Esperanto en oficiala instruado

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2011, 4:30:19 PM5/30/11
to zi - listo itala, zi - listo instruado, listo 'NK'
A me mi fa sempre rabbia, quando i francesi ci superano, specialmente se sono oriundi italiani (come Lo Jacomo). Noi abbiamo anche abbandonato l'idea di presentare la proposta di legge, "...tanto non serve a niente".ᅵ Bella roba!ᅵ E' vero che e' difficile trovare un onorevole d'onore per presentre la proposta, ma io ci riporverei.

Renato

Oggetto: Esperanto en oficiala instruado
Data: Mon, 30 May 2011 20:52:22 +0200
Mittente: Franï¿œois LO JACOMO <fran...@lojacomo.eu>


Saluton,

Probable vi jam aŭdis pri la kampanjo “esperanto ĉe abituro”: esperanto-au-bac.fr, kaj eble vi mem jam subskribis la peticion. Estas taŭga momento por reprovi tion, kion ni ne sukcesis dum pli ol cent jaroj, sed tio ĉi eniru pli vastan kuntekston:
Esperanto en la oficiala instruado. Difinante novajn lingvo-ekzamenojn konformajn al Komuna Eŭropa Referenckadro, nun oficiala en multaj landoj, interalie Francio, Hungaroj sukcesis doni al Esperanto-diplomoj saman valoron kiel alilingvaj diplomoj. En Francio, oni sendube plibonigu sian strategion surbaze de nova analizo de la kunteksto, tamen ne necesas atendi novajn leĝojn por enkonduki Esperanton en diversnivelajn lernejojn.

Ĉio ĉi konsistigos la temon de seminario, “Esperanto en oficiala instruado”, organizata en kastelo Greziljono
inter la 17a kaj la 23a de julio 2011. Michel Dechy, Cyrille Hurstel, Franï¿œois Lo Jacomo kaj Guy Camy prezentos kvar aspektojn de tiu ĉi problemaro por veki konstruan diskuton. Kiel Kulturdomo de Esperanto, la kastelo Greziljono (gresillon.org) estas ideala loko por trakti punktojn tiel gravajn por la Esperanto-kulturo. Sed ĝi krome estas, tradicie, ejo por kursoj, ekzamenoj kaj aliaj aktivaĵoj: dum la sama periodo, vi povos sekvi konversaciajn aŭ gramatikajn kursojn de Jean-Luc Kristos kaj Thierry Saladin, trapasi du unuajn gradojn de FEI-ekzamenoj, lerni jogon, kanti kaj aŭskulti kantadon, ĉeesti prelegojn pri diversaj temoj... Ne hezitu viziti nian retejon: gresillon.org/somero por trovi pli da detaloj pri nia programo, aŭ rekte por aliĝi al la dezirata periodo: restas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj.

Ĝis tre baldaŭ en nia kastelo, kiu ĉijare festos sesdekjariĝan jubileon!

Amike,


Franï¿œois LO JACOMO
72 quai de la Loire
75019 ï¿œParis
06 80 88 53 27
--




ᅵᅵᅵᅵᅵᅵᅵ ᅵᅵᅵᅵᅵ
--

-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages