Policistoj iros al la opero...
Policestro ordonas al
siaj subuloj:
– Morgaŭ vi ĉiuj sin vestu tre elegante, ni ja iros rigardi la
Geedziĝon de Figaro.
La sekvan tagon la policistoj venis
elegante kun bukedoj kaj torto. La estro kriegis al ili:
– Vi estas stultuloj, ni iros al opero, ne al geedziĝo. Unu el
la policistoj respondas al li:
– Vi nun kriaĉas, sed kiu venis lastafoje al Cignolago en
gumbotoj kaj kun fiŝkano?