Turkio
: la instruistoj de itala
lernejo postulas egalecon
kaj justajn salajrojn
La turkaj
instruistoj, kiuj laboras ĉe
la Liceo Italiano I.M.I.,
funkcianta en Turkio kun la
statuso de itala lernejo,
sindikatiĝis por lukti kontraŭ
la diskriminacioj de la
establaĵo. La instruistoj
asertas, ke malgraŭ labortasko
pli grava ol tiu de siaj
italaj kolegoj, ili estas
dungitaj kun malalta statuso
kaj ricevas malpli altajn
salajrojn. Ili postulas finon
de tiu neegaleco, kiun ili
priskribas kiel kreante « du
malsamajn mediojn ene de la
sama establaĵo », kaj postulas
justajn laborkondiĉojn. Tiujn
lastajn jarojn, la inflacia
kresko en Turkio forte
malaltigis la salajrojn de la
instruistoj. La salajraj
plialtigoj, kiuj situas multe
sub la inflacia kvanto
oficiala, metis la
instruistojn en tre malfacilan
ekonomian situacion. Ĉar nenia
progreso estis realigita dum
la kolektivaj intertraktadoj,
la sindikato anoncis sian
decidon ekstriki.
Por
scii pli kaj manifesti
vian subtenon, bonvolu
alklaki ĉi tien.
Kaj
bonvolu dividi tiun mesaĝon
kun viaj amikoj, familianoj
kaj sindikataj kolegoj.
Dankon !
Eric Lee
LabourStart