Demandoj dum socialismo

1 view
Skip to first unread message

Ferenc Harnyos

unread,
Dec 23, 2018, 12:58:10 AM12/23/18
to humu...@googlegroups.com

Demandoj dum socialismo

Iam vilaĝa kunveno okazis. Post la festparolado, la parolinto diris:
- Kamaradoj, nun mi atendas viajn demandojn!
- Mi havas tri demandojn, diras Oĉjo Kohn. 
- Kie estas la viando, kie estas la pano kaj kie estas la vino?"
La sekvan semajnon denove estas vilaĝa kunveno, post la parolado la oratoro denove volas respondi demandojn. Oĉjo Grün levas la manon:
- Mi havas nur unu demandon: kie estas kamarado Kohn?

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages