B2 kaj C1 UEA/KER-ekzamenoj dum PSI

1 view
Skip to first unread message

Zsofia Korody

unread,
Apr 5, 2011, 5:01:46 PM4/5/11
to instru-german
--Saluton,

B2 kaj C1-nivelaj UEA/KER ekzamenoj okazos dum Printempa Semajno
Internacia en Waldfischbach http://esperanto.de/psi. La skriba parto
estos la 24an de aprilo antautagmeze, la parola parto okazos samtage,
posttagmeze.

Eblas ankorau aligxi al la ekzamenoj en tiuj du niveloj. Bonvolu
pripensi! Vi povos akiri valoran atestilon pri viaj Esperantlingvaj
kapabloj.
Detalojn vi trovas sur la retpagxo http://www.esperanto.de/psi/psi-2011/ker-ekzamenoj

Partoprenu en PSI (22-29.04) au venu nur por 1-2 tagoj por
ekzamenigxi.
Se vi jam aligxis al PSI, bv. eluzi la bonsxancon kaj kandidatigxi al
la ekzameno. Informoj pri la ekzameno, priskribo de la postuloj,
detaloj pri la poentoj, ktp. estas troveblaj cxe http://edukado.net/ekzamenoj/ker

Vian ekzamen-aligxon bv. sendi al mi.

Korajn salutojn de

Zsofia Korody
komisiito de GEA por instruado
prezidanto de AGEI
estrarano de ILEI
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages