El la listo ‘informado’ por informo kaj eventuala respondo al espe...@berlin.de.
Amike
Renato
Da:
info...@yahoogroups.com [mailto:info...@yahoogroups.com] Per conto di espe...@berlin.de
Inviato: sabato 15 marzo 2014 9.59
A: info...@yahoogroups.com
Oggetto: (informado) Re: Gazetara kampanjo 2014
La ligilo estas fuŝe indikita.
www.gazetaro.org/2013/
Tie ne estas trovebla utila informo. Se oni dezirus havi konsilojn oni devas
plenumigi formularon. Tion mi ne intencas fari, do mi ne ricevas informojn.
Ne estas listo de la atingaĝoj de la antauaj jaroj. Anlmenaŭ ne facile
videblan.
Ĝenerale oni povas diri, ke la fakto de UK estas malfacile "vendebla"
al ĵurnalistoj lau la kutima maniero. Neniu hodaŭ estas fascinita, ke okazas
granda kongreso ie en la mondo kun partoprentanoj de diversaj landoj. Similaj
kongresoj okazas ofte kaj speciale intelektuloj mem partoprenis en internaciaj
kongresoj. Intelektuloj uzas la anglan kaj pro tio ne vidas lingvan problemon.
Malfermi la pordon al ĵurnalisto:
Enira pordo ofte estas la individua prezento de kongresano en loka gazeto aŭ
radiostacio. La fakto ke Esperantisto el provinco urbeto partoprenas grandan
kongreson estas mesaĝo por ili.
Sed oni ne povas lasi tion al la unuopa kongresano! Estus pli efika, se oni
demandas konatajn aliĝantojn, ĉu ili pretas roli en iomete pli profesie
preparita mesaĝo, kiu iras celdirektite al la koncernaj komunikiloj de lia
loĝregiono.
Centra teksto ne utilas
La situacio kaj la interesoj en la diversaj landoj estas malsamaj, Tial centra
teksto nur povas esti propono, el kiu oni elektas laŭ la landaj bezonoj.
Kongreas temo ne estas konvinka
Vendi la kongreson al la grandaj, influaj amaskomunikiloj estas malfacile,
preskaŭ neebla. Tio nur funkcias, kiam oni povas prezenti iun
"Highlight" Ekzemple la temo de la kongreso por Germanio estas
tiom alloga kiel malnova ŝuo. La temo certe ne estas la hokilo por kapti la
atenton de la ĵurnalistoj.
Ne fidi al la landaj asocioj
Miaj spertoj de la lastaj jaroj estas, ke oni ne povas lasi la taskon al la
landoj organizoj de UEA. En Germanio la gazetara laboro de la lando organzio
estas neglektenda kaj sekvas modelon, kiu neniam sukcesas. Pri aliaj landoj oni
malmulte vidas. Ofte ili fanfaronas pri unuopaj mencioj en iu pli aŭ malpli
grava gazeto aŭ radiostacio. Sed mankas la kontanteco kaj la ĝenerala linio kaj
strukturo.
Roland Schnell, Berlin, DE
__._,_.___
La listo servas por diskutoj pri E-informado
inter E-informantoj
• Privacy • Unsubscribe • Terms of Use
__,_._,___