Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto FAQ: Enkonduko (Provo / Draft)

0 views
Skip to first unread message

Yves Bellefeuille

unread,
Feb 15, 1998, 3:00:00 AM2/15/98
to

[English summary follows.]

La Esperanto FAQ ("Oftaj Demandoj") estas angla-lingva dokumento kun
gheneralaj informoj por homoj kiuj interesighas pri la lingvo. Ghi
aperas chiu-monate en soc.culture.esperanto kaj en aliaj Usenet-grupoj,
kaj ankau estas havebla per FTP kaj tra la WWW.

La Esperanto FAQ lastfoje estis afishita antau tri jaroj, en aprilo
1995. Mi ghisdatigis ghin kaj aldonis novajn informojn. Nun mi afishas
ghin en soc.culture.esperanto kaj petas vin komenti ghin. Surbaze de la
komentoj, mi launecese modifos ghin kaj zorgos ke la FAQ estu regule
afishita.

La teksto kiun mi nun afishas en soc.culture.esperanto estas ankau
havebla tra la WWW:

en teksta formato (1800 linioj, 69 kb):
http://www.storm.ca/~yan/faq.txt

en formato PKZip (27 kb):
http://www.storm.ca/~yan/faq.zip

en formato GNU gzip (27 kb):
http://www.storm.ca/~yan/faq.gz

Krome, eblas konsulti la antauan FAQ kaj aliajn dokumentojn che:
http://www.storm.ca/~yan/

Mi planas poste aldoni informojn pri jenaj temoj. Ne necesas atentigi
min pri ilia manko:

- informoj pri la plej gravaj fakaj asocioj;

- daurigi la liston de famaj Esperantistoj;

- informoj pri OS/2, Windows NT, kaj aliaj mastrumaj sistemoj;

- kiel uzi Esperanton en la WWW.

La FAQ celas ne-Esperantistojn kaj homojn kiuj malmulte regas
Esperanton. Gheneralaj informoj por Esperantistoj estu en alia
dokumento, en Esperanto.

Ghi taugu por homoj en chiuj landoj, ne nur por denaskaj parolantoj de
la angla au homoj en angla-lingvaj landoj.

Oni laueble ne menciu unuopajn WWW-paghojn, sed prefere listojn au
indeksojn de tiaj paghoj (ekz-e, la Flavajn Paghojn). La FAQ utilu al
homoj kiuj ne povas facile uzi ret-poshton, WWW, ktp, do oni laueble
indiku ankau paper-poshtajn adresojn, telefon-numerojn, ktp.

Mi bonvenigas viajn komentojn. Bonvolu afishi nur en
soc.culture.esperanto au sendi viajn komentojn al mi per poshto.

Yves


[English.]

I have prepared a draft of a new Esperanto FAQ in English. I'm posting
it separately in soc.culture.esperanto. It is also available at the
following locations:

text format (1800 lines, 69 kb):
http://www.storm.ca/~yan/faq.txt

PKZip format (27 kb):
http://www.storm.ca/~yan/faq.zip

GNU gzip format (27 kb):
http://www.storm.ca/~yan/faq.gz

The former FAQ (April 1995) and other documents are available at:
http://www.storm.ca/~yan/

To do:

- add information on the principal specialized associations;

- continue the list of famous Esperanto speakers;

- add information on OS/2, Windows NT, and other operating systems;

- add information on using Esperanto with the WWW.

Comments on this draft are welcome. Follow-ups to soc.culture.esperanto
only, please, or send your comments to me by mail.

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

0 new messages