Studu Interlingvistikon en Poznano

1 Aufruf
Direkt zur ersten ungelesenen Nachricht

Renato Corsetti

ungelesen,
06.07.2011, 17:01:1506.07.11
an zi - listo itala, zi - listo instruado
Informo de "esperantic.org":
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
ᅵ
Studu interlingvistikon en Poznano!

ᅵ

Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando, invitas la interesiĝantoj el la tuta mondo partopreni en la trijara ekstera postdiploma studado pri interlingvistiko (2011-2014). Eblas aliĝi ĝis la 15-a de aŭgusto 2011.

ᅵ

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. La studado okazas distance, laŭ mentora sistemo, kun regula kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj pliaj kurso-taskoj. Unusemajnaj intensaj sesioj okazas unufoje dum la semestro. Post pretigo de diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno oni ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.

ᅵ

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano estas ofertataj ekde 1998; ilin gvidas Ilona Koutny, kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Vilmos Benczik, Tomasz Chmielik, Ziko van Dijk, Michel Duc Goninaz, Istvï¿œn Ertl, Michael Farris, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kovï¿œts, Lidia Ligęza, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Kristin Tytgat kaj John Wells.

ᅵ

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, eblas aranĝi (unusemajnan) super-nivelan intensan lingvokurson antaŭ la unua sesio en septembro 2011.

ᅵ

Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉ. 175 EUR) por B-landoj. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank’ al Esperantic Studies Foundation kaj UEA – ILEI.

ᅵ

Pluaj informoj kaj aliĝilo: inte...@amu.edu.pliko...@amu.edu.pl. http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

ᅵ

****



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Allen antworten
Antwort an Autor
Weiterleiten
0 neue Nachrichten