Fwd: [N-ro 1008] Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022

0 views
Skip to first unread message

Zsófia Kóródy

unread,
Jan 20, 2022, 7:10:28 AM1/20/22
to instru...@googlegroups.com
Karaj Gekolegoj, 
mi plusendas al vi la alvokon por taŭga utiligo en edukaj rondoj. Ĝia germana versio - laŭ mia scio - ankoraŭ mankas, se iu faros kaj sendos ĝin al mi, mi volonte dissendos.
Kun multaj salutoj,
Zsófia Kóródy
AGEI-prezidanto


MESAĜO DE UEA, ILEI KAJ TEJO AL UNESKO KAJ UNUIĜINTAJ NACIOJ OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE EDUKADO, 24 JANUARO 2022

[ Mesaĝo sendita al UN kaj Unesko. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Malgraŭ la salutindaj klopodoj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj, la vojo al profunda kaj egaleca edukado restas blokita kontraŭ milionoj da junaj homoj tra la mondo. En la jaro 2018, proksimume 260 milionoj da infanoj de la koncerna aĝo ne frekventis lernejojn – kaj en aprilo 2020 dum furiozis KOVIM-19, tiu nombro saltis provizore al 1,6 miliardoj.

Se ĉiuj infanoj en la mondo ricevus klerigon en lingvoj kiujn ili plene komprenus kaj kun aliro al moderna teknologio, nia kapablo alfronti mondajn problemojn vaste pligrandiĝus, niaj rezervoj de homa kapitalo estus multe pli altaj kaj la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo estus multe pli proksimaj al plenumiĝo.

La Esperanto-movado forte subtenas altkvalitan edukadon por ĉiuj, inkluzive de edukado tra la tuta vivo. Nia movado kunigas la homojn, virtuale kaj ĉeeste, pere de la Internacia Lingvo, el multe pli ol cent landoj tra la mondo. Multaj parolantoj de Esperanto estas instruistoj, kaj multaj estas gejunuloj kiuj kredas, ke internacia kunlaboro estas la ŝlosilo por la pliboniĝo de la homaro, kaj kiuj komunikiĝas inter si en unusola lingvo en internacia medio.

Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, ke ili multigu siajn klopodojn por plibonigi edukadon por ĉiuj personoj, kaj ke ili kunagu kun ĉiuj kiuj kredas, ke scio alportas kompreniĝon kaj kompreniĝo kondukas al pli bona estonteco. Ni promesas nian kunlaboron kaj nian subtenon.

Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1008



--
Esperanto-instruado, kursoj, ekzamenoj
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages