Von: "Stefan MacGill" <stefan....@gmail.com>
Gesendet: 2010.10.30. 13:48:37
An: ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com, ilei-kom...@googlegroups.com, E--ins <e-...@yahoogroups.com>, francesc...@esperanto.it, "Dr Molnár Lajos" <ludo...@freemail.hu>
Betreff: [ilei-komitatanoj] Registrado de E-kursoj - ILEI alvokas
Al: sekciestroj, komitatanoj, e-ins, ktp.Registrado de E-kursoj
Esenca celo por ILEI estas altigo de la kvanto kaj kvalito de Esperanto-instruado je chiuj niveloj. Baza tasko sekve estas la orda registrado de chia instruado, kiu okazas, chu oficiala, chu privata, chu infan-varteja, chu universitata. Tio permesas al ni respondi adekvate demandojn de jhurnalistoj, lernejestroj kaj aliaj “Sed chu oni fakte ie instruas tiun lingvon?” Ghi permesas ankau konigi al kursgvidantoj en unu mondparto la eblojn por starigi internaciajn kaj interkulturajn ligojn kun similaj kursoj aliloke en la mondo.
Feliche, ILEI ne devas elspezi siajn modestajn laborfortojn por plenumi tiun taskon, char tion de jaroj faras unuopuloj (ekz. Germain Pirlot en Belgio) kaj retejoj (notinde <edukado.net>). ILEI nun kunlaboras proksime kun <edukado.net> kies renovigita retejo debutis puklike en septembro. Tie funkcias registrado de kursoj, lau pli moderna prezento-maniero, interalie kun skalebla mondmapo kiu montras la lokojn de la kursoj, kun eblo klaki flagon por vidi informojn pri la koncerna grupo.
Lau nia interkonsento, la registrado de kursoj flanke de ILEI okazas en <edukado.net>. Niaj sekciestroj havas moralan kaj ech statutan devon raporti chiujare pri chiuj kursoj okazantaj en la koncerna lando. Ni vokas al ili, kaj al niaj membroj, nepre vizitu la retejon, enskribighu, kaj uzu la elektronikan formularon por anonci kursojn. En la norda hemisfero, komencighis la nova lerneja jaro, do nun estas la tempo anonci la kursojn por 2010-2011. Ju pli frue farita, des pli frue eblas organizi skriban, parolan au retan korespondadon, kiu povos maturighi ech al reciprokaj vizitoj kaj komunaj projektoj. Instruado de Esperanto atingas sian veran utilon, nur kiam ghi havas internacian dimension.
La retejo <edukado.net> ofertas amason da pliaj materialoj kaj informoj, pri kio ILEI mesaghos alian fojon. Intertempe, vizitu la novan vizaghon de la retejo kaj krozu inter la ebloj. Iru al la pagharo ‘Kursejo’ kaj anoncu vian kurson!Anticipe, ILEI dankas al vi!
--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
--
La diskutlisto servas la informadon inter la komitatanoj kaj la ILEI-estraro. Bv. ne skribi ĉi tie pri aliaj temoj.
Por sendi mesaĝon al la listo, bv. uzi la adreson:
ilei-kom...@googlegroups.com
Se vi ŝatus malaliĝi, bv. sendi leteron al la sekva adreso:
ilei-komitatan...@googlegroups.com
Por pliaj ebloj bv. viziti la retpaĝon:
http://groups.google.com/group/ilei-komitatanoj?hl=eo
| Neu: WEB.DE De-Mail - Einfach wie E-Mail, sicher wie ein Brief! Jetzt De-Mail-Adresse reservieren: https://produkte.web.de/go/demail02 |