Trimonata raporto de ILEI

0 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Jan 15, 2026, 6:10:42 PMJan 15
to instru...@googlegroups.com

ILEI raportas

Raportas la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2025-10-15 ĝis 2026-01-15.

Pro la situacio en Irano nia Prezidanto, Ahmad Reza Mamduhi, bedaŭrinde ne havas nun aliron al interreto. La Estraro decidis same pretigi la raporton por doni gravajn anoncojn.

Ŝlosilpunktoj: Forpasoj de Rob Moerbeck kaj Émile Malanda; Propono de Zhang Yan kiel financa kontrolisto; Kongreso kaj Simpozio 2026 ĉe Zaozhuang-a UniversitatoPartopreno de ILEI dum VK 2025; Zamenhofa Tago 2025 Interkonsento kun la Universitato de Burundo; novaj Kunpensigadoj pri Esperanto en Universitatoj; la “30 Oraj Horoj” en la Aktoj de la Konferenco EuroCALL 2025; Lerneja agado en Benino; Kurso en la persa por la projekto EToSo; la Ĝenerala Konferenco de UNESKO 2025 en Samarkando; kunlaboro kun UEA, Ĉina Komunikila grupo, FIPLV.

Ni perdis

La forpasoj de Rob Moerbeck, tre amata sekciestro kaj komitatano de Nederlando, kaj de Émile Malanda, iama estrarano de DR Kongo, estas tre gravaj perdoj por ILEI. Ni sincere kondolencas la familiojn.

La Komitato

Kvankam estos malfacile surpreni la rolon de kapabla homo kiel Rob, ni esperas, ke troveblos nova sekciestro kaj komitatano por la Nederlanda Sekcio kaj invitas interesatajn homojn sin proponi. En la venontaj monatoj estos necesa komitata voĉdono por akcepti la estraran proponon de nova financa kontrolisto de ILEI: Zhang Yan (Hirundo) el Ĉinio, prezidanto de Shandong-a Esperanto-Klubo, administranto de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato, kun kont-tenista diplomo.

Eventoj

ILEI-Kongreso kaj Simpozio 2026

En 2026 la Kongreso de ILEI okazos ĉe Zaozhuang-a Universitato, en urbo Zaozhuang de Shandong-Provinco de Ĉinio, de la 10-a ĝis la 16-a de julio. La interkonsento estis dulingve (Esperante kaj ĉine) subskribita de nia prezidanto Ahmad Reza Mamduhi kaj la estroj de Zaozhuang-a Universitato en Decembro 2025. La evento okazos kunlabore kun la Universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola Esperanto-fako nuntempe aktiva oficiale agnoskata de la Ĉina Registaro. La temo de la Kongreso estas "Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon", dum la Simpozio (organizata de Alessandra Madella) esploros pli science la temon "Plialtigi lingvan konscion", tre gravan en tempoj de A.I. La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de du-taga Simpozio kun la partopreno de doktoroj kaj profesoroj el diversaj landoj. Gvidos la lingvo-kurson por komencantoj Liu Baoguo kaj tiun por progresantoj Tatiana Loskutova. Estos la ebleco trapasi KER-ekzamenon kaj ekzamenon de ILEI-UEA. Estos riĉa distra programo, kun belaj filmoj kaj pluraj ebloj ĝui kaj mem sperti ĉinajn artojn. La lastaj tri tagoj de la Kongreso estos tute dediĉitaj al la esplorado de la kultur-riĉa provinco Shandong, hejmloko de famaj filozofoj kiel Konfuceo kaj Mozi.

La logotipo de la kongreso, bele desegnita de Ahmad Reza Mamduhi per AI laŭ sugesto de samideanoj en Zaozhuang, prezentas la filozofon Mozi, kiu naskiĝis tie. La membroj de ILEI jam konas lian pacisman penson pro la novelo “Antimilitisto” de Lusin (Lu Xun), kiun ILEI proponis por la komuna legado de la Zamenhofa Tago antaŭ tri jaroj kaj kiu ankoraŭ senpage elŝuteblas el la Arkivo de Novaĵoj de nia retejo. 

Bonvolu aliĝi al nia Kongreso per la formularo: https://forms.gle/LVbz3WHLfAnrZbFA6

Ĉar la supra kunligo estas malfacile malfermebla fare de ĉinaj samideanoj, ni estas klopodantaj trovi ankaŭ alian manieron aliĝi, kiu estu pli facila por ili. Hirundo asistos homojn, kiuj volos pagi rekte per ĉina valuto. Venontan semajnon Hirundo kaj S-ro Semio komencos esplori hotelojn en Zaozhuang, por trovi la plej bonajn kondiĉojn. Hirundo ankaŭ helpos nin organizi kvin-tagan antaŭkongreson en Pekino, se estas sufiĉe da interesataj homoj. Intertempe komenciĝis varbado pri la kongreso ĉe lernejoj en Zaozhuang, por veki kiel eble plej grandan intereson pri Esperanto surloke.

Estrarano pri kongresoj Laura Brazzabeni jam ekvarbadis pri la kongreso per video nun spektebla en la jutuba kanalo de Esperradio kaj nova varba evento okazos dum la Zuma prezento de ĉiuj Someraj Kongresoj la 27-an de Januaro je la 20:00 UTC.

Jen la ligilo: https://us02web.zoom.us/j/86351393522?pwd=v94MxoeJX4GDyJhwLmCSo06Z3JPrN2.1

ID: 863 5139 3522     Pasvorto: ESPERANTO

ILEI en VK

Ahmad Mamduhi (kiu salutis dum la malfermo) kaj Alessandra Madella, kun la helpo de Laura Brazzabeni, reprezentis ILEI dum la Virtuala Foiro kaj la Faka Forumo de la Virtuala Kongreso de UEA en Decembro 2025. Ili ankaŭ gvidis tie komunan legadon de la proponoj de ILEI por la Tago de la Esperanta Libro, legante mikronovelon pri AI de Rafael Nogueras por INK kaj la rakonton “La sorto de Aina” de Ranja Zafinifotsy. La rakontoj ankoraŭ elŝuteblas el la retejo de ILEI, www.ilei.info.

Zamenhofa Tago 2025

Ankaŭ en aliaj partoj de la mondo homoj partoprenis en la kunlegado. Ekzemple, en Zaozhuang ĉeestis en reta evento Yin Jiaxin, aŭtoro de la INK-novelo “Olda Fan kaj la roboto-edzino”, kaj Maximiliano Garcia rakontis pri sia vizito al la lernejo de Ranja Zafinifotsy en Madagaskaro. En Parmo, Italio, oni legis “La sorto de Aina”, kiun la itala samideanino Claudia Maggi ankaŭ bele voĉlegis por la jutuba kanalo de Esperradio. Pri Ranja Zafinifotsy ankaŭ aperis intervjuo en Ĉina Komunikila Grupo (vidu sube). Ni varme invitas aliajn sekciojn, kiuj partoprenis en la kunlegado, kunpartigi siajn spertojn.

Ni memoras, ke vic-lernejestrino Ranja Zafinifotsy gajnis honoran atestilon en la konkurso “Juna Instruisto de la Jaro” 2025, farita de ILEI kunlabore kun TEJO kaj Edukado.net (same kiel la konkurso “Instruisto de la Jaro”).

Kun INK (Interkultura Novel-Konkurso) ni planas longan kaj fruktodonan kunlaboron.

Sekcioj

Brile progresas la bela revuo La Konga Stelo, redaktata de Joel Muhire, sekciestro de ILEI en Kongo DR, kiu jam havas sep libere elŝuteblajn numerojn, kun internacia enhavo kaj lingvokursoj: https://uea.org/vikio/Konga_Stelo_Revuo

Carlos Eduardo de Oliveira iĝis reprezentanto de ILEI por Argentino, cele al varbado por konstitui lokan ILEI-sekcion.

Universitata agado

Interkonsento de UEA kaj ILEI kun la Universitato de Burundo

Dank’ al la laboro de estrarano Patrick Manirakiza kaj de la estrarano de UEA Jérémie Sabiyumva, estis subskribita grava kunlabor-interkonsento kun la Universitato de Burundo, kie ne nur studentoj, sed ankaŭ profesoroj pretas lerni Esperanton. Gravan helpon donis Mirejo, kiu rakontis pri tio dum la 67-a Kunpensigado de Universitatanoj: https://www.youtube.com/watch?v=ZULEQbv3yCs

Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj

La Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj alvenis al la 67-a sesio. Organizis kaj gvidis Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi. La registraĵoj spekteblas en la jutuba kanalo de UEA:

https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5

En la Kunpensigado de Novembro prezentis siajn instruajn agadojn japanaj samideanoj, Kimura Goro de Universitato Sophia kaj Tida Syuntaro de la Universitato de Kioto, dum Dennis Keefe prezentis siajn ideojn pri Esperanto-bibliotekoj en poŝtelefonoj. En la Kunpensigado de Decembro, Dennis Keefe parolis pri lingvaj festivaloj kaj lingvo-foiroj el la merkatika vidpunto, Ekaterina V. Bebenina prelegis pri universitata merkatiko, dum Bengt-Arne Wickström prezentis la Esperantologian Konferencon de CED. En la Kunpensigado de Januaro, Miora Raveloharison, sekciestrino de ILEI por Madagaskaro kaj estrarano de UEA, prezentis la strategian planon de UEA por universitata agado, kun la aktiva ĉeesto de la prezidanto de UEA, Fernando Maja, kaj de aliaj estraranoj de UEA. Mirejo sekve rakontis pri la gravaj evoluj en Uzbekio kaj en Burundo.

La “30 Oraj Horoj” en la Aktoj de la Konferenco EuroCALL 2025

Sekve de la partopreno de Alessandra Madella en la granda konferenco de aplikata lingvistiko EuroCALL 2025 ĉe la Katolika Universitato de Milano, ŝia artikolo en la angla pri la projekto “30 Oraj Horoj” de Itala Sekcio de ILEI kaj Itala Instituto de Esperanto estis publikita en la Aktoj de la Konferenco fare de la Politeknika Universitato de Valencio, el kies retejo ĝi libere elŝuteblas:

Madella, Alessandra. “The ’30 Golden Hours’ Project to Learn and Teach Esperanto.” Advancing CALL: New research agendas—EUROCALL 2025 Short Papers. EUROCALL 2025 Scientific Committee. Polytechnic University of Valencia: https//ocs.editorial.upv.es/index.php/EuroCALL/EUROCALL2025/schedConf/presentations

Projektoj:

Lerneja Agado en Benino

La Sekciestro de Benino, Latifou Gbadamassi, sendis al la Estraro detalan raporton pri sia lerneja agado en Benino, kiu sukcese pludaŭras.

Projekto EToSo kaj la Jutuba Kanalo de ILEI

Kadre de la projekto EToSo, aperis lastatempe en la Jutuba kanalo “Esperanto + Edukado ILEI” kurso de Esperanto en la persa zorge de Ahmad Reza Mamduhi, dum ekis la kurso pri UNESKO Kuriero de Dennis Keefe. Tre interesaj estas la statistikoj de la kanalo, kiu en la pasintaj 3 monatoj signalis grandan juniĝon de la publiko. Ĝi estas nun plejmulte sekvata de viroj inter la aĝo de 35 kaj 45 jaroj. Certe inter la kialoj de tiu tre dezirebla juniĝo de la spektantaro legeblas ankaŭ la influo de la sukcesa agado de niaj reprezentantoj dum la Konferenco de UNESKO en Samarkando (vidu sube). La plej freŝdate aldonita video estas de prelego de Ilona Koutny al la studentoj kaj instruistoj de la Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato, la unua de sep prelegoj pri Esperanto de ŝi faritaj angle kaj Esperante en Aŭtuno 2025 ĉe ĉinaj universitatoj: https://www.youtube.com/watch?v=sHdFQExgdoA

