UEA-KER C2 ekzameno en novembro

1 view
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Oct 11, 2024, 7:35:20 PM10/11/24
to instru...@googlegroups.com
Karaj Gekolegoj,
jen informo pri baldaŭa ekzameneblo en C2 nivelo.
Kun multaj salutoj,
Zsófia Kóródy
AGEI-prezidanto

La C2-nivelaj retaj ekzamenoj okazos la 23an kaj 24an de novembro 2024.
La individuajn parolajn partojn ni organizos por la proksimaj datoj de tiu semajnfino laŭ individua interkonsento.

La ekzameno povos okazi nur se aliĝos minimume 20 personoj. (La nuna situacio videblas ĉi tie.)

Provtestoj: Se vi ne certas pri via nivelo aŭ volas ekkoni ekzamenpartojn, eĉ sperti ilin inter la veraj (kaj streĉaj) ekzamenkondiĉoj, nepre trapasu unue la provtestojn, al kies SENPAGAJ retaj versioj eblas registriĝi ĉi tie.

La testojn (ĉu skriban, ĉu aŭdkomprenan) la provantoj solvas en ajna tempo laŭ siaj kondiĉoj kaj la teamo de edukado.net ene de kelkaj tagoj informas pri la solvoj, rezultoj kaj donas ankaŭ konsilojn. 

En oktobro ni okazigos ankaŭ plurajn preparsesiojn en zoom. 

La klarigo pri la ekzamenpartoj kaj poentumado legeblas en tiu ĉi PDF-dokumento.

Al la novembraj ekzamenoj aliĝu ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj


--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages