Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Bertilo renovigis sian pagharon (PMEG, Landoj kaj lingvoj...)

2 views
Skip to first unread message

Bertil Wennergren

unread,
Apr 22, 1998, 3:00:00 AM4/22/98
to

Bertilo renovigis sian TTT-pagharon.

Aperis:

PMEG - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko - 8.0
Landoj kaj lingvoj de la mondo - 5.1
Roko kaj Popo 98 - Popularmuzika Terminaro en Esperanto - 1.0

Krom multegaj korektetoj kaj plibonigoj, la tuta pagharo estas nun
pli bunta kaj eble ech aspekte pli placha, almenau por tiuj, kiuj
uzas la plej modernajn TTT-legilojn (kiuj komprenas Kaskadajn
Stilfoliojn).

Unikodo estas uzata por la Esperantaj literoj, sed pluraj
surogataj versioj haveblas por Unikode handikapitaj legantoj.

Malgrau la teknikaj "pintajhoj" la tuta pagharo estas plene legebla
per chiu ajn TTT-legilo.

La Bertilaj paghoj movighis al nova adreso:

<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>

PMEG atingeblas au de la Bertila chefpagho au de:

<http://purl.oclc.org/NET/pmeg> (la sama adreso kiel antaue)

"Landoj kaj lingvoj" atingeblas au de la Bertila chefpagho au de:

<http://purl.oclc.org/NET/lanlin> (la sama adreso kiel antaue)

Chia kritiko kaj chiaj komentoj estas bonvenaj. Devus ne plu trovighi
mortaj ligoj - nek mortaj linkoj! - sed se tamen, tuj raportu.

--
======================================================================
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
<bert...@hem1.passagen.se>
======================================================================

0 new messages