ILEI anoncas la gajninton de Premio La Torre 2022

0 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Jun 30, 2022, 4:56:35 AM6/30/22
to instru...@googlegroups.com
Karaj,

ILEI anoncas, ke la gajninto de Premio La Torre 2022 estas Nitta Takamichi el Japanio. La titolo de lia brila esplor-raporto estas “Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado”.

Vi povas legi ĉi tie la finan raporton de la internacia  ĵurio el ses landoj: 

https://www.ilei.info/novajxoj/Raporto-pri-la-jxuria-kunsido-de-Premio-La-Torre-2022.pdf

La ceremonio por la premio okazos dum VEKI-3, dimanĉon la 24an de julio 2022 je la 9:00 UTC, kun prelego de Renato Corsetti pri la karmemora profesoro Maŭro La Torre kaj kun la ĉeesto de reprezentantoj de Familio La Torre kaj de la ĵurio. De la 10:00 UTC sekvos unu-hora prelego de Nitta Takamichi pri lia esplorado kaj instrumetodo. 

Vi povas aliĝi ĉi tie: https://forms.gle/BcFUQPyxrF8Hpnr4A

Esperante vidi vin tiam, mi sendas elkorajn salutojn,

Alessandra Madella


--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages