Karaj gekolegoj, interesiĝantoj pri instruado de Esperanto kaj scivolemuloj pri nia internacia lingvo,
30.09.-03.10.2022 -TORPEDo: jen aldone la detala programo de la ĉi-jaraj Pedagogiaj Tagoj, la jam tradicia fakseminario en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Finfine, denove en ĉeesta formo! (Tamen, ni provos solvi ankaŭ retan partopreneblon, almenaŭ parttempan, ebligi virtualan viziton por spertinterŝanĝo, diskutado).
Aliĝo ankoraŭ eblas. Bonvenon!
Ĉeftemoj: gramatiko, instruspertoj el ĉeestaj kaj retaj kursoj, vortaroj, didaktikaj instruhelpiloj, KER-ekzamenoj ktp.
Gastprelegantoj: Bertilo Wennergren kaj Martin Ptasinski.
Loko: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, 37412
Tranoktado: bv. mem serĉi en Herzberg feriodomon, hotelon, ktp. aŭ skribu al ni pri viaj deziroj kaj ni klopodos helpi (savsolvo: surplanke en la Esperanto-Centro).
Kotizo: por asociaj membroj (AGEI, GEA, EGS, ktp., gejunuloj): 39€
por aliaj: 59€
Kun multaj amikaj salutoj,
Zsófia Kóródy
AGEI-prezidanto
--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6