La Ĝenerala Konferenco de UNESKO 2025 en Samarkando

Pro la malfacilo plani lastminutan partoprenon en malproksima loko kiel Samarkando, ILEI petis, ke Maximiliano Garcia kaj Wei Ningna ne partoprenu kiel observantoj de ILEI, sed en la grupo de reprezentantoj de UEA. La peto estis akceptita kaj la forta, 7-homa teamo de UEA tre bone agadis, alparolante tre multajn delegaciojn pri Esperanto kaj akirante iliajn kontaktojn. Ambaŭ François Lo Jacomo kaj Mirejo (subtitolita video: https://www.youtube.com/watch?v=f2bvr_77I1Y) sukcesis publike alparoli la asembleon pri niaj temoj. Ĉiuj broŝuroj pretigitaj subtene al la instruista trejnado de Fransoazo al afrikaj instruistoj estis disdonitaj. Maximiliano Garcia kaj Wei Ningna ankaŭ alparolis ĉinajn aŭtoritatojn pri la Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato per speciale pretigita broŝuro kaj efike varbadis pri sia filma projekto VALO (vidu suban intervjuon). Granda sukceso estis ankaŭ la prezenta leciono pri Esperanto farita de Mirejo al la Nacia Universitato de Lingvoj de Uzbekio en Samarkando, dank’ al la instruistino Parvina Xotamova. Nun pluraj instruistinoj sekvas kurson gvidatan de Mirejo. La sekciestro de la Barata Sekcio de ILEI, A. Giridhar Rao, konsentis esti la mentoro de la profesorinoj.

 

IPR kaj JA

IPR kaj JA estas sukcese dissenditaj kun riĉaj enhavoj en 2025. Signalindas en IPR serio de tri sciencaj artikoloj de Ekaterina V. Bebenina, la lasta studentino de Helmar Frank, pri la heredaĵo de Paderborn kaj la nuna graveco de metalingvistika kompetento, kun speciala atento pri la temo de transferoj.

 

Pro la nuntempa malfacila situacio en Irano, kiu estas ankaŭ malebliganta kontaktojn kun nia membro-administranto Hamzeh Shafiee, ni varme petas membrojn, kiuj lastatempe ŝanĝis sian adreson, ke ili bonvolu aparte komuniki tion al Jozefo Nemeth, por faciligi la korektan dissendadon de la unua numero de 2026 por ambaŭ revuoj, bite kaj papere.

Kunlaboro kun enmovadaj institucioj

Kun UEA

Vidu supre pri VK, Universitato de Burundo, UNESKO, Kunpensigado de Universitatanoj.
Rilate al la Virina Komisiono de UEA, bone antaŭeniras la internacia kunverkado de la rondiranta rakonto “Pri Viroj kaj Kunikloj”, kun kontribuoj ĉefe el Italio, Japanio kaj Rusio.  

Kun Kanada Esperanto-Asocio

Por speciala numero de Lumo (organo de Kanada Esperanto-Asocio) pri kinarto: Alessandra Madella. “Esperanto kaj la ‘universala lingvo’ de kino en Najbaroj.” Lumo 2025 (3-4): 69-73: https://esperanto.ca/wp-content/uploads/2025/12/Lumo_2025-3-4.pdf

Kunlaboro kun ekstermovadaj institucioj

Kun Ĉina Kominikila grupo

Aperis kelkaj artikoloj kaj intervjuoj de Alessandra Madella:

Artikoloj pri ĉinaj kaj japanaj animacioj:

“Ĉinaj animaciistoj en la unuaj longformaj animacioj en monda kinhistorio”: https://esperanto.cgtn.com/2025/10/22/ARTI1761124138774562

Princino Fera Ventumilo en Mi estas Sun Wukong.”: https://esperanto.cri.cn/2025/12/18/ARTI1766045669964855

Intervjuoj rilate al la Zamenhofa Tago kaj UNESKO:

“Pri ‘La sorto de Aina’—Intervjuo kun Ranja Lydie Zafinifotsy” https://esperanto.cri.cn/2025/12/12/ARTI1765531142446246

“Esperanto ĉe UNESKO en Samarkando—Intervjuo kun Maximiliano Garcia”: https://esperanto.cgtn.com/2025/11/21/ARTI1763706042066768

(la intervjuo kun Garcia estis citita en Informilo por Interlingvistoj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj)

Kun FIPLV

La renoma bulteno de la Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj (FIPLV) aperigis artikolon pri la Simpozio de ILEI 2025:

Alessandra Madella. “‘AI and Culture’: The ILEI Symposium 2025.” Newsletter of the Fédération Internationale des Professeurs de Langues Vivantes (FIPLV). Issue 3 Autumn-Winter 2025:21-24. www.fiplv.com

Dankoj

Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu niajn elkorajn dankojn!

Vicprezidanto de ILEI: Alessandra Madella

2026-01-15

 



--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages