Raportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2026-01-15 ĝis 2026-04-15.
Ŝlosilpunktoj: forpaso de Radojica Petrović; kongresoj: finkalkulo por 2025 kaj preparado por 2026, planoj por 2027; preparado al la Komitatkunsido; revivigo de ILEI-UEA ekzamenoj; projektoj: “Pri viroj kaj kunikloj”; Universitata agado; kontrolado pri JA; kunlaboroj kun UEA, ĈRI.
Eventoj
Omaĝe al niaj kolegoj Radojica Petrović kaj Renato Corsetti:
La Estraro funebras pro forpaso de sia kolego Radojica Petrović 2026.03.08 kaj kondolencas al lia familio. La venonta numero de IPR estos dediĉita al li. Helan memoron al nia fidela samideano!
La 2026.02.01 ILEI okazigis retan memorkunvenon okaze de la unua datreveno de la forpaso de Renato Corsetti, eminenta esperantisto, instruisto kaj sindediĉa aganto por Esperanto kaj internacia kompreniĝo. Gvidis la kunvenon Ahmad Reza Mamduhi, la prezidanto de ILEI, kun la ĉeesto de la familio kaj de multaj samideanoj. La Estraro plu laboros por prospero de Esperanto kaj ĝia instruado, kiel strebis niaj kolegoj!
La Estraro
Dum la lasta Estrarkunsido 2026.04.10 estis aprobita la financa raporto de la kongreso – 2025 en Serbio kaj estis diskutata la sekva Komitatkunsido. La Estraro decidis aĉeti propran Zoom-konton ekde Junio por daŭrigi la kursaron EToSo-n kaj aliajn, kiuj, espereble, aperos. Tial la Estraro invitas instruistojn pli aktive partopreni en gvido de diversnivelaj kursoj por plu disvastigi Esperanton.
La Estraro subtenis aligi ILEI-n al la Pakto kontraŭ la Malinformado, iniciatita de la profesoro Vicente Manzano Arrondo (Viko) el Sevijo. Li prezentis la ideon dum la 68-a kunpensigado pri universitatoj (legu sube): https://www.youtube.com/watch?v=C6VV-5RF4mw&t=39s
Komitato
Maje la Estraro denove kontrolos la aktualan liston de la komitatanoj por 2026 kaj junie okazos la Komitatkunsido.
Sekcioj
Poiome venas jarraportoj de la sekcioj. La Estraro de ILEI kore dankas la sekciestrojn el Aŭstrio, Brazilo, Japanio, Francio, DR Kongo, Litovio, Rumanio, Serbio, Svedio kaj la estraraninon Marija Jerković, kiu organizis tiun laboron, kaj petas ĉiujn aliajn sekciojn same raporti pri sia agado en 2025. Dankon!
Anthony Bodineau akceptis esti la nova kontaktpersono por Britio kaj Julija Batrakova akceptis esti la kontaktpersono por Nederlando, ĝis la restarigo de la sekcio.
ILEI-Kongreso-2026
Estis plene kompilitaj kaj dissenditaj la programoj de la kongreso kaj la Simpozio en Zaozhuang – kun abundaj prelegoj de la plej spertaj fakuloj. En la Simpozio « Plialtigi lingvan konscion », organizata de Alessanda Madella, prelegos 24 profesoroj, doktoroj kaj fakuloj el 15 landoj. Vidu ĉe:
https://www.ilei.info/konferenco/2026/Programo_Kongreso_de_ILEI.pdf
https://www.ilei.info/konferenco/2026/Simpozio_ILEI_2026.pdf
Okazos nur-ĉeesta skriba parto de KER-ekzameno (B1, C1, C2) kaj ILEI-UEA ekzameno (B 1). Jen estas la ligilo por aliĝi al la KER-ekzameno dum la Kongreso de ILEI en Zaozhuang, la 11-an de Julio: https://edukado.net/alighilo?id=2026CN-ZAOZ
Ĉe la paĝaro de ILEI aperis ankaŭ informo pri hoteloj kaj ekskursoj dum la kongreso: https://www.ilei.info/konferenco/2026/Kongreso_Ekskursoj_kaj_Hoteloj.pdf Okazos antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.
Jam estas preskaŭ 100 aliĝintoj kaj la Estraro decidis plilongigi la unuan aliĝperiodon ĝis la fino de Aprilo. La Kongreso kaj la Simpozio estos hibridaj.
Daŭras la varbado por kaj reklamo de la 58-a kongreso de ILEI en Ĉinio. Dum la renkontiĝo “ONI KONGRESAS” la 27-an de januaro Laura Brazzabeni, la estrarano pri kongresoj, kaj Alessandra Madella prezentis detalojn, programon kaj novaĵojn de la ĉi-jara kongreso en Ĉinio. Alessandra Madella prezentis kongreson en artikoloj por la Revuo Esperanto kaj La Revuo Orienta, la organo de Japana Esperanto-Instituto, kaj retaj prelegoj en Ĉinio.
ILEI-Kongreso 2025
Komence de februaro post longaj kalkuladoj kaj korektadoj estis prezentita al la Estraro la financa raporto pri la kongreso en Beogrado. Ĝi estis aprobita.
ILEI-kongresoj 2027 kaj sekvaj
Laŭ la interkonsento, februare Laura Brazzabeni dissendis oficialan alvokon nome de la Estraro por invitontoj de la kongresoj 2027 kaj 2028. Post diskutado de la alvenintaj proponoj la Estraro aprobis la lokon de la ILEI-kongreso en 2027. La anonco sekvos. Jam estas ellaborata la kontrakto por la kongreso-2027.
Kapabligo
Preparante la ILEI-UEA-ekzamenon dum la kongreso en Zaozhuang, la Estraro decidis modifi la Regularon de tiu ekzameno por pli adapti ĝin al modernaj cirkonstancoj.
Projektoj
La projekto “Pri viroj kaj kunikloj” finiĝis. Ekde majo 2025 ĉirkaŭ 56 virinoj el 15 landoj kune verkis la rondirantan rakonton, kiu longas iom pli ol 35 paĝoj. Pli kontribuis virinoj el precipe Italio, Ĉinio kaj Japanio. Gratulon al ĉiuj samideaninoj, kiuj kunlaboris en la projekto! La Estraro decidis eldoni la rakontojn almenaŭ en la retejo de ILEI per ĝia ISBN, kune kun Virina Agado, kaj realigi aŭdilibron, legatan de la itala samideanino Claudia Maggi. Ĉiuj aŭtorinoj donis sian konsenton aperigi sian nomon en la libro. La itala samideanino Maria Giardino bedaŭrinde forpasis kaj estis la ideo dediĉi la libron al ŝia memoro.
Universitata agado
La 68-a Kunpensigado de universitatanoj okazis 2026.02.02. Amri Wandel prezentis la historion de Internacia Kongresa Universitato (IKU), inkluzive de la novigoj (kiel la IKU-libro kaj la filmado de prelegoj), kiujn li enkondukis, la ligoj kun AIS, la proceduro de juĝado de la preleg-proponoj kaj la premio Power. D.Ŝevĉenko kaj A.Striganova pli detale parolis pri la IKU-libroj, kiujn eldonas Impeto; pri sia sperto de E-instruado dum 12 jaroj en la Universitato de Amikeco inter Popolo kaj pri sia Esperanto-lernolibro en la rusa. Vicente Manzano Arrondo (Viko) fine prelegis pri seminario pri malinformado, kiun li organizas ĉe la Universitato de Sevijo kun fakuloj pri ĵurnalismo, komunikado, sociologio, psikologio ktp. ILEI kore dankas Dennis Keefe pro lia afabla disponebligo de la Zoom-kunligo! Vidu ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=C6VV-5RF4mw
La 69-a Kunpensigado okazis 2026.03.09 kun tre interesa enhavo kaj diskuto.
Christopher Gledhill parolis pri la revuo Esperantologio/Esperanto Studies de CED, invitante homojn kontribui artikolojn ankaŭ pri ne tiel komunaj temoj, kiel Esperanta pedagogio, terminologio, diskurs-analizo aŭ ludoj. La publikaĵoj en la revuo estas nun rekonataj kiel sciencaj en Italio. Bengt-Arne Wickström rakontis pri la unuaj, Frankaj jaroj de AIS, inkluzive de la fondo kaj de la Esperanto-kursoj en orient-europaj landoj kiel Rumanio aŭ Slovakio. La ambicia ideo de Frank estis, ke per la lingvo internacia oni povas instrui ĉiujn fakojn je scienca nivelo, de bakalaŭriĝo ĝis doktoriĝo. Amri Wandel, post la forpaso de Frank, revivigis AIS alimaniere. Vidu ĉe: https://youtu.be/-jhcrwysiQI
La 70- a Kunpensigado okazis 2026.03.06 kun jena enhavo: Antonio Leoni pri ekspozicio en la Universitato de San Carlos de Gvatemalo en la Colegio Mayor Santo Tomás de Aquino (https://digeu.usac.edu.gt/colegio-mayor-santo-tomas-de-aquino/), unua sidejo de tiu universitato en la urbo Antikva Gvatemalo; Alessandra Madella pri la Simpozio de ILEI 2026. Spektu ĉe: 70- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj
Eldonado
Survojas la preparado de la Antologio de materialoj de IPR fare de la estrarano Fernando Pita, okazas la lastaj pritraktoj kun la eventuala eldonisto.
IPR kaj JA
En IPR 2/2026 estos granda materialo omaĝe al nia forpasinta kolego Radojica Petrović. Legu kaj memoru lin!
Pro problemoj kun la reto en Irano, la dissendado de IPR verŝajne devos denove okazi sen la helpo de nia membro-administranto Hamzeh Shafiee. Por la pasinta numero, Alessandra Madella kaj la redaktoro de IPR Jozefo Nemeth detale kontrolis la liston de abonantoj kaj organizis sendadon de reta IPR laŭ sekcioj. Do, la Estraro supozas, ke estos malmulte da ŝanĝoj ĉi fojon. Sed la sendado okazos denove laŭ sekcioj kaj ni varme invitas la sekciestrojn, kiuj rimarkos problemojn, ke ili bonvolu kontakti nin por solvi ilin.
Pri Juna amiko la Estraro organizas la saman kontroladon de la abonantaro por organizi la sendadon de la dua numero. Jen la listo de estraranoj laŭ dividitaj mondopartoj:
Patrick Aimé Manirakiza: Afriko
Fernando Pita: Ameriko
Elena Nadikova: Norda Eŭropo (Skandinavio, Islando kaj Danio, Baltiaj Landoj, Britio kaj Irlando)
Marija Jerković: Orienta Eŭropo
Alessandra Madella: Azio (inkluzive de MONA), Aŭstralio, Italio, Germanio
Laura Brazzabeni: La restantaj landoj de suda kaj centra Eŭropo
Karine Arakeljan: financa kontrolado de abonoj
Ni petas la kunlaboron de perantoj kaj sekciestroj kaj ni esperas, ke la abonantoj, kiuj rimarkos problemojn, bonvolos kontakti nin por solvi ilin.
Laŭ la decido de la Estraro en IPR aperos rubriko “ILEI dankas”, dediĉita al homoj, kiuj donacas al la Ligo. Personaj dankoj aperos nur kaze de konsento de la donacantoj pri tio.
Kunlaboro kun enmovadaj institucioj
Kun UEA
Kune kun UEA, la organizo Vikimedio EO kaj la Bjalistoka Klubo ILEI partoprenas en subvencipeto de Erasmus+ por la projekto pri edukada mastrumado, kiu celas, ke Esperantaj edukistoj (instruistoj, trejnistoj, kouĉistoj, mentoroj, sendependaj kreantoj de retaj kursoj, ks) povu pli bone, lerte kaj vaste liveradi edukadon, ĉar ili kapablos pli bone trakti la administran bazon. ILEI esperas pere de tiu subvencio helpi al Esperantaj instruistoj tutmonde.
Pro daŭraj problemoj kun la reto en Irano, Alessandra Madella anstataŭis Ahmad Reza Mamduhi en la komitatkunsidoj pri la statut-ŝanĝo de UEA. Ŝi daŭre organizas kaj gvidas la kunpensigadojn de universitatanoj (vidu supre).
La Kongreso de ILEI 2026 enhavos parton de Virina Agado, kunlabore kun la Komisiono por Virina Agado de UEA.
La Estraro precipe dankas al Stefan MacGill, kiu dum multe da jaroj donis videblecon al la agado de ILEI pere de siaj EKO-komunikiloj, kiuj bedaŭrinde nun devis ĉesi pro liaj sanproblemoj. Ni bondeziras al li resaniĝon kaj bonfarton!
Kun ĈRI
Artikolo por Ĉina Komunikila Grupo (en la platformo de CGTN) pri la ĉevaloj en la mito de la Olimpikaj Ludoj – kaze de Olimpikoj de Milano-Kortina kaj la jaro de la ĉevalo laŭ la ĉina kalendaro fare de Alessandra Madella: https://esperanto.cri.cn/2026/01/20/ARTI1768874392834426
Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj
Kun FUEL Magazine
En Februaro 2026, la brita revuo por universitatanoj FUEL Magazine republikigis la artikolon de Alessandra Madella pri la Simpozio de ILEI 2025, kiu aperis en la vintra eldono de la bulteno de FIPLV (Fédération Internationale des Professeurs de Langues Vivantes).
Dankoj
Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn! La Estraro persone kore dankas sinjorojn el Nederlando pro ilia donaco de 2000 eŭrojn al la ĝenerala kaso de ILEI!
Sekretario de ILEI: Elena Nadikova
Vicprezidanto de ILEI: Alessandra Madella
2026-04-15