Miraklo
Handikapulo eniris preĝejon. Li haltis ĉe la sanktakvujo, ĉerpis akvon el ĝi kaj akvumis ambaŭ krurojn. Tiam li tuj disĵetis siajn lambastonojn. Iu knabeto vidis, kio okazis, li kuregis al la pastro. La pastro diris al li:
– mia filo, vi ĝuste nun atestis miraklon. Diru al mi, kie li estas nun?
– Li kuŝas apud la sanktakvujo sur la planko.