Saluton,
Dankon Didier pro tiu ĉi memorigo, tamen mi iomete precizigu.
ILEI ne estas nur faka asocio aliĝinta al UEA: ĝi estas ligita per speciala kontrakto, interalie ĝi rajtas havi observanton en la Estraro de UEA, same kiel TEJO, kaj tion ne rajtas la (ses?) fakaj asocioj aliĝintaj al UEA.
En Esperanto-France, mi ne precize konas la nunan situacion, sed en la tempo, kiam mi aktivis, aliĝo al GEE same kiel aliĝo al JEFO estis inkluzivita en la aliĝo al UFE, sen iu ajn kroma pago, do estis sufiĉe multaj membroj de GEE. Membreco en GEE estis sendependa de membreco en ILEI.
En Unesko, UEA estas ne observanto, sed partnero. De 1954. Ni elektas la LigKomitaton NROj-UNESKO ĉiun duan jaron: ĝi estas oficiala Unesko-instanco, kiu estas en konstanta kontakto kun aliaj Unesko-instancoj pri diversaj agadoj, interalie la Unesko-forumoj, kiujn ĝi organizas kunlabore kun aliaj instancoj de Unesko, sed ĝi ankaŭ partoprenas en pli ĝeneralaj programoj de UN pri edukado ekzemple, en decidoj pri nemateria kultura heredaĵo, ktp... Dum dudeko da jaroj, ankaŭ ILEI estis partnero de Unesko, sed ĝi perdis tiun ĉi partnerecon en la tempo, kiam Unesko decidis duonigi la nombron de siaj partneraj NROj. Nun, ILEI kaj TEJO provas reakiri tiun ĉi partnerecon, sed tio estas longa proceduro.
Reprezentantoj de ILEI ĉe Unesko ne estis parizanoj, kaj dum longa tempo Renée Triolle, kiu loĝas tute sude de Francio, estis la ĉefreprezanto de UEA en Unesko. Pli grava kriterio ol loĝi en Parizo estas la ebleco partopreni en la diversaj kunsidoj: pro tio multaj delegitoj de Ne Registaraj Organizoj estas emeritoj, aŭ havas profesion, kiu inkluzivas tiun ĉi laboron ĉe Unesko (ekzemple salajrataj de la koncerna NRO). En la Ĝenerala Konferenco de Unesko, UEA sendas ne observantojn, sed delegitojn, same kiel la diversaj ŝtatoj. Ni ja rajtas paroli dum la plena sesio, sed nur po 3 minutojn dum la delegitoj de la ŝtatoj rajtas paroli po 6 minutojn. La Ĝeneralaj Konferencoj de Ne Registaraj Organizoj okazas ne samtempe kiel tiuj de Unesko, la venonta estas planita principe por la fino de 2020, kaj dum tiuj ĉi Ĝeneralaj Konferencoj ĉiuj partneraj NROj (inkluzive UEA) povas voĉdoni kaj por elekti la LigKomitaton, sed ankaŭ pri aliaj decidoj (interalie la forumoj).
Amike,
François LO JACOMO
72 quai de la Loire
75019. Paris
06 80 88 53 27
--
--
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google Groupes "ILEI-Francio".
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse ilei-francio...@googlegroups.com.
Cette discussion peut être lue sur le Web à l'adresse https://groups.google.com/d/msgid/ilei-francio/CAOavXH6%3DZ6u83%3DBMTc%3DRXgH4MsRYdPnnjs%3DF8CAuMuQM8cL-9A%40mail.gmail.com.
UEA ne estas observanto che UNESKO, sed ghi estas en oficialaj rilatoj .
male ILEI perdis sian statuson, pro nerespondo al demandaroj kaj
provas reakiri tiun statuson .
ghi tamen petas chiusesie akiri la eblecon ighi observanto, kaj
neniam malsukcesis ghis nun .
Cette discussion peut être lue sur le Web à l'adresse https://groups.google.com/d/msgid/ilei-francio/F1AA67C4-E3FE-4433-BD61-C493063E4BD6%40lojacomo.eu.
che Esperanto-france, instruistoj ,kiuj deziras, signas GEE kaj
parto de ilia kotizo iras al GEE , ne al la federacioj .Sed la
homo devas mem elekti .
Cette discussion peut être lue sur le Web à l'adresse https://groups.google.com/d/msgid/ilei-francio/bf9cc87233225508.5ecb83be%40ac-besancon.fr.