Interesa revuo por lernantoj

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 21, 2008, 6:55:48 AM6/21/08
to esperantis...@yahoogroups.com, ile...@googlegroups.com
de: <ludo...@t-online.hu>
al: <lingvol...@googlegroups.com>

Karaj Geamikoj!
 
Anta'u nelonge aperis la 1a, 'ci-jara numero de la Juna Amiko.
 
Sur la 3a pa'go 'gi memoras pri la 100-jara jubileo de UEA.
 
Sur la 5-a pa'go mi kortu'site legis la poemon de la karmemora Julio Baghy: "Al nia lingvo" ,  kun la vortoj de la
Redaktoro S-ro G'eza Kurucz: - "Mi admiras lian sinceran, profundan esperantismon." (Mi mem estis la lasta dis'ciplo de la Pa'cjo, Julio Baghy, ricevinte de Li entuziasmon pri Esperanto, kiu akompanos min 'gis la fino de mia vivo.)
 
La 6-7a pa'goj enhavas denove agrablan surprizon: la poemon de nia kara, finna amikino S-ino Anja Karkiainen:
"Hura por UEA!" kun la muziko de S-ino Vesa Pölkki. Gratulon!
 
La 8-9aj pa'goj servas la geknabojn, kiuj lernas Esperanton kaj aktivas en AKEL, Lingvolan'cilo, Interkulturo, a'u en
iu alia formo, ekzemple skoltaj a'u 'gemel-urbaj kontaktoj a'u, simple, interesi'gas pri eksterlandaj kulturoj.
La titolo de la artikolo estas "Venu por interkonati'gi!" Jene mi kopias la novajn demandojn:
1. Kiam vi havas nacian festotagon? Pri kio vi rememoras tiam?
2. 'Ce vi el kiom da lerno-tagoj konsistas semajno?
3. Kiom da horoj vi pasigas anta'u televidilo/komputilo?
4. Kion vi trinkas, kiam vi soifas?
5. Kiun frukton oni man'gas plej multe en Via lando?
(La partoprenantoj ne forgesu post la respondoj aldoni novan demandon, kiu aperos en la sekva numero.
Oni devas sendi la respondojn al la adreso ge...@banyai-kkt.sulinet.hu …)
 
La 11a pa'go enhavas la alvokon al Tutmonda Esperanta Fabel-konkurso por infanoj malpli ol 14-jaraj.
Interesi'gantoj skribu al S-ino Aini Vaaraniemi: aini...@pp.inet.fi
 
Je mia plej granda 'gojo sur la pa'go 14a aperis interesa artikolo pri la "Csipero" (proksimume 'Cipero = 'Cirpulido) -Festivalo en la hungara urbo Kecskem'et (Ke'ckemet).  'Gis nun (ekde la jaro 1990) la ke'ckemetaj bazlernejanoj gastigis pli ol 10.000 infanojn
el  'cirka'u 100 urboj de E'uropo. La 'ci-jara renkonti'go estos la 10a, kaj 'gis nun ali'gis 2.000 infanoj el 20 landoj.
Dum la 'ci-jara renkonti'go aperos anka'u Esperanto. La Hungaria Esperanto-Asocio de'joros en aparta pavilono kaj disdonos informilojn pri Esperanto. La organizantoj esperas, ke helpe de la landaj Esperanto-Asocioj en la sekva renkonti'go jam aperos pluraj infanoj, kiuj uzos ne'utralan, internacian lingvon…
 
Tre pla'cis al mi sur la pa'goj 18-32-aj la rubrikoj LUME, LUDE, EmiLerni kaj KVINO-Kvizo verkitaj precipe por baz- kaj
mezlernejanoj, fare de S-ro redaktoro Stefan MacGill, S-ino Monika Moln'ar kaj F-ino Sonja MacGill.
 
Sur la pa'goj 33-35-aj aperas la rubriko de S-ino Elena Nadikova: Interkultura mondo, kiu nun okupi'gas pri la Festivalo EoLa: "Esperanto - Lingvo Arta". 'Gi okazis jam dekkvinfoje en Rusio kaj prezentis por la partoprenantoj diversajn kulturojn de la mondo.
 
Sur la 38-a pa'go S-ro G'eza Kurucz - oma'ge al la Internacia jaro de Lingvoj - skribas: - "Per alproprigo de iu negepatra lingvo vole-nevole akiras superecon anka'u la popolo de la elektita lingvo. 'Gi fari'gas subkonscia idelao, des pli ke la elektita nacia lingvo por la plimulto ne estas perfekte alproprigebla.
Male, kiam por transnacia komunikado oni elektas ne'utralan lingvon, nome Esperanton, povas aperi la supereco de neniu popolo, 'car 'ciu alproprigas 'gin per pli-malpli egala forto-stre'co…"
 
Sur la pa'goj 44-45-aj mi povis legi la VII-an parton de la historia artikolserio de S-ro 'Arp'ad R'atkai: "Komunikado en Esperantio". La a'utoro kondukas nin de la surpapera, po'stletera korespondado al la nunaj, rea'uskulteblaj, retradiaj elsendoj - http://radioarkivo.org
 
Fine de la kajero, sur la pa'goj 46-48-aj en la rubriko de S-ino Judit Felszeghy: "Konversaciaj temoj - help-materialo por ekzamenotoj" mi povis legi la artikolon 'Cu vi deziras 'gardenumi? 'Car la 'gardenumado apartenas anka'u al
miaj hobioj - J -, mi 'goje legis plurajn fakesprimojn pri planado de 'gardenoj kaj plantado de kreska'joj.
 
Sur la 49-a pa'go trovi'gas la artikolo de S-ro G'eza Kurucz: Lingva doktoro - Pri la propraj nomoj I.
 
Je mia plej granda 'gojo la malanta'ua kovrilpa'go enhavas la spritan afi'son de S-ro Leo De Cooman: Esperanto-'slosilo, Nenies 1a, 'cies 2a.
 
Dankon al la redaktoroj, kunlaborantoj, grafikistoj kaj al la Presejo Saluton pro tiu 'ci revuo. Mi povas nur rekomendi,
ke 'ciu mendu 'gin, por kiu la afero de la lerneja instruado de Esperanto estas grava.
Pri la abono oni povas informi'gi 'ce la administrantoj: S-ro Stefan MacGill, redaktoro: stefan....@gmail.com kaj
S-ino Anna Besenyei: espe...@gmail.com   .
 
Bonvolu viziti anka'u la hejmpa'gon http://www.junaamiko.inf.hu !
 
Bonan legadon kaj agrablan semajnfinon deziras, plej amike
Ludoviko Moln'ar


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages