Karaj Gegrupanoj,
esperanto estas lingvo de amikeco. Jen nia plej uzata slogano!
Sed gxi estas ne nur
vortoj: se gxi esprimas veran vivsperton, amikeco estas forta malamiko
de soleco kaj senhelpo.
Tion bone konas
esperantistoj, cxar en siaj manoj ili havas senprezan ilon por largxigi
kaj ricxigi tian homkvaliton trans la limojn de sxtatoj, de lingvoj, de
kulturoj.
Kaj unu el la plej
belaj movadaj tradicioj estas la "semajno de internacia amikeco", kiu
je la fino de februaro renovigas kaj refresxigas la sencon de nia
apartenado en tutmonda amika familio.
Ni petas vin, karaj
Gegrupanoj de Itala Esperanto-Federacio, celebri tiun rendevuon per
konkretaj iniciatoj: renkontigxi por gxui la belan etoson de amikeco,
kontakti aux rekontakti individue kaj grupe eksterlandajn geamikojn per
simpla letero aux per kunplekta manifestacio, alvoki neesperantistojn
al via rondo, por ke ili ekflaru la odoron de multkultura amika
egaleco, provi infekti per tia mikrobo la eksteran indiferentan socion
per gazetkomunikoj aux alispecaj komunikiloj, kiuj substrekas la
gravecon por la esperantistoj de tiu tro ofte subtaksata sento kaj
rakontas pri unu el la multaj epizodoj, kiujn certe cxiu el ni gardas
en la juvelujo de sia memoro.
Kuragxon, do. Suficxas
moedesta afisxeto, fasketo da leteroj aux da retmesagxoj, serio da
telefonalvokoj, komuna vespermangxo, publika prelego, intergrupa
gxemeligxo. Provu efektivigi almenaux unu el tiuj sugestoj aux ecx
cxiujn, kaj ektiklu vian fantazion! Vi iom pli bonfartigos nian
movadon, la socion kaj vin mem!
Via prezidanto Aldo
Grassini