preparis kaj konkludis la financan raporton pri 2024; ĝin jam taksas la kontrolistoj.
ILEI-Kongreso 2025
La preparado survojas: aperis provizora programo, ĝi konstante poluriĝas, konkretiĝis turisma programo; oni interkonsentis pri E-kursoj diversnivelaj; LKK traktas problemojn kun la aliĝintoj, kiuj ne ricevis vizojn; estis solvita problemo pri la kongresa retejo; plu funkcias aliĝilo kaj mendilo. Kreskas nombro de virtualaj partoprenontoj. LKK daŭrigas varbadon, okupiĝas ankaŭ pri invitleteroj kaj dezajna preparado rilate al kongresaj materialoj (sako, afiŝo k.a.). Estas prizorgata la veturo al UK en Brno/Burno, por kio estas antaŭrezervita bona buso. Kongresa bankedo estas preparata en tre prestiĝa loko en Beogrado kun bona menuo. Prepariĝas virtuala formato de la kongreso.
Simpozio
Finiĝantas la preparado de la Simpozio, pri kiu okupiĝas Alessandra Madella. La programo jam estas preta kaj anoncita. Post la interna estrara diskuto la temo de la simpozio sanĝiĝis kaj estas: “Al kaj kulturo”. La programo videblas ĉe:
https://www.ilei.info/konferenco/2025/Simposio%20de%20ILEI%202025.pdf
ILEI-kongreso en 2026
Estis dissenditaj novaj alvokoj por la Kongreso-2026; alvenis novaj proponoj, kiujn detale analizis Laura Brazzabeni, la estrarano pri kongresoj. La Estraro taksas ilin por anonci sian decidon dum la Kongreso kaj estas preparanta oficialajn dokumentojn.
Kapabligo
Porafrika agado
Trejnseminario en Burundo
ILEI subvencios 450 eŭrojn por trejnseminario, okazonta en Burundo fine de aŭgusto kaj komence de septembro enkadre de la nova projekto de ANEB kaj Burunda Ministerio pri Edukado kunlabore kun ILEI por antaŭenigi instruadon de Esperanto en burundaj ŝtataj lernejoj. La projekto ricevis sam-suman subvencion ankaŭ de UEA.
ILEI subvencios ankaŭ 250 eŭrojn al la projekto de Latifou Gbadamassi por daŭrigi instruadon de Esperanto en porknabina kurso en Benina Liceo. Latifou dissendis detalan kaj tre interesan raporton pri tiu agado. Gratulojn al niaj kolegoj!
Sekcioj
Laŭ la informo de Joel Muhire, Redaktoro de Konga Stelo (KS) kaj sekciestro de ILEI en Kongo DR, plu progresas Konga Stelo: ĉiujn ĝiajn numerojn eblas trovi en la retejo:
https://uea.org/vikio/Konga_Stelo_Revuo
Projektoj
“Instruistoj de la Jaro”
Finis sian laboron la Komisiono por la konkurso “Instruistoj de la Jaro”. Ĉio iris glate, okazis kunsido de ĵurianoj/juĝantoj kaj ili elektis tutanime kaj la Instruiston de la Jaro, kaj la Junan Instruiston de la Jaro. La gajnintoj estos anoncitaj dum la ILEI-kongreso en Beogrado. Por ĉi-jara konkurso oni aljuĝis ankaŭ 3 honorajn atestilojn por la konkurso de junaj instruistoj kaj 2 honorajn atestilojn por la alia konkurso. Entute estas fakte 7 gajnintoj.
Interŝanĝo de lernantoj
Aperis interesa materialo de Esperanto-Ateliero en la alt-mezlernejo Victor CONSIDERANT en Salins-les-Bains, Francio pri ilia nova projekto:
Gratulojn al niaj kolegoj!
Homa Ĉeno
Sukcese disvolviĝas la projekto, kiu espereble baldaŭ atingos mil homojn! Aliĝu!
Rondiranta rakonto “Pri Viroj kaj Kunikloj “
Bone progresas tiu ĉi projekto. En junio aldoniĝis homoj el Italio, SudKoreio, Japanio.
Universitata agado
La 60-a kunpensigado pri Esperanto en universitatoj okazis la 5-an de majo 2025. Dum tiu sesio, Bak Giwan prezentis la historion de la Esperanto-fako ĉe la Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio, kio vekis grandan intereson kaj generis multajn demandojn. Poste, Antonio Leoni prelegis pri Carlos Gagini, eminenta verkisto, lingvisto kaj esperantisto el Kostariko, kies kontribuoj al la kulturo kaj la esperantismo en Latin-Ameriko estis aparte elstaraj.
La 61-a kunpensigado, okazinta la 2-an de junio, havis du elstarajn prelegantojn. Arko Gong parolis pri la rolo de Esperanto en ĉinaj universitatoj, menciinte plurajn ekzemplojn de aktivaj programoj kaj instruado en diversaj altlernejoj. Ilona Koutny prezentis sian projekton pri la restarigo de nova interlingvistika fako en Eŭropo, planata laŭ la modelo de la sukcesa programo en Poznano, kun la celo estigi bakalaŭran kurson pri Esperantologio kaj Interlingvistiko en nova universitata medio.
Dum 62-a sesio de la kunpens(ig)adoj, kiu okazis en la 7a de julio, Joel Muhire prezentis sian lernolibron por studi Esperanton en la svahila, kiun ILEI eldonis unue papere por la UK en Aruŝo kaj nun ankaŭ disponeblas en bita formo, elŝutebla el la retejo de ILEI. Joel informis, ke li planas verki ankaŭ lernlibron por studi la svahilan lingvon per Esperanto; kelkaj lecionoj jam aperis en la revuo La Konga Stelo.
Giridhar Rao kaj Probal Dasgupta raportis pri la esperantista agado en barataj universitatoj, inkluzive de reta Esperanto-kurso en fama altlernejo, kiun sukcese finis dek lernantoj. Giri ankaŭ parolis pri sia esperantigo de biografio de Mahatmo Gandhi, kies teksto estis provlegita de Michela Lipari kaj Fernando Pita. Li aludis ankaŭ al sia laboro pri sciencfikcia literaturo. La prezento estis tre enhavriĉa kaj certe meritas spekton.
Bruĉjo Kasini informis pri kongreseto en Pisa, kiun li organizas, kun plano inkluzivi seminarion pri ĵurnalismo kadre de kunlaboro kun la Universitato de Pisa.
Fine, Alessandra mallonge prezentis la venontan Simpozion de ILEI 2025, kiu havos la temon "Artefarita Intelekto kaj Kulturo". Estas espero, ke surpriza gasto povos partopreni la programon, aldonante al ĝi specialan gravecon.
Post bedaŭriga forpaso de kara prof. Renato Corsetti, organizas kaj gvidas la sesiojn de la Kunpens(ig)adoj Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Mamduhi. La registraĵojn de ĉiuj sesioj spektu en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5
Eldonado
Aperis fare de ILEI bita eldono de la verkaro de Itala kuracistino Antonietta Bernardoni en la ĉina kaj Esperanto: https://www.ilei.info/agado/Antonietta%20Bernardoni%20%20Esperante%20kaj%20cxine.pdf. Ĉinigis ĝin studentoj kaj instruistoj de Zaozhuang-a Universitato. Jam eldoniĝis ankaŭ la papera versio, pli bela.
Survojas la peparado de la Antologio de la plej interesaj materialoj el IPR tra la tuta ĝia ekzisto omaĝe al 75-jariĝo de ILEI, festita en 2024. La skriba parto pretas kun 120 A4-paĝoj. La Estraro serĉas taŭgan eldonejon, prefere en Eŭropo. Okupiĝas pri tio la estrarano Fernando Pita.
IPR kaj JA
Kunlaboro kun enmovadaj institucioj
Kun UEA
ILEI, kiel kutime, partoprenos en la 19-a Movada Foiro dum UK en Brno, Ĉehio. A. Madella mendis budon kaj salonon por la prezento pri ILEI.
Kun Zaozhuang-a Universitato
Sukcese pasis la unua seminario pri Esperanta tradukado en la Zaozhuang-a Universitato. Legu pli pri tio ĉe:
La unua seminario pri Esperanta tradukado en Zaozhuang-a Universitato
Kun Balkana grupo
ILEI nome de siaj membroj partoprenis en monataj kunsidoj de la grupo de Balkanaj kaj Danubaj landoj la 26-an de aprilo kaj la 17-an de majo cele al plua kunlaboro. En majo partoprenis esperantistoj el Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Grekio, Rumanio kaj Serbio.
Kun Ĉina Komunikila grupo
Aperis artikoloj por Ĉina Komunikila Grupo:
Pri la animacio Nezha: https://esperanto.cri.cn/2025/04/19/ARTI1745064834436212
Intervjuo kun ĉina art-historiistino:
https://esperanto.cri.cn/2025/05/20/ARTI1747707248957599
Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj
Kun FIPLV
En la printempa numero de la bulteno de FIPLV (Fédération Internationale
des Professeurs de Langues Vivantes, t.e. Internacia Federacio de Instruistoj
de Modernaj Lingvoj), aperis ampleksa 9-paĝa intervjuo kun Ahmad Mamduhi,
prezidanto de ILEI (paĝoj 7–15). En tiu anglalingva intervjuo li prezentas
Esperanton, ILEI kaj ĝian internacian agadon al la legantaro de FIPLV, unu el
la plej gravaj mondaj organizaĵoj por instruistoj de vivantaj lingvoj. La
titolo de la intervjuo estas:
"Q&A: Meet ILEI - A
conversation with Ahmad Mamduhi, President of ILEI", kiu estas legebla ĉi
tie: FIPLV Newsletter – Printempo 2025 (PDF)
Dankoj
Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!
Sekretario de ILEI: Elena Nadikova
Prezidanto de ILEI: Ahmad Reza Mamduhi
2024-07-15