Gravaj informoj pri kaj invito al edukado.net

3 views
Skip to first unread message

Katalin2593

unread,
Oct 2, 2010, 6:15:01 AM10/2/10
to ILEI-IT
Eble vi informighis jam tra aliaj kanaloj pri tio, ke la ghisnuna
edukado.net portalo chesis funkcii.

La novan retejon, kiun ni konstruis danke al ch. 220 sponsoroj kaj
financaj subtenintoj, oficiale malfermighos la 3an de oktobro je la
18a horo (CET+2).
La retronombradon de la tempo vi povas sekvi en la pagho: http://edukado.net/

En la malnova retejo ni havis registritaj kvindekon da kursgvidantoj
kaj ch 100 lernejajn klasojn.
El tiuj ni transportis al la nova retejo nur tiujn, kiuj en la lastaj
du jaroj donis pri si vivsignon. Sekve la kvanto de tiuj informoj
draste falis.

Ni nun havas mirindan platformon ankau sur mondmapo indiki movadajn,
lernejajn kursojn kaj kursgvidantojn.
Tiel kiu ajn kiu serchas lerneblon, povas facile kaj rapide orientighi
kaj trovi solvon.

Tamen tiuj informoj devas veni de vi, kolegoj, instruistoj kaj
kursgvidantoj.
Vi mem povas marki vin kaj viajn kursojn, kaj poste kiam ajn aktualigi
la informojn.

Se iu el vi pretas tion fari ene de 24 horoj, antau la oficiala
malfermo, kaj tiel ebligi ke la kolekto jam tiam estu pli richa, mi
povos doni privilegian aliron al la nun atingebla nova retejo kaj
chiujn necesajn instrukciojn por efektivigi la registradon.

Kunlaboremuloj bv. kontakti min che kat...@ikso.net.

Atendas vin che la nova retejo, je la malnova adreso ekde morgau
vespero:

Katalin Kovats, redaktoro kaj Jevgenij Gaus, programisto
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages