Saĝeco

0 views
Skip to first unread message

Ferenc Harnyos

unread,
Nov 19, 2016, 9:37:27 AM11/19/16
to humu...@googlegroups.com
Saĝeco

La maljuna sikulo kun sia filo iras al lago por fiŝkapti. Ili enboatiĝas
kaj remadas iomete, poste ili ekfiŝkaptas.
Post duonhoro la filo demandas:
- Mia paĉjo, kial ŝvebas la boato sur la akvo?
- Mi ne scias tion - diras la maljunulo.
Pasas ankoraŭ duonhoro.
- Mia paĉjo, la fiŝoj kiamaniere povas spiri sub la akvo? - demandas
denove la filo.
- Hm, mi ne scias tion - respondas la maljunulo.
Post iom da tempo:
- Mia paĉjo, kial la ĉielo estas blua? - demandas la infano.
- Mi ne scias tion - diras denove la maljunulo.
- Kaj mia paĉjo, tio ne estas problemo, se mi demandas tiom multe?
- Tio ne estas problemo mia filo, se vi ne demandas, tiam vi ne saĝiĝas.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages