Internacia Konkurso pri Poezio ankau por lernejoj

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2010, 5:47:58 AM10/10/10
to listo 'bja-listo', listo 'e-ins', listo 'esperanto en lernejojn', listo instrua brazila, listo instrua franca, listo 'instruado', listo 'universitato'
Internacia Konkurso pri Poezio
"Kastelo de Duino 2011”
Limdato: 7a de januaro 2011
Ĝeneralaj reguloj
* Dediĉita al junularo ĝis 30 jaroj
* Senpaga partopreno
* Temo ĉijara : HORIZONTOJ
La temon oni komprenu en plej ĝenerala signifo:
spacoj en la fizika mondo, en la menso kaj animo, ĝiaj limigoj kaj
malfermiteco, metaforo de ia ajn vojaĝo kaj transirado,...
* Oni povas partopreni en unu aŭ pliaj el la sekvantaj sekcioj :

1. Branĉo : POEZIAĴO NEELDONITA
Unu poeziaĵo neeldonita kaj neniam premiita (maksimume 50
versoj).
La poeziaĵoj estas taksataj ankaŭ en la originala
lingvo de la konkursantoj, kondiĉe ke oni provizu tradukon ĉu itale, ĉu
angle, ĉu france, ĉu esperante. Por la itallingvaj poeziaĵoj, la angla
traduko ne estas deviga, malgraŭ ke ĉi lasta estas bonvena.

La poeziaĵo devas atingi la ĵurion ĝis la 7a de januaro
2011, per :
a) elektronika poŝto al la adreso : valera...@alice.it;
la mesaĝo devas enteni la aliĝilon komplete
plenigitan (vidu sube), kaj la poeziaĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf” (ne
akceptataj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵo.
b) per ordinara poŝto al :
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21,
34138 Trieste, Italia.
La letero devas enteni la aliĝilon komplete
plenigitan kaj subskribitan. Pri sendo-dato atestos la poŝta stampo, sed
neniu verko estos akceptita post la eklaboro de la ĵurio.

PREMIOJ:
* Unua, dua kaj tria premioj: ĉiu egala al € 500
* Medalo de la Prezidanto de la Itala Respubliko
* La konkurso estas parto de la agado de Asocio « Poesia e
Solidarieta’ » (Poezio kaj Solidareco) kaj estas kunligita al solidarecaj
programoj. La premiotoj devas asigni parton de la premio (€ 200) al elektota
projekto pri solidara helpo.
* La poeziaĵoj de la premiitoj kaj tiuj taksitaj plej bonaj de la
ĵurio, estos eldonitaj itale kaj angle ĉe IBISKOS Eldonejo Risolo – Empoli,
Italio, sponsoro de la konkurso, kaj estos surbendigataj en la originala
lingvo en KD. Gajno, sekve de la librovendado, iros favore al Fondaĵo
Luchetta-Ota-D’Angelo-Hrovatin por la infanaj viktimoj de milito –
www.fondazioneluchetta.org <http://www.fondazioneluchetta.org/>
* Ŝildon « Sergio Penco » ricevos la plej bona poeziaĵo de malpli
16-jaraĝuloj.
* Speciala mencio por eldoneblo kaj pokaloj por la plej meritaj
verkoj, .
* Aliaj specialaj mencioj kaj malpli gravaj premioj estos destinitaj
al la plej indaj poeziaĵoj de malpli 16-jaraĝuloj.

2. Branĉo : TEATRAĴO (Monologo aŭ dialogo inter du roluloj)
Oni partoprenas per teatra teksto, maksimume 5 folioj por entute
2000 literoj/spacoj : TEKSTOJ PLI LONGAJ NE ESTOS AKCEPTITAJ.
La teatraĵo, originale verkita en alia lingvo, devas esti devige
tradukita en tre bona itala lingvo. Oni taksos la verkon en la itala
traduko,ĉar ne eblos tion fari en la originalo.
La verko devas atingi la ĵurion ĝis la 7a de januaro 2011,
per :
* elektronika poŝto al la adreso : valera...@alice.it;
la mesaĝo devas enteni la aliĝilon
(vidu sube), kaj la teatraĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf” (ne
akceptitaj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵo.
* per ordinara poŝto al :
Gabriella Valera Gruber, Via
Matteotti 21, 34138 Trieste, Italia.
La letero devas enteni la aliĝilon komplete
plenigitan. Pri sendo-dato atestos la poŝta stampo, sed neniu verko estos
akceptita post la eklaboro de la ĵurio.

PREMIOJ:
* Unua, dua kaj tria premioj: pokalo aŭ ŝildo
* Merita mencio
* La verkoj premiitaj kaj selektitaj estos legataj en grava urba
teatro okaze de la premia ceremonio de la konkurso.

ALIĜILO
(por ambaŭ branĉoj)

NOMO
FAMILIA NOMO
Naskiĝ- loko kaj dato
Adreso: strato
numero
poŝta kodo urbo
Provinco /Lando
telefono
retadreso
nacieco
Titolo de la verko:

Deklaroj:
Mi atestas ke la poeziaĵo/teatraĵo ……..(titolo), per kiu mi partoprenas la
internacian konkurson "Kastelo de Duino", estas mia originala verko,
neaperinta ĝis nun kaj neniam premiita. Mi konsentas ĝian eblan eldonon aŭ
prezentadon publike.
Mi deklaras krome esti / ne esti (forstreku la nevalidan) registrita ĉe
SIAE – Asocio Internacia Aŭtoroj kaj Eldonistoj, aŭ ĉe alia simila asocio
pri protekto de aŭtoraj rajtoj.

Dato,…………….


__________________________________________
(legebla
subskribo)


SPECIFAJ REGULOJ POR LERNEJOJ

La instruistoj povas sendi unu aŭ pliajn laboraĵojn rezulte de grupa
kunlaboro (de studenta grupo, de tuta klaso aŭ plurklaso). Tiuj ĉi estos
prikonsiderataj kiel kolektiva verko kaj premiitaj por la kapablo instigi la
lernantojn al poezia skribo.
.
Al la plej merita lernejo oni atribuos premion de € 500 kun la devo elekti -
kune kun la studentoj - solidarecan projekton al kiu asigni la premion mem.
Al aliaj tri plej meritaj lernejoj oni atribuos specialan mencion.
Ĉiuj instruistoj kaj klasoj ricevos partopren-diplomon.

La lernejo devas sendi tri kopiojn de la laboraĵo pere de poŝto al:
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italio,
kune kun la sekvaj informoj :

Lernejo : Klaso
Kompleta lerneja adreso (strato, numero, urbo, provinco, ŝtato, poŝta kodo)
Telefono kaj fakso de la lernejo e-poŝto de la
lernejo :
Nomo kaj familia nomo de la respondeca instruisto, ties telefonnumero kaj
e-poŝto
Dato kaj subskribo

Dankon por la sendo de la samaj informoj per e-poŝto al :
valera...@alice.it

APERIGO DE LA REZULTOJ:

La meritlisto de la gajnintoj kaj finalistoj aperos en
www.castellodiduinopoesia.it <http://www.castellodiduinopoesia.it/> .
Oni informos ilin per e-poŝto, ordinara poŝto aŭ telefone.

La premia ceremonio okazos la 27an de marto 2011 en salono de la Kastelo de
Duino.


VIDU ANKAUX : http://www.castellodiduinopoesia.it/


--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